5 Kaj Samuel diris: Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi preĝos por vi al la Eternulo. 6 Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj ĉerpis akvon kaj verŝis antaŭ la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie: Ni pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Samuel juĝis la Izraelidojn en Micpa. 7 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke la Izraelidoj kolektiĝis en Micpa, la estroj de la Filiŝtoj elmoviĝis kontraŭ Izraelon. Aŭdinte tion, la Izraelidoj ektimis antaŭ la Filiŝtoj. 8 Kaj la Izraelidoj diris al Samueclass="underline" Ne ĉesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraŭ la manoj de la Filiŝtoj. 9 Tiam Samuel prenis unu suĉantan ŝafidon kaj oferis ĝin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo aŭskultis lin. 10 Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filiŝtoj venis, por batali kontraŭ la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda tondro super la Filiŝtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis frapitaj antaŭ Izrael. 11 Kaj la viroj de Izrael eliris el Micpa kaj persekutis la Filiŝtojn, kaj batis ilin ĝis sub Bet- Kar. 12 Kaj Samuel prenis unu ŝtonon, kaj metis ĝin inter Micpa kaj Ŝen, kaj donis al ĝi la nomon Eben-Ezer, dirante: Ĝis ĉi tiu loko helpis nin la Eternulo. 13 Tiamaniere la Filiŝtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filiŝtoj dum la tuta vivo de Samuel. 14 Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la Filiŝtoj prenis de Izrael, de Ekron ĝis Gat, kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filiŝtoj. Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj. 15 Kaj Samuel estis juĝisto de Izrael dum sia tuta vivo. 16 Kaj li iradis ĉiujare ĉirkaŭe en Bet-Elon, Gilgalon, kaj Micpan, kaj juĝadis Izraelon en ĉiuj tiuj lokoj. 17 Kaj li revenadis en Raman, ĉar tie estis lia domo; kaj tie ankaŭ li juĝadis Izraelon, kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.
Ĉapitro 8
1 Kiam Samuel maljuniĝis, li faris siajn filojn juĝistoj de Izrael. 2 La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la nomo de lia dua filo estis Abija; ili juĝadis en Beer-Ŝeba. 3 Sed liaj filoj ne iris laŭ lia vojo; ili serĉis profiton, ili prenadis subaĉeton kaj juĝadis maljuste.
4 Kaj kolektiĝis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman, 5 kaj diris al li: Jen vi maljuniĝis, kaj viaj filoj ne iras laŭ via vojo; starigu do al ni reĝon, por ke li juĝadu nin, kiel ĉe ĉiuj popoloj. 6 Ne plaĉis la afero al Samuel, kiam ili diris: Starigu al ni reĝon, por ke li juĝadu nin. Kaj Samuel ekpreĝis al la Eternulo. 7 Kaj la Eternulo diris al Samueclass="underline" Obeu la voĉon de la popolo en ĉio, kion ili diros al vi; ĉar ne vin ili forpuŝis, sed Min ili forpuŝis de regado super ili. 8 Simile al ĉiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, ĝis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaŭ kun vi. 9 Nun obeu ilian voĉon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la reĝo, kiu reĝos super ili.
10 Kaj Samuel raportis ĉiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis de li reĝon. 11 Kaj li diris: Tiaj estos la rajtoj de la reĝo, kiu reĝos super vi: viajn filojn li prenos por siaj ĉaroj kaj por siaj ĉevaloj, kaj ili kurados antaŭ lia ĉaro; 12 kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenaĵojn de lia ĉaro; 13 kaj viajn filinojn li prenos kiel ŝmiraĵistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn. 14 Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj. 15 Kaj el viaj semitaĵoj kaj vinberĝardenoj li prenos dekonaĵon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj. 16 Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj. 17 El viaj ŝafoj li prenos dekonon, kaj vi fariĝos por li sklavoj. 18 Tiam vi ekkrios pro via reĝo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne aŭskultos vin. 19 Sed la popolo ne volis obei la voĉon de Samuel kaj diris: Ne, reĝo estu super ni; 20 kaj ni ankaŭ estu kiel ĉiuj popoloj, kaj nia reĝo juĝadu nin kaj iradu antaŭ ni kaj kondukadu niajn militojn. 21 Kaj Samuel aŭskultis ĉiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo. 22 Kaj la Eternulo diris al Samueclass="underline" Obeu ilian voĉon, kaj starigu super ili reĝon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izraeclass="underline" Iru ĉiu en sian urbon.
