Выбрать главу

12 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo. 13 Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo, iris kaj senĉese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaŭ ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni senĉese trumpetis per trumpetoj. 14 Kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj. 15 En la sepa tago ili leviĝis frue, kiam montriĝis la matena ĉielruĝo, kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili ĉirkaŭiris la urbon sep fojojn. 16 Kaj ĉe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo: Ekkriu, ĉar la Eternulo transdonis al vi la urbon. 17 Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, ĝi kaj ĉio, kio estas en ĝi; nur la malĉastistino Raĥab restu viva, ŝi kaj ĉiu, kiu estas kun ŝi en la domo; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn ni sendis. 18 Sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin. 19 Kaj la tuta arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos. 20 Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekaŭdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per laŭta voĉo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, ĉiu rekte antaŭen, kaj ili prenis la urbon. 21 Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn. 22 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris: Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi, kiel vi ĵuris al ŝi. 23 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Raĥabon kaj ŝian patron kaj ŝian patrinon kaj ŝiajn fratojn, kaj ĉiujn, kiuj estis ĉe ŝi, kaj ŝian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael. 24 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj ĉion, kio estis en ĝi; nur la arĝenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo. 25 Kaj la malĉastistinon Raĥab, kaj la domon de ŝia patro, kaj ĉiujn, kiuj estis kun ŝi, Josuo lasis vivaj, kaj ŝi restis inter Izrael ĝis nun; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jeriĥon. 26 Kaj en tiu tempo Josuo faris ĵuron, dirante: Malbenita antaŭ la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos ĉi tiun urbon Jeriĥo. Sur sia unuenaskito li ĝin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos ĝiajn pordegojn. 27 Kaj la Eternulo estis kun Josuo, kaj li estis fama sur la tuta tero.

Ĉapitro 7

1 Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj.

2 Kaj Josuo sendis virojn el Jeriĥo al Aj, kiu estis apud Bet- Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene: Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon. 3 Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li: Ne iru la tuta popolo, nur du mil aŭ tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, ĉar ili estas malgrandnombraj. 4 Kaj iris tien el la popolo ĉirkaŭ tri mil viroj; sed ili forkuris de antaŭ la loĝantoj de Aj. 5 Kaj la loĝantoj de Aj mortigis el ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la pordego ĝis Ŝebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la monto; kaj malkuraĝiĝis la koro de la popolo kaj fariĝis kiel akvo. 6 Tiam Josuo disŝiris siajn vestojn, kaj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ la keston de la Eternulo, restante tiel ĝis la vespero, li kaj la plejaĝuloj de Izrael; kaj ili ŝutis polvon sur siajn kapojn. 7 Kaj Josuo diris: Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis ĉi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan? 8 Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj? 9 Kiam aŭdos la Kanaanidoj kaj ĉiuj loĝantoj de la lando, ili ĉirkaŭos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo? 10 Tiam la Eternulo diris al Josuo: Leviĝu! por kio vi ĵetis vin vizaĝaltere? 11 Izrael pekis, kaj ili agis kontraŭ Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitaĵo, kaj ŝtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn. 12 Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaŭ siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, ĉar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitaĵon el inter vi. 13 Leviĝu, sanktigu la popolon, kaj diru: Sanktigu vin por morgaŭ; ĉar tiel diris la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Anatemitaĵo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaŭ viaj malamikoj, ĝis vi forigos la anatemitaĵon el inter vi. 14 Kaj vi aliros matene laŭ viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ apartaj homoj. 15 Kaj tiun, ĉe kiu montriĝos la anatemitaĵo, oni forbruligu per fajro, lin kaj ĉion, kio apartenas al li; ĉar li agis kontraŭ la interligo de la Eternulo, kaj ĉar li faris malnoblaĵon en Izrael.

16 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj alirigis Izraelon laŭ liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda. 17 Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zeraĥidoj; kaj li alirigis la familion de la Zeraĥidoj laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin. 18 Kaj li alirigis lian domon laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Aĥanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda. 19 Tiam Josuo diris al Aĥan: Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kaŝu antaŭ mi. 20 Kaj Aĥan respondis al Josuo, kaj diris: Efektive, mi pekis antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris. 21 Mi vidis inter la militakiraĵo belan Ŝinaran mantelon, kaj ducent siklojn da arĝento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kaŝitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la arĝento estas sub tio. 22 Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj montriĝis, ke tio estas kaŝita en lia tendo kaj la arĝento estas sub tio. 23 Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaŭ la Eternulo. 24 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Aĥanon, filon de Zeraĥ, kaj la arĝenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn ŝafojn, kaj lian tendon, kaj ĉion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Aĥor. 25 Kaj Josuo diris: Pro tio, ke vi malĝojigis nin, la Eternulo malĝojigos vin en ĉi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per ŝtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj ĵetis sur ilin ŝtonojn. 26 Kaj oni amasigis super li grandan amason da ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Aĥor ĝis hodiaŭ.