Выбрать главу

21 Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izraeclass="underline" 22 Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aŭ por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaŭ. 23 Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aŭ ke ni alportu sur ĝi bruloferon kaj farunoferon, aŭ ke ni faru sur ĝi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu. 24 Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaŭ ne diru viaj filoj al niaj filoj: Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael? 25 kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon. 26 Tial ni diris: Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj, 27 sed nur por ke ĝi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaŭ Li per niaj bruloferoj kaj per niaj buĉoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaŭ al niaj filoj: Vi ne havas parton en la Eternulo. 28 Kaj ni pensis: Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros: Vidu la similaĵon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por buĉofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi. 29 Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraŭ la Eternulo kaj defali hodiaŭ de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por buĉofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaŭ Lia tabernaklo.

30 Kaj la pastro Pineĥas, kaj la ĉefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, aŭdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio plaĉis al ili. 31 Kaj la pastro Pinaĥas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj: Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, ĉar vi ne faris kontraŭ la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraŭ la mano de la Eternulo. 32 Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, kaj la ĉefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon. 33 Kaj tio plaĉis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraŭ ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu loĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj. 34 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro: ke ĝi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.

Ĉapitro 23

1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon. 2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejaĝulojn kaj ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn, kaj diris al ili: Mi maljuniĝis, mi atingis profundan aĝon. 3 Kaj vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo, via Dio, al ĉiuj tiuj popoloj antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi. 4 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedaĵon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj ĉiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, ĝis la Granda Maro, kie subiras la suno. 5 Kaj la Eternulo, via Dio, forpuŝos ilin de antaŭ vi kaj forpelos ilin de antaŭ vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio. 6 Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu ĉion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forkliniĝante de ĝi dekstren nek maldekstren, 7 ne komunikiĝante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne ĵuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin; 8 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikiĝu, kiel vi faris ĝis la nuna tago. 9 Kaj la Eternulo forpelis de antaŭ vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaŭ vi ĝis la nuna tago. 10 Unu el vi forpelas milon; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi. 11 Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion. 12 Ĉar se vi forkliniĝos, kaj aliĝos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparenciĝos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi: 13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio. 14 Nun mi ekiras hodiaŭ la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ unu vorto. 15 Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio. 16 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin: tiam ekflamos kontraŭ vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

Ĉapitro 24

1 Kaj Josuo kunvenigis ĉiujn tribojn de Izrael en Ŝeĥemon, kaj alvokis la plejaĝulojn de Izrael kaj iliajn ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn; kaj ili stariĝis antaŭ Dio. 2 Kaj Josuo diris al la tuta popolo: Tiel diris la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Transe de la Rivero loĝis viaj patroj en la tempo antikva, Teraĥ, patro de Abraham kaj patro de Naĥor; kaj ili servis al aliaj dioj. 3 Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon. 4 Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu ĝin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon. 5 Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin. 6 Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro. 7 Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo. 8 Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan, kaj ili militis kontraŭ vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaŭ vi. 9 Kaj leviĝis Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, kaj militis kontraŭ Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin. 10 Sed Mi ne volis aŭskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj. 11 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn. 12 Kaj Mi sendis antaŭ vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du reĝojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko. 13 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili; de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas. 14 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo. 15 Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi: ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo. 16 Tiam la popolo respondis kaj diris: Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj; 17 ĉar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis. 18 Kaj la Eternulo forpelis antaŭ ni ĉiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj loĝis en la lando. Ni do ankaŭ servos al la Eternulo; ĉar Li estas nia Dio. 19 Kaj Josuo diris al la popolo: Vi ne povas servi al la Eternulo; ĉar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraŭ viaj malbonagoj kaj pekoj. 20 Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon. 21 Kaj la popolo diris al Josuo: Ne, nur al la Eternulo ni servos. 22 Kaj Josuo diris al la popolo: Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis: Ni estas atestantoj. 23 Nun forpuŝu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael. 24 Kaj la popolo diris al Josuo: Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos. 25 Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al ĝi leĝojn kaj regulojn en Ŝeĥem.