Ĉapitro 9
1 Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kiŝ, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Beĥorat, filo de Afiaĥ, Benjamenido, viro forta. 2 Li havis filon, kies nomo estis Saul; ĉi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo. 3 Perdiĝis azeninoj de Kiŝ, patro de Saul; kaj Kiŝ diris al sia filo Sauclass="underline" Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj leviĝu, kaj iru serĉi la azeninojn. 4 Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon Ŝaliŝa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon Ŝaalim, sed tie ne troviĝis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis. 5 Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li: Venu, ni reiru hejmen, ĉar alie mia patro eble ĉesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni. 6 Kaj tiu diris al li: Jen en ĉi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; ĉio, kion li diras, nepre plenumiĝas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri. 7 Kaj Saul diris al sia junulo: Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? ĉar la pano elĉerpiĝis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas? 8 La junulo plue respondis al Saul kaj diris: Jen en mia mano troviĝas kvarono de arĝenta siklo; mi donos ĝin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon. 9 (En la antaŭa tempo ĉe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion: Ni iru al la antaŭvidisto; ĉar kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto.) 10 Kaj Saul diris al sia junulo: Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu loĝis la Dia homo. 11 Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por ĉerpi akvon; kaj ili diris al tiuj: Ĉu la antaŭvidisto estas ĉi tie? 12 Kaj tiuj respondis al ili kaj diris: Ĉi tie; jen li estas antaŭ vi; nun rapidu, ĉar hodiaŭ li venis en la urbon, ĉar hodiaŭ la popolo alportas buĉoferon sur la altaĵo. 13 Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaŭ ol li iros sur la altaĵon, por manĝi; ĉar la popolo ne manĝas antaŭ lia veno, ĉar li benas la buĉoferon, kaj nur poste manĝas la invititoj. Iru do, ĉar nun vi lin trovos. 14 Kaj ili iris supren en la urbon. Apenaŭ ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altaĵon.
15 Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon antaŭ la veno de Saul, dirante: 16 Morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel ĉefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filiŝtoj; ĉar Mi vidis Mian popolon, kaj ĝiaj krioj atingis Min. 17 Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li: Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo. 18 Saul alproksimiĝis al Samuel en la pordego, kaj diris: Diru al mi, mi petas, kie estas ĉi tie la domo de la antaŭvidisto. 19 Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris: Mi estas la antaŭvidisto; iru antaŭ mi sur la altaĵon; vi manĝos kun mi hodiaŭ, kaj morgaŭ mi lasos vin for, kaj mi diros al vi ĉion, kio estas en via koro. 20 Kaj pri la azeninoj, kiuj perdiĝis ĉe vi antaŭ tri tagoj, ne zorgu, ĉar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos ĉio plej bona en Izrael? ĉu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro? 21 Saul respondis kaj diris: Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el ĉiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn? 22 Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la manĝoĉambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de ĉirkaŭ tridek homoj. 23 Kaj Samuel diris al la kuiristo: Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu ĝin ĉe vi. 24 Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun ĝi, kaj metis tion antaŭ Saulon, kaj Samuel diris: Jen estas, kio restis; metu ĝin antaŭ vin kaj manĝu, ĉar ĝi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul manĝis kun Samuel en tiu tago. 25 Kaj ili malsupreniris de la altaĵo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento. 26 Kaj ili leviĝis frue; kaj kiam la matenruĝo leviĝis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris: Leviĝu, mi lasos vin for. Kaj Saul leviĝis, kaj ili eliris ambaŭ, li kaj Samuel, eksteren. 27 Kiam ili atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Sauclass="underline" Diru al la junulo, ke li iru antaŭen (kaj tiu iris antaŭen); kaj vi haltu nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.