Выбрать главу

31 Post li estis Ŝamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filiŝtoj per bova bastono; kaj li ankaŭ savis Izraelon.

Ĉapitro 4

1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiam Ehud mortis. 2 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana reĝo, kiu reĝis en Ĥacor; lia militistestro estis Sisera, kiu loĝis en Ĥaroŝet-Goim. 3 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; ĉar tiu havis naŭcent ferajn ĉarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

4 Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo juĝistino de la Izraelidoj; 5 ŝi sidadis sub la palmo de Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj venadis al ŝi por juĝo. 6 Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedeŝ-Naftali, kaj diris al li: La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj; 7 kaj al la torento Kiŝon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn ĉarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn. 8 Tiam diris al ŝi Barak: Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros. 9 Kaj ŝi respondis: Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; ĉar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora leviĝis, kaj iris kun Barak al Kedeŝ. 10 Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedeŝ; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li. 11 Ĥeber, la Kenido, apartiĝis de la Kenidoj, de la idoj de Ĥobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedeŝ. 12 Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor. 13 Kaj Sisera kunvokis ĉiujn siajn ĉarojn, naŭcent ferajn ĉarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el Ĥaroŝet-Goim al la torento Kiŝon. 14 Tiam Debora diris al Barak: Leviĝu, ĉar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaŭ vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj. 15 Kaj la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran kaj sur ĉiujn ĉarojn kaj sur la tutan militistaron, antaŭ la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede. 16 Kaj Barak persekutis la ĉarojn kaj la militistaron ĝis Ĥaroŝet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.

17 Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido Ĥeber; ĉar estis paco inter Jabin, reĝo de Ĥacor, kaj la domo de la Kenido Ĥeber. 18 Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li: Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al ŝi en la tendon, kaj ŝi kovris lin per litkovrilo. 19 Kaj li diris al ŝi: Donu al mi por trinki iom da akvo, ĉar mi soifas. Kaj ŝi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin. 20 Kaj li diris al ŝi: Staru ĉe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros: Ĉu iu estas ĉi tie? tiam diru, ke neniu estas. 21 Kaj Jael, edzino de Ĥeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallaŭte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke ĝi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis. 22 Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li: Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi serĉas. Kaj li venis al ŝi, kaj li vidis, ke Sisera kuŝas malviva kaj najlo estas en lia tempio. 23 Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj. 24 Kaj la mano de la Izraelidoj ĉiam pli fortiĝis super Jabin, reĝo de Kanaan, ĝis ili ekstermis Jabinon, reĝon de Kanaan.

Ĉapitro 5

1 Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago, jene:

2 Ĉar la ĉefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon. 3 Aŭskultu, ho reĝoj; atentu, ho princoj: Mi al la Eternulo, mi kantas; Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael. 4 Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la ĉielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon. 5 La montoj fluis antaŭ la Eternulo, Tiu Sinaj antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael. 6 En la tempo de Ŝamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laŭ flankaj vojetoj. 7 Forestis juĝistoj en Izrael, forestis, Ĝis stariĝis mi, Debora, Ĝis stariĝis mi, patrino en Izrael. 8 Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaŭ la pordego. Ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon Ĉe la kvardek miloj de Izrael? 9 Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon. 10 Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapiŝoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu! 11 Inter la kantoj de la pafarkistoj ĉe la akvoĉerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo. 12 Vekiĝu, vekiĝu, Debora, Vekiĝu, vekiĝu, kantu kanton; Leviĝu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam! 13 Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo; La Eternulo eliris kun mi inter la herooj. 14 De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Maĥir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono. 15 Kaj princoj el Isaĥar estis kun Debora, Kaj Isaĥar, kiel Barak, kuris en la valon. Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj. 16 Kial vi sidas inter la baraĵoj, Aŭskultante la fajfadon ĉe la brutaroj? Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj. 17 Gilead restis transe de Jordan; Kaj kial Dan sidas sur la ŝipoj? Aŝer sidas sur la bordo de la maro, Kaj loĝas ĉe siaj golfoj. 18 Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altaĵoj de la kampo. 19 Venis reĝoj, ili batalis; Tiam batalis reĝoj de Kanaan En Taanaĥ, ĉe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono. 20 El la ĉielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraŭ Sisera. 21 La torento Kiŝon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kiŝon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn. 22 Tiam frapis la hufoj de ĉevaloj Pro la rapidega forkurado de fortuloj. 23 Malbenu la urbon Meroz, diris anĝelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu ĝiajn loĝantojn; Ĉar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj. 24 Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido Ĥeber, Inter la virinoj en la tendo ŝi estu benita. 25 Akvon li petis, lakton ŝi donis; En belega kaliko ŝi alportis buteron. 26 Ŝi etendis sian manon al najlo Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj; Kaj ŝi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon, Kaj frakasis kaj traboris lian tempion. 27 Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis kaj ekkuŝis; Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis; Kie li kliniĝis, tie li falis pereinta. 28 Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia ĉaro? Kial malfruiĝas la radoj de liaj kaleŝoj? 29 La saĝaj el ŝiaj sinjorinoj respondas al ŝi, Kaj ŝi mem al si respondas: 30 Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aŭ po du knabinoj por ĉiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambaŭflanke broditajn por la kolo. 31 Tiel pereu ĉiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco.