Ĉapitro 28
1 Okazis en tiu tempo, ke la Filiŝtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraŭ Izrael. Kaj Aĥiŝ diris al David: Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj. 2 Kaj David diris al Aĥiŝ: Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Aĥiŝ diris al David: Mi faros vin por ĉiam mia kapogardisto.
3 Dume Samuel mortis, kaj ĉiuj Izraelidoj lin priploris, kaj enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta el la lando ĉiujn sorĉistojn kaj aŭguristojn. 4 Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis, kaj venis kaj stariĝis tendare en Ŝunem, tiam Saul kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj ili stariĝis tendare en Gilboa. 5 Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filiŝtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis. 6 Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per sonĝoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj. 7 Tiam Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn. Kaj liaj servantoj diris: Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri. 8 Tiam Saul ŝanĝis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris: Aŭguru al mi, mi petas, per via aŭgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi. 9 Sed la virino diris al li: Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorĉistojn kaj la aŭguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min? 10 Tiam Saul ĵuris al ŝi per la Eternulo, dirante: Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro ĉi tiu afero. 11 Kaj la virino diris: Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris: Samuelon elvoku al mi. 12 Kiam la virino ekvidis Samuelon, ŝi ekkriis per laŭta voĉo; kaj la virino diris al Sauclass="underline" Kial vi min trompis? vi estas ja Saul. 13 Sed la reĝo diris al ŝi: Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Sauclass="underline" Iun dian mi vidis leviĝantan el la tero. 14 Kaj li diris al ŝi: Kia estas lia aspekto? Kaj ŝi diris: Leviĝas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj faris adorsaluton. 15 Tiam Samuel diris al Sauclass="underline" Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis: Mi estas en tre premita stato; la Filiŝtoj militas kontraŭ mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per sonĝoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari. 16 Sed Samuel diris: Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto? 17 Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elŝiros la regnon el viaj manoj kaj donos ĝin al via proksimulo David. 18 Ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraŭ Amalek, tial ĉi tion faris hodiaŭ la Eternulo al vi; 19 kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaŭ Izraelon en la manojn de la Filiŝtoj; kaj morgaŭ vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaŭ la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filiŝtoj. 20 Tiam Saul tuj falis laŭ sia tuta longeco sur la teron, ĉar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaŭ forton li ne havis en si, ĉar li nenion manĝis la tutan tagon kaj la tutan nokton. 21 Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, ŝi diris al li: Jen via sklavino obeis vian voĉon, kaj mi metis en danĝeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi; 22 nun mi petas, aŭskultu ankaŭ vi la voĉon de via sklavino, kaj mi metos antaŭ vin pecon da pano, kaj vi manĝu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon. 23 Sed li rifuzis, kaj diris: Mi ne manĝos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaŭ la virino, li obeis ilian voĉon, leviĝis de la tero, kaj sidiĝis sur lito. 24 La virino havis en la domo grasigitan bovidon; ŝi rapide ĝin buĉis, kaj ŝi prenis farunon, knedis ĝin, kaj bakis el ĝi macojn. 25 Kaj ŝi alportis tion antaŭ Saulon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ili manĝis; kaj en la sama nokto ili leviĝis kaj foriris.
Ĉapitro 29
1 Dume la Filiŝtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel. 2 La estroj de la Filiŝtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Aĥiŝ. 3 Kaj la estroj de la Filiŝtoj diris: Por kio estas ĉi tiuj Hebreoj? Sed Aĥiŝ respondis al la estroj de la Filiŝtoj: Tio estas ja David, servanto de Saul, reĝo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aŭ eĉ jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo ĝis nun. 4 Sed ekkoleris kontraŭ li la estroj de la Filiŝtoj, kaj la estroj de la Filiŝtoj diris al li: Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne fariĝu nia kontraŭulo dum la batalo; ĉar per kio ĉi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj? 5 Ĉu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene:
6 Tiam Aĥiŝ alvokis Davidon, kaj diris al li: Kiel vivas la Eternulo, vi estas honesta, kaj plaĉas al mi via agado kun mi en la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via veno al mi ĝis hodiaŭ; sed al la estroj vi ne plaĉas. 7 Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne plaĉan al la estroj de la Filiŝtoj. 8 Sed David diris al Aĥiŝ: Kion mi faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi stariĝis antaŭ vi, ĝis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraŭ la malamikoj de mia sinjoro la reĝo? 9 Kaj Aĥiŝ respondis kaj diris al David: Mi scias, ke vi estas bona antaŭ miaj okuloj, kiel anĝelo de Dio; sed la estroj de la Filiŝtoj diras: Li ne iru kun ni en la batalon. 10 Leviĝu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; leviĝu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru. 11 Kaj David, li mem kaj liaj viroj, leviĝis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filiŝtoj; kaj la Filiŝtoj direktis sin al Jizreel.
Ĉapitro 30
1 Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj ĝin per fajro. 2 Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj ĝis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon. 3 Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke ĝi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon. 4 Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian voĉon kaj ekploris, ĝis ili jam ne havis forton por plori. 5 La du edzinoj de David ankaŭ estis prenitaj en malliberecon, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 6 Kaj al David estis tre malfacile, ĉar la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.