Выбрать главу

14 Kaj Samuel diris al la popolo: Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la reĝecon. 15 Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal, kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.

Ĉapitro 12

1 Tiam Samuel diris al ĉiuj Izraelidoj: Jen mi obeis vian voĉon pri ĉio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi reĝon. 2 Kaj nun jen la reĝo iras antaŭ vi, kaj mi maljuniĝis kaj griziĝis, kaj miaj filoj estas ĉi tie inter vi; mi iradis antaŭ vi de mia juneco ĝis la nuna tago. 3 Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito: kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi. 4 Sed ili diris: Vi faris al ni nenian perfortaĵon nek maljustaĵon, kaj vi nenion prenis el ies mano. 5 Kaj li diris al ili: La Eternulo estas atestanto antaŭ vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris: Atestanto. 6 Tiam Samuel diris al la popolo: La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta. 7 Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj. 8 Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj ekloĝigis ilin sur ĉi tiu loko. 9 Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de Ĥacor, kaj en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la reĝo de Moab, kiuj militis kontraŭ ili. 10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris: Ni pekis, ĉar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi. 11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftaĥon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj ĉirkaŭe, kaj vi restis eksterdanĝeraj. 12 Sed kiam vi vidis, ke Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, venis kontraŭ vin, vi diris al mi: Ne, reĝo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via reĝo. 13 Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi. 14 Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio. 15 Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj. 16 Eĉ nun stariĝu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaŭ vi. 17 Ĉu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaŭ la Eternulo, petante por vi reĝon. 18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon. 19 Kaj la tuta popolo diris al Samueclass="underline" Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; ĉar al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon. 20 Sed Samuel diris al la popolo: Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturniĝu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro. 21 Kaj ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas, ĉar ili estas vantaĵo. 22 La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo. 23 Mi ankaŭ ne permesos al mi peki antaŭ la Eternulo, ĉesante preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ la vojo bona kaj ĝusta. 24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al vi. 25 Sed se vi agos malbone, tiam ambaŭ, kiel vi, tiel ankaŭ via reĝo, pereos.

Ĉapitro 13

1 Unu jaro pasis post la reĝiĝo de Saul, kaj jam du jarojn li reĝis super Izrael. 2 Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el Izrael; du mil estis kun Saul en Miĥmaŝ kaj sur la monto Bet-El, kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn el la popolo li foririgis ĉiun al lia tendo. 3 Kaj Jonatan venkobatis la garnizonon de la Filiŝtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion aŭdis la Filiŝtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando, dirante: Aŭdu tion la Hebreoj. 4 Kaj la tuta Izrael aŭdis jenon: Saul venkobatis la garnizonon de la Filiŝtoj, kaj Izrael fariĝis malamata por la Filiŝtoj. Kaj oni kunvokis la popolon al Saul en Gilgalon.

5 Kaj la Filiŝtoj kolektiĝis, por militi kontraŭ Izrael, tridek mil ĉaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj stariĝis tendare en Miĥmaŝ, oriente de Bet-Aven. 6 La Izraelidoj vidis, ke ili estas en mizero, ĉar la popolo perdis la kuraĝon, kaj la homoj kaŝis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj. 7 Hebreoj transiris ankaŭ trans Jordanon en la landon de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraŭ en Gilgal, kaj la tuta popolo tremis ĉe li.

8 Kaj li atendis sep tagojn ĝis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disiĝi de li. 9 Tiam Saul diris: Alportu al mi la bruloferon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon. 10 Apenaŭ li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin. 11 Sed Samuel diris: Kion vi faris? Saul respondis: Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filiŝtoj kolektiĝis en Miĥmaŝ; 12 kaj mi diris: Nun la Filiŝtoj atakos min ĉi tie en Gilgal, kaj mi ankoraŭ ne preĝis antaŭ la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon. 13 Tiam Samuel diris al Sauclass="underline" Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian reĝadon super Izrael por eterne. 14 Sed nun via reĝado ne longe daŭros: la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

15 Kaj Samuel leviĝis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu troviĝis ĉe li, ĉirkaŭ sescent homoj. 16 Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filiŝtoj staris tendare en Miĥmaŝ. 17 Kaj eliris el la tendaro de la Filiŝtoj tri taĉmentoj da ekstermantoj: unu taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Ofra, al la lando Ŝual; 18 la dua taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Bet-Ĥoron; kaj la tria taĉmento direktis sin laŭ la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto.