Выбрать главу

13 Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifuĝo por mortiginto Ĥebron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Libna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 14 kaj Jatir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Eŝtemoa kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 15 kaj Ĥolon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Debir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 16 kaj Ain kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Juta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Bet-Ŝemeŝ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: naŭ urbojn de tiuj du triboj. 17 Kaj de la tribo de Benjamen: Gibeon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Geba kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 18 Anatot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Almon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 19 La nombro de ĉiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.

20 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim. 21 Kaj oni donis al ili la rifuĝurbon por mortiginto Ŝeĥem kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 22 kaj Kibcaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Bet-Ĥoron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 23 Kaj de la tribo de Dan: Elteke kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gibeton kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 24 Ajalon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 25 Kaj de la duontribo de Manase: Taanaĥ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn. 26 La nombro de ĉiuj urboj kun iliaj ĉirkaŭaĵoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.

27 Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn. 28 Kaj de la tribo de Isaĥar: Kiŝjon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Dabrat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 29 Jarmut kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, En-Ganim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 30 Kaj de la tribo de Aŝer: Miŝal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Abdon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 31 Ĥelkat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Reĥob kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 32 Kaj de la tribo de Naftali: la rifuĝurbon por mortiginto Kedeŝ en Galileo kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Ĥamot-Dor kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Kartan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: tri urbojn. 33 La nombro de ĉiuj urboj de la Gerŝonidoj, laŭ iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.

34 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun: Jokneam kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Karta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 35 Dimna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Nahalal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 36 Kaj de la tribo de Ruben: Becer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Jahac kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 37 Kedemot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Mefaat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 38 Kaj de la tribo de Gad: la rifuĝurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Maĥanaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 39 Ĥeŝbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Jazer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kune kvar urbojn. 40 La nombro de ĉiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laŭ iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.

41 La nombro de ĉiuj urboj de la Levidoj meze de la posedaĵoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj. 42 Tiuj urboj estis ĉiu urbo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; tiel estis kun ĉiuj tiuj urboj. 43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li ĵuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi. 44 Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe, konforme al ĉio, kion Li ĵuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el ĉiuj iliaj malamikoj rezistis antaŭ ili; ĉiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn. 45 Ne mankis eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.

Ĉapitro 22

1 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase; 2 kaj li diris al ili: Vi plenumis ĉion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian voĉon en ĉio, kion mi ordonis al vi. 3 Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo ĝis nun, kaj vi plenumis la deciditaĵon laŭ la ordono de la Eternulo, via Dio. 4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedaĵo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan. 5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo. 6 Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.

7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedaĵon en Baŝan, kaj al la dua duono Josuo donis posedaĵon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin. 8 Kaj li diris al ili jene: Kun granda riĉaĵo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun arĝento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.

9 Kaj turniĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el Ŝilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedaĵo, kiun ili ekposedis laŭ la ordono de la Eternulo per Moseo. 10 Kaj ili venis en la distriktojn ĉe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron ĉe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan. 11 Kaj aŭdis la Izraelidoj: Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj. 12 Kaj kiam la Izraelidoj tion aŭdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, por iri kontraŭ ilin milite.

13 Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, 14 kaj kun li dek ĉefojn, po unu ĉefo el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael; kaj ĉiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael. 15 Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante: 16 Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo: Kio estas ĉi tiu krimo, kiun vi faris kontraŭ la Dio de Izrael, forturniĝinte hodiaŭ de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaŭ kontraŭ la Eternulo? 17 Ĉu ne sufiĉas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne puriĝis ĝis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael? 18 Kaj vi forturniĝas nun de la Eternulo! estos tieclass="underline" hodiaŭ vi ribelas kontraŭ la Eternulo, kaj morgaŭ Li koleros kontraŭ la tuta komunumo de Izrael. 19 Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio. 20 Jen, Aĥan, filo de Zeraĥ, faris krimon koncerne la anatemitaĵon, kaj la kolero estis kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.