29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaŭ vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en ilia lando: 30 tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne serĉu iliajn diojn, dirante: Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaŭ faros. 31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.
32 Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.
13
Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon, 2 kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili: 3 tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo. 4 La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu. 5 Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco ― por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
6 Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj, 7 el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, la proksimaj de vi aŭ la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando ĝis la alia: 8 tiam ne konsentu kun li kaj ne aŭskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kaŝu lin, 9 sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste. 10 Kaj ĵetu sur lin ŝtonojn, ke li mortu; ĉar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 11 Kaj la tuta Izrael tion aŭdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.
12 Se vi aŭdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por loĝado, ke oni diras: 13 Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis; 14 kaj vi serĉos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montriĝos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenaĵo estas farita inter vi: 15 tiam mortigu la loĝantojn de tiu urbo per glavo, detruu ĝin, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj ankaŭ ĝiajn brutojn mortigu per glavo. 16 Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni neniam ĝin rekonstruu. 17 Kaj nenio el la anatemaĵo algluiĝu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li ĵuris al viaj patroj, 18 se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, farante plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.
14
Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto; 2 ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
3 Nenian abomenaĵon manĝu. 4 Jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro, 5 cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo. 6 Ĉian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, tian el la brutoj vi povas manĝi. 7 Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distranĉa sulko: la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; ĉar ili remaĉas maĉitaĵon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi; 8 kaj la porkon, ĉar ĝiaj hufoj estas disfenditaj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi; ilian viandon ne manĝu, kaj ilian kadavron ne ektuŝu.
9 Ĉi tiujn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn, vi povas manĝi; 10 sed ĉiujn, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, ne manĝu: malpura tio estas por vi.
11 Ĉian birdon puran vi povas manĝi. 12 Sed ĉi tiujn el ili ne manĝu: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 13 kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun ĝia speco 14 kaj ĉian korvon kun ĝia speco 15 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco, 16 la noktuon kaj la ibison kaj la cignon 17 kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon 18 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton. 19 Kaj ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin manĝi. 20 Ĉian puran birdon vi povas manĝi.
21 Manĝu nenian kadavraĵon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas ĝin doni, ke li ĝin manĝu; aŭ vi povas vendi al alilandulo; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
22 Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare. 23 Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon, dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion. 24 Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, ĉar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis: 25 tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos; 26 kaj vi aĉetos pro tiu mono ĉion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, el vino aŭ el drinkaĵo, aŭ el ĉio, kion postulos via animo; kaj vi manĝos tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio. 27 Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi.