15 Kaj la Eternulo diris al Josuo jene: 16 Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan. 17 Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante: Supreniru el Jordan. 18 Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj leviĝis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antaŭe laŭ ĉiuj siaj bordoj. 19 Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo. 20 Kaj la dek du ŝtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal. 21 Kaj li diris al la Izraelidoj jene: Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante: Kion signifas ĉi tiuj ŝtonoj? 22 tiam diru al viaj filoj jene: Sur seka tero Izrael transiris ĉi tiun Jordanon; 23 ĉar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaŭ vi, ĝis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Ruĝa Maro, kiun Li elsekigis antaŭ ni, ĝis ni transiris; 24 por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en ĉiu tempo.
Ĉapitro 5
1 Kaj kiam ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝis transe de Jordan okcidente, kaj ĉiuj reĝoj de la Kanaanidoj, kiuj loĝis apud la maro, aŭdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaŭ la Izraelidoj, ĝis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj.
2 En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo: Faru al vi ŝtonajn tranĉilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon. 3 Kaj Josuo faris al si ŝtonajn tranĉilojn, kaj cirkumcidis la Izraelidojn sur la monteto Aralot. 4 Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu Josuo cirkumcidis: la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, ĉiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo; 5 ĉar cirkumcidita estis la tuta popolo, kiu eliris; sed ĉiuj, kiuj naskiĝis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo, ne estis cirkumciditaj. 6 Ĉar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, ĝis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo; al ili la Eternulo ĵuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 7 Iliajn filojn Li starigis anstataŭ ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; ĉar ili estis necirkumciditaj, ĉar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo. 8 Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro, ĝis ili resaniĝis. 9 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Hodiaŭ Mi derulis de vi la hontindaĵon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal ĝis hodiaŭ.
10 Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jeriĥo. 11 Kaj ili manĝis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la sama tago. 12 Kaj la manao ĉesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili manĝis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili manĝis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.
13 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jeriĥo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaŭ li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li: Ĉu vi estas nia, aŭ ĉu el niaj malamikoj? 14 Kaj tiu diris: Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li: Kion mia sinjoro diros al sia sklavo? 15 Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo: Demetu viajn ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.
Ĉapitro 6
(Kaj Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita kontraŭ la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.) 2 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Vidu, Mi transdonis en vian manon Jeriĥon kaj ĝian reĝon kaj ĝiajn fortajn militistojn. 3 Ĉirkaŭiru la urbon ĉiuj militistoj, ĉirkaŭiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj. 4 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj. 5 Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekaŭdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per laŭta voĉo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, ĉiu rekte antaŭen. 6 Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili: Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo. 7 Kaj li diris al la popolo: Iru, kaj ĉirkaŭiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaŭ la kesto de la Eternulo. 8 Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaŭ la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili. 9 Kaj la armitoj iris antaŭ la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj. 10 Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante: Ne kriu, kaj ne aŭdigu vian voĉon, kaj neniu vorto eliru el via buŝo, ĝis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios. 11 Kaj la kesto de la Eternulo ekiris ĉirkaŭ la urbo, ĉirkaŭiris ĝin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro.