Выбрать главу

28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj; 29 kaj venos la Levido ― ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi ― kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.

15

Post paso de sep jaroj faru forlason. 2 Jen estas la esenco de la forlaso: ĉiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aŭ de sia frato; ĉar estas proklamita forlaso pro la Eternulo. 3 De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos ĉe via frato, tion via mano forlasu. 4 Cetere ne estos ĉe vi malriĉulo (ĉar la Eternulo benos vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon), 5 se vi nur obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ. 6 Ĉar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris al vi; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super vi ili ne regos.

7 Se estos inter vi malriĉulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaŭ via frato, la malriĉulo; 8 sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li laŭmezure de lia manko, kio mankos al li. 9 Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso: Alproksimiĝas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo fariĝos malfavora kontraŭ via malriĉa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi. 10 Donu al li, kaj ne ĉagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; ĉar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj faroj kaj en ĉiu entrepreno de via mano. 11 Ĉar ne mankos malriĉuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene: malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malriĉulo en via lando.

12 Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aŭ Hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco. 13 Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne forsendu lin kun malplenaj manoj; 14 sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li. 15 Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaŭ. 16 Kaj se li diros al vi: Mi ne foriros de vi, ĉar mi amas vin kaj vian domon ― ĉar estas al li bone ĉe vi: 17 tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la pordon, kaj li estos sklavo al vi por ĉiam. Ankaŭ kun via sklavino agu tiel. 18 Tio ne ŝajnu al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi en libereco; ĉar duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos vin en ĉio, kion vi faros.

19 Ĉiun virseksan unuenaskiton, kiu naskiĝos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dediĉu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via ŝafo. 20 Antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu ĝin ĉiujare, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio; 21 sed se ĝi havos ian difekton, se ĝi estos lama aŭ blinda, aŭ se ĝi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne buĉu ĝin ofere al la Eternulo, via Dio. 22 Sed inter viaj pordegoj vi povas ĝin manĝi, malpurulo kaj purulo egale, kiel gazelon kaj cervon. 23 Nur ĝian sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon.

16

Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; ĉar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto. 2 Kaj buĉu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por loĝigi tie Sian nomon. 3 Ne manĝu kun tio fermentintaĵon; dum sep tagoj manĝu kun tio macojn, panon de mizero ― ĉar rapidece vi eliris el la lando Egipta ― por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta. 4 Oni ne vidu ĉe vi fermentintaĵon en via tuta limitaĵo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbuĉos vespere en la unua tago, neniom restu ĝis la mateno. 5 Vi ne povas buĉi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi; 6 nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, buĉu la Paskon vespere, ĉe la subiro de la suno ― tempo de via eliro el Egiptujo. 7 Kaj kuiru kaj manĝu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj. 8 Dum ses tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaŭ la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.

9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn. 10 Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio. 11 Kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon. 12 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu ĉi tiujn leĝojn.

13 Feston de laŭboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via draŝejo kaj el via vinpremejo. 14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. 15 Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; ĉar benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj produktaĵoj kaj en ĉiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja. 16 Tri fojojn en la jaro ĉiu via virseksulo devas aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos: en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de laŭboj; kaj li ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj; 17 ĉiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

18 Juĝistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en ĉiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laŭ viaj triboj; kaj ili juĝu la popolon per juĝo justa. 19 Ne klinu la leĝon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subaĉeton, ĉar subaĉeto blindigas la okulojn de saĝuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj. 20 Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.