26 Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris tra Ŝeĥem; kaj fidis lin la loĝantoj de Ŝeĥem. 27 Kaj ili eliris sur la kampon kaj ŝirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj manĝis kaj drinkis kaj malbenis Abimeleĥon. 28 Kaj Gaal, filo de Ebed, diris: Kiu estas Abimeleĥ, kaj kio estas Ŝeĥem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, sed al tiu kial ni servu? 29 Se iu donus ĉi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimeleĥon. Kaj oni diris al Abimeleĥ: Plimultigu vian militistaron, kaj eliru. 30 Kiam Zebul, la estro de la urbo, aŭdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis. 31 Kaj li sendis ruze senditojn al Abimeleĥ, por diri: Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en Ŝeĥemon kaj ribeligas la urbon kontraŭ vi; 32 tial leviĝu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo; 33 kaj matene, kiam leviĝos la suno, leviĝu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.
34 Kaj Abimeleĥ, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis en la nokto, kaj faris apud Ŝeĥem embuskon el kvar taĉmentoj. 35 Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj stariĝis ĉe la pordego de la urbo; kaj Abimeleĥ, kaj la popolo, kiu estis kun li, leviĝis el la embusko. 36 Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebuclass="underline" Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li: La ombro de la montoj ŝajnas al vi homoj. 37 Kaj Gaal parolis plue, kaj diris: Jen popolo malsupreniras de la altaŝo, kaj unu taĉmento venas laŭ la vojo de la kverko de sorĉistoj. 38 Tiam Zebul diris al li: Kie nun estas via buŝo, kiu diris: Kiu estas Abimeleĥ, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malŝatis; nun eliru, kaj batalu kontraŭ ĝi. 39 Kaj Gaal eliris, havante post si la loĝantojn de Ŝeĥem, kaj ekbatalis kontraŭ Abimeleĥ. 40 Kaj Abimeleĥ ekpelis lin, kaj li forkuris, kaj falis multe da mortigitoj ĝis la pordego mem. 41 Kaj Abimeleĥ restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne loĝu en Ŝeĥem. 42 En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni diris tion al Abimeleĥ. 43 Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis ĝin en tri taĉmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li leviĝis kontraŭ ili kaj batis ilin. 44 Kaj Abimeleĥ, kaj la taĉmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj stariĝis antaŭ la pordego de la urbo; kaj du taĉmentoj atakis ĉiujn, kiuj estis sur la kampo, kaj mortigis ilin. 45 Kaj Abimeleĥ batalis kontraŭ la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en ĝi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur ĝia loko salon.
46 Kiam tion aŭdis ĉiuj loĝantoj de la turo de Ŝeĥem, ili foriris en la fortikaĵon de la dio Berit. 47 Kaj oni diris al Abimeleĥ, ke kolektiĝis ĉiuj loĝantoj de la turo de Ŝeĥem. 48 Tiam Abimeleĥ iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimeleĥ prenis hakilon en sian manon kaj dehakis branĉon de arbo kaj prenis ĝin kaj metis ĝin sur sian ŝultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li: Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi. 49 Kaj ankaŭ ĉiuj el la tuta popolo dehakis branĉojn kaj iris post Abimeleĥ kaj almetis al la fortikaĵo kaj ekbruligis per ili la fortikaĵon per fajro; kaj mortis ankaŭ ĉiuj homoj de la turo de Ŝeĥem, ĉirkaŭ mil viroj kaj virinoj.
50 Kaj Abimeleĥ iris al Tebec kaj sieĝis Tebecon kaj prenis ĝin. 51 Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris ĉiuj viroj kaj virinoj kaj ĉiuj loĝantoj de la urbo, kaj enŝlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo. 52 Kaj Abimeleĥ venis al la turo kaj sieĝis ĝin, kaj aliris al la pordo de la turo, por forbruligi ĝin per fajro. 53 Tiam iu virino ĵetis muelŝtonon sur la kapon de Abimeleĥ kaj rompis al li la kranion. 54 Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li: Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi: Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis. 55 Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimeleĥ mortis, kaj ili iris ĉiu al sia loko. 56 Tiel Dio repagis la malbonagon de Abimeleĥ, kiun ĉi tiu faris rilate sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn. 57 Kaj la tutan malbonagon de la loĝantoj de Ŝeĥem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.
Ĉapitro 10
1 Post Abimeleĥ leviĝis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isaĥarido. Li loĝis en Ŝamir, sur la monto de Efraim. 2 Kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en Ŝamir.
3 Post li leviĝis Jair, Gileadano, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek du jaroj. 4 Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; ĝis nun oni ilin nomas Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead. 5 Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.
6 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li. 7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la Amonidoj. 8 Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, ĉiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead. 9 Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaŭ kontraŭ Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata. 10 Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante: Ni pekis antaŭ Vi, ĉar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj. 11 Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filiŝtoj. 12 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj; 13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero. 15 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo: Ni pekis; faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi; nur savu nin hodiaŭ. 16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.
17 Kaj kolektiĝis la Amonidoj kaj stariĝis tendare en Gilead; kolektiĝis ankaŭ la Izraelidoj kaj stariĝis tendare en Micpa. 18 Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj: Kiu komencos batalon kontraŭ la Amonidoj, tiu estos estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.
Ĉapitro 11
1 Jiftaĥ, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo de malĉastulino. De Gilead naskiĝis Jiftaĥ. 2 Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandiĝis, ili forpelis Jiftaĥon, kaj diris al li: Vi ne heredos en la domo de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino. 3 Tiam Jiftaĥ forkuris de siaj fratoj kaj ekloĝis en la lando Tob. Kaj kolektiĝis al Jiftaĥ sentaŭgaj homoj kaj eliradis kun li.