33 Kaj ĉiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektiĝis kune, kaj transiris kaj stariĝis tendare en la valo Jizreel. 34 Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektiĝis, por sekvi lin. 35 Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaŭ ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Aŝer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte. 36 Kaj Gideon diris al Dio: Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris, 37 en tia okazo jen mi metas sur la draŝejon tonditan lanon: se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris. 38 Kaj tiel fariĝis: kiam la morgaŭan tagon li matene leviĝis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo. 39 Kaj Gideon diris al Dio: Ne koleru min, se mi ankoraŭ unu fojon ekparolos, kaj ankoraŭ nur unu fojon faros provon kun la lano: estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso. 40 Kaj Dio faris tiel en tiu nokto: estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.
Ĉapitro 7
1 Kaj frue matene leviĝis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron ĉe la fonto Ĥarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.
2 Kaj la Eternulo diris al Gideon: La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fieriĝos kontraŭ Mi Izrael, dirante: Mia mano helpis min. 3 Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo jene: Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de la monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj dek mil restis.
4 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraŭ estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu iru kun vi ― tiu devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu ne iru kun vi ― tiu ne devas iri. 5 Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ĉiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaŭ ĉiun, kiu kliniĝos sur siaj genuoj, por trinki. 6 Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la buŝo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo kliniĝis sur siaj genuoj, por trinki la akvon. 7 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru ĉiu al sia loko. 8 Kaj ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.
9 En tiu nokto la Eternulo diris al li: Leviĝu, iru malsupren en la tendaron; ĉar Mi transdonas ĝin en viajn manojn. 10 Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro, 11 kaj aŭskultu, kion oni parolas; tiam fortiĝos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita taĉmenteto de la tendaro. 12 La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj ĉiuj orientanoj kuŝis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro. 13 Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras: Mi vidis en sonĝo, ke jen elbakita hordea pano ruliĝis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis ĝin tiel, ke ĝi falis, kaj renversis ĝin, kaj la tendo tute kuŝis. 14 Tiam lia kamarado respondis, dirante: Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joaŝ, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
15 Kaj kiam Gideon aŭdis la rakonton pri la sonĝo kaj la klarigon de ĝia signifo, li adorkliniĝis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris: Leviĝu, ĉar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan. 16 Kaj li dividis la tricent homojn en tri taĉmentojn, kaj donis al ĉiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn kruĉojn, kun torĉoj interne de la kruĉoj. 17 Kaj li diris al ili: Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaŭ vi. 18 Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trumpetoj ĉirkaŭ la tuta tendaro, kaj kriu: Pro la Eternulo kaj pro Gideon!
19 Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam ĵus stariĝis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la kruĉojn, kiujn ili havis en la manoj. 20 Tiam ekblovis la tri taĉmentoj per la trumpetoj kaj rompis la kruĉojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torĉojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis: Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon! 21 Kaj ili staris ĉiu sur sia loko ĉirkaŭ la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj ĉiuj ekkriis kaj forkuris. 22 Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraŭ alian; kaj la tendaranoj kuris ĝis Bet-Ŝita, al Cerera, ĝis la limo de Abel- Meĥola apud Tabat. 23 Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Aŝer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn. 24 Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri: Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. Kaj kolektiĝis ĉiuj Efraimidoj kaj baris la vojon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. 25 Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon ĉe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis ĉe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.
Ĉapitro 8
1 Kaj la Efraimidoj diris al li: Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraŭ Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li. 2 Sed li diris al ili: Kion mi faris nun similan al via faro? ĉu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer? 3 En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion. 4 Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj. 5 Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan. 6 Sed la estroj de Sukot diris: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon? 7 Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj. 8 Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al ĝiaj loĝantoj tion saman; kaj la loĝantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la loĝantoj de Sukot. 9 Kaj li diris ankaŭ al la loĝantoj de Penuel jene: Kiam mi revenos feliĉe, mi detruos ĉi tiun turon.