10
En tiu tempo la Eternulo diris al mi: Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston. 2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antaŭaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston. 3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj. 4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antaŭe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi. 5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi. ( 6 Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot- Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo Eleazar fariĝis pastro anstataŭ li. 7 De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la landon, en kiu troviĝas torentoj da akvoj. 8 En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaŭ la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, ĝis la nuna tago. 9 Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedaĵon kun siaj fratoj: la Eternulo estas lia heredaĵo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.) 10 Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antaŭa tempo, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ tiun fojon: la Eternulo ne volis pereigi vin. 11 Kaj la Eternulo diris al mi: Leviĝu, ekvojiru antaŭ la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo; 13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi. 14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; 15 tamen nur pri viaj patroj plaĉis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el ĉiuj popoloj, kiel vi vidas nun. 16 Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj. 17 Ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton, 18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston. 19 Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta. 20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluiĝu kaj per Lia nomo ĵuru. 21 Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj. 22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la ĉielo.
11
Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo. 2 Kaj sciu hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon, 3 kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando; 4 kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al ĝiaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kiujn Li superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago; 5 kaj kion Li faris al vi en la dezerto, ĝis vi venis al ĉi tiu loko; 6 kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze de la tuta Izrael. 7 Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris. 8 Observu do ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke vi fortiĝu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, 9 kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 10 Ĉar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj piedoj, kiel legoman ĝardenon. 11 La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo ĉiela ĝi trinkas akvon; 12 lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro.