Ĉapitro 3
1 Naomi, ŝia bopatrino, diris al ŝi: Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie pliboniĝos via stato. 2 Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kuniĝis, ventumas hordeon dum ĉi tiu nokto en la draŝejo; 3 lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la draŝejon; ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi kaj trinki; 4 kaj kiam li kuŝiĝos, rimarku la lokon, kie li kuŝas, iru tien, malkovru la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari. 5 Rut respondis al ŝi: Kion vi diras al mi, tion mi faros. 6 Kaj ŝi iris en la draŝejon, kaj faris tion, kion ŝia bopatrino ordonis al ŝi. 7 Kiam Boaz estis manĝinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso; kaj ŝi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝis. 8 En la noktomezo la viro ektimiĝis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kuŝas ĉe liaj piedoj. 9 Li demandis: Kiu vi estas? Kaj ŝi respondis: Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, ĉar vi estas savanto. 10 Kaj li diris: Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piaĵo estas pli granda, ol la unua, ĉar vi ne volas iri kun la junuloj, ĉu ili estas malriĉaj, ĉu riĉaj. 11 Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi ĉion, kion vi petos de mi; ĉar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino. 12 Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi. 13 Restu ĉi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elaĉetos vin, lasu elaĉeti vin; sed se li ne volos vin elaĉeti, tiam mi vin elaĉetos, kiel la Eternulo vivas. Kuŝu ĝis la tagiĝo. 14 Kaj ŝi kuŝis ĉe liaj piedoj ĝis la tagiĝo; sed ŝi leviĝis, antaŭ ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris: Mi ne volas, ke iu sciiĝu, ke ĉi tiu virino estis en mia draŝejo. 15 Kaj li diris: Alportu la ŝalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu ĝin. Ŝi ĝin tenis, kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn da hordeo kaj metis ĝin sur ŝin, kaj ŝi iris en la urbon. 16 Kiam ŝi alvenis al sia bopatrino, ĉi tiu demandis: Kiel la afero iras ĉe vi, mia filino? Kaj ŝi rakontis al ŝi ĉion, kion la viro faris al ŝi. 17 Kaj ŝi diris plue: La ses mezurilojn da hordeo li ankaŭ donis al mi; ĉar li diris al mi: Ne revenu malplena al via bopatrino. 18 Kaj ĉi tiu diris: Restu, mia filino, ĝis vi sciiĝos, kiel la afero finiĝis; ĉar tiu homo ne ripozos, ĝis la afero estos finita hodiaŭ.
Ĉapitro 4
1 Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidiĝis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris: Alproksimiĝu kaj sidiĝu ĉi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimiĝis kaj sidiĝis. 2 Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Sidiĝu ĉi tie. Kaj ili sidiĝis. 3 Kaj li diris al la parenco: Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab; 4 kaj mi decidis sciigi vin, dirante: Aĉetu en la ĉeesto de la loĝantoj kaj en la ĉeesto de la plejaĝuloj de mia popolo. Se vi volas elaĉeti, aĉetu nun; sed se vi ne volas elaĉeti, diru al mi, por ke mi sciu; ĉar ne ekzistas iu alia por aĉeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris: Mi volas elaĉeti. 5 Tiam Boaz diris: Samtempe, kiam vi aĉetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaŭ prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo. 6 Kaj la parenco diris: Mi ne povas elaĉeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredaĵon; elaĉetu al vi mian aĉetotaĵon, ĉar vere mi ne povas elaĉeti. 7 Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael. 8 La parenco diris al Boaz: Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon. 9 Kaj Boaz diris al la plejaĝuloj kaj al la popolamaso: Hodiaŭ vi estas atestantoj, ke mi aĉetis el la mano de Naomi ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj al Kiljon kaj Maĥlon; 10 kaj ankaŭ Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo, por ke la nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaŭ. 11 Kaj la tuta ĉeestantaro, kiu troviĝis ĉe la pordego, kiel ankaŭ la plejaĝuloj, respondis: Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Raĥel kaj Lea, kiuj ambaŭ starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Leĥem; 12 kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino. 13 Kaj Boaz prenis Ruton, kaj ŝi fariĝis lia edzino; kaj li envenis al ŝi, kaj la Eternulo donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon. 14 Kaj la virinoj diris al Naomi: Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaŭ, kaj li estu fama en Izrael; 15 kaj li estu al vi ĝojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; ĉar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin. 16 Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino. 17 Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante: Filo naskiĝis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jiŝaj, patro de David.
18 Kaj jen estas la generacioj de Perec: al Perec naskiĝis Ĥecron, 19 al Ĥecron naskiĝis Ram, al Ram naskiĝis Aminadab, 20 al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, al Naĥŝon naskiĝis Salma, 21 al Salma naskiĝis Boaz, al Boaz naskiĝis Obed, 22 al Obed naskiĝis Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David.
SAMUEL - LIBRO UNUA
Ĉapitro 1
1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Elihu, filo de Toĥu, filo de Cuf, Efratano. 2 Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis Ĥana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed Ĥana ne havis infanojn. 3 Tiu viro ĉiujare iradis el sia urbo, por adorkliniĝi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en Ŝilo; kaj tie Ĥofni kaj Pineĥas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo. 4 Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al ĉiuj ŝiaj filoj kaj filinoj partojn; 5 kaj al Ĥana li kun malĝojo donis unu parton, ĉar Ĥanan li amis, sed la Eternulo ŝlosis ŝian uteron. 6 Kaj ŝia konkurantino afliktis ŝin kaj tre incitis ŝin kaŭze de tio, ke la Eternulo ŝlosis ŝian uteron. 7 Tiel estis farate ĉiujare; kiam ŝi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis ŝin, ke ŝi ploris kaj ne manĝis. 8 Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi: Ĥana, kial vi ploras? kaj kial vi ne manĝas? kaj kial tiel afliktiĝas via koro? ĉu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj? 9 Kaj Ĥana leviĝis, manĝinte en Ŝilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur seĝo ĉe la fosto de la templo de la Eternulo. 10 Kaj ŝi estis tre malĝoja, kaj preĝis al la Eternulo, kaj forte ploris. 11 Kaj ŝi faris sanktan promeson, kaj diris: Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tuŝos lian kapon. 12 Dum ŝi longe preĝis antaŭ la Eternulo, Eli atente rigardis ŝian buŝon. 13 Ĥana parolis en sia koro; nur ŝiaj lipoj moviĝadis, sed ŝian voĉon oni ne aŭdis; tial Eli pensis, ke ŝi estas ebria. 14 Kaj Eli diris al ŝi: Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi. 15 Sed Ĥana respondis kaj diris: Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malĝoja koro; vinon aŭ ebriigaĵon mi ne trinkis, mi nur elverŝas mian animon antaŭ la Eternulo. 16 Ne opiniu pri via sklavino, ke ŝi estas virino malmorala; pro mia granda malĝojo kaj sufero mi parolis ĝis nun. 17 Tiam Eli respondis kaj diris: Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li. 18 Kaj ŝi diris: Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj ŝi manĝis, kaj ŝia vizaĝo ne estis plu malgaja. 19 Kaj ili leviĝis frue matene kaj adorkliniĝis antaŭ la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon Ĥana, kaj la Eternulo rememoris ŝin. 20 Post kelka tempo Ĥana gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Samuel, ĉar: De la Eternulo mi lin elpetis. 21 La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la ĉiujaran oferon kaj sian promesitaĵon. 22 Sed Ĥana ne iris, sed ŝi diris al sia edzo: Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaŭ la Eternulo kaj restu tie por ĉiam. 23 Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi: Faru tion, kio plaĉas al vi; restu, ĝis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj suĉigis sian infanon, ĝis ŝi demamigis lin. 24 Kaj post kiam ŝi demamigis lin, ŝi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj ŝi venigis lin en la domon de la Eternulo en Ŝilo; kaj la knabo estis ankoraŭ juna. 25 Kaj oni buĉis bovon kaj venigis la knabon al Eli. 26 Kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris ĉi tie apud vi kaj preĝis al la Eternulo. 27 Pri ĉi tiu knabo mi preĝis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin. 28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.