Выбрать главу

LA MALNOVA TESTAMENTO

El la hebrea originalo tradukis
Lazaro Ludoviko Zamenhof
La tradukon reviziis
Brita kaj Alilanda Biblia Societo

GENEZO

Ĉapitro 1

1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

6 Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

9 Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

14 Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17 Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. 29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. 30 Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. 31 Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Ĉapitro 2

1 Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. 2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. 3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

4 Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon. 5 Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. 6 Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. 7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. 8 Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. 9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. 10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj. 11 La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro. 12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso. 13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo. 14 Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas Eŭfrato. 15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. 16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li. 19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo. 20 Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li. 21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. 22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo. 23 Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita. 24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno. 25 Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.