Ĉapitro 12
1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj ĉi tiu venis al li, kaj diris al li: En unu urbo estis du viroj, unu riĉulo kaj la dua malriĉulo; 2 la riĉulo havis tre multe da ŝafoj kaj da bovoj; 3 kaj la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, kaj ĝi elkreskis ĉe li kaj ĉe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco ĝi manĝadis, el lia kaliko ĝi trinkadis, kaj sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li kiel filino. 4 Sed venis gasto al la riĉa homo, kaj ĉi tiu domaĝis preni el siaj ŝafoj aŭ el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la ŝafeton de la viro malriĉa, kaj preparis ĝin por la homo, kiu venis al li. 5 Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraŭ tiu homo, kaj li diris al Natan: Mi ĵuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris; 6 kaj pro la ŝafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.
7 Tiam Natan diris al David: Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul, 8 kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne sufiĉus, Mi aldonus ankoraŭ tion kaj alian. 9 Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. 10 Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, ke ŝi estu via edzino. 11 Tiele diris la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaŭ viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kuŝos kun viaj edzinoj antaŭ ĉi tiu suno. 12 Ĉar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaŭ la tuta Izrael kaj antaŭ la suno. 13 Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos; 14 sed ĉar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskiĝis al vi, mortos. 15 Kaj Natan iris en sian domon.
Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj ĝi danĝere malsaniĝis. 16 Kaj David ekpreĝis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero. 17 Kaj ekinsistis super li la plejaĝuloj de lia domo, por igi lin leviĝi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne manĝis kun ili. 18 En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; ĉar ili pensis: Jen dum la infano ankoraŭ vivis, ni parolis al li, kaj li ne aŭskultis nian voĉon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon. 19 Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj: Ĉu la infano mortis? Kaj ili respondis: Ĝi mortis. 20 Tiam David leviĝis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj ŝanĝis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorkliniĝis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li manĝis. 21 Tiam diris al li liaj servantoj: Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraŭ vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi leviĝis kaj manĝis! 22 Kaj li respondis: Dum la infano ankoraŭ vivis, mi fastis kaj ploris; ĉar mi pensis: Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos. 23 Sed nun ĝi mortis; por kio do mi fastos? ĉu mi povas ankoraŭ revenigi ĝin? mi iros al ĝi, sed ĝi ne revenos al mi. 24 Kaj David konsolis sian edzinon Bat-Ŝeba, kaj envenis al ŝi kaj kuŝis kun ŝi; kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis. 25 Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; ĉi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.
26 Joab ekmilitis kontraŭ Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la reĝan urbon. 27 Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis: Mi militis kontraŭ Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj; 28 nun kolektu la reston de la popolo, kaj sieĝu la urbon kaj prenu ĝin; ĉar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus ĝin per mia nomo. 29 Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraŭ ĝi kaj prenis ĝin. 30 Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; ĝi havis la pezon de kikaro da oro; en ĝi estis multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe. 31 Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis ĝin al segiloj kaj al feraj draŝiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.
Ĉapitro 13
1 Poste okazis jeno: Abŝalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; ŝin ekamis Amnon, filo de David. 2 Kaj Amnon suferis multe kaj preskaŭ malsaniĝis pro sia fratino Tamar; ĉar ŝi estis virgulino, kaj al Amnon ŝajnis malfacile fari ion al ŝi. 3 Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de Ŝimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre saĝa. 4 Kaj li diris al li: Kial vi tiel malgrasiĝas, ho reĝido, kun ĉiu tago? ĉu vi ne diros al mi? Kaj Amnon diris al li: Tamaron, fratinon de mia frato Abŝalom, mi amas. 5 Tiam Jonadab diris al li: Kuŝiĝu en vian liton, kaj ŝajnigu vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li: Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj ŝi donu al mi manĝi kaj ŝi pretigu antaŭ mi la manĝaĵon, por ke mi vidu kaj mi manĝu el ŝiaj manoj. 6 Amnon kuŝiĝis, kaj ŝajnigis sin malsana; kaj venis la reĝo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la reĝo: Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke ŝi pretigu antaŭ miaj okuloj du kuketojn, por ke mi manĝu el ŝiaj manoj. 7 Tiam David sendis al Tamar en la domon, por diri: Iru, mi petas, en la domon de via frato Amnon, kaj pretigu al li manĝaĵon. 8 Kaj Tamar iris en la domon de sia frato Amnon; li kuŝis. Kaj ŝi prenis paston, knedis ĝin, preparis antaŭ liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn. 9 Kaj ŝi prenis la paton, kaj elskuis antaŭ li; sed li ne volis manĝi. Kaj Amnon diris: Forigu de mi ĉiujn. Kaj ĉiuj eliris de li. 10 Tiam Amnon diris al Tamar: Alportu la manĝaĵon en la internan ĉambron, por ke mi manĝu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn ŝi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan ĉambron. 11 Sed, kiam ŝi ilin alportis al li por manĝi, li kaptis ŝin, kaj diris al ŝi: Venu, kuŝiĝu kun mi, mia fratino. 12 Tiam ŝi diris al li: Ne, mia frato, ne perfortu min; ĉar tiel ne estas farate en Izrael; ne faru tian malnoblaĵon. 13 Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi fariĝus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la reĝo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi. 14 Sed li ne volis obei ŝiajn vortojn, kaj kaptis ŝin kaj perfortis ŝin kaj kuŝis kun ŝi. 15 Post tio Amnon ekmalamis ŝin per tre granda malamo; pli granda estis la malamo, kiun li eksentis al ŝi, ol la amo, kiun li antaŭe havis por ŝi. Kaj Amnon diris al ŝi: Leviĝu, foriru. 16 Kaj ŝi diris al li: Se vi forpelas min, tiam ĉi tiu granda malbono estas pli granda, ol la alia, kiun vi faris al mi. Sed li ne volis aŭskulti ŝin. 17 Kaj li alvokis sian junulon- servanton, kaj diris: Forpelu de mi ĉi tiun for, kaj ŝlosu la pordon post ŝi. 18 Ŝi havis sur si diverskoloran veston, ĉar per tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la reĝo. Kaj lia servanto elkondukis ŝin eksteren kaj ŝlosis la pordon post ŝi. 19 Tiam Tamar prenis cindron sur sian kapon, kaj la diverskoloran veston, kiu estis sur ŝi, ŝi disŝiris; kaj ŝi metis sian manon sur sian kapon, kaj iris kaj kriis. 20 Kaj diris al ŝi ŝia frato Abŝalom: Ĉu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktiĝu pro tiu afero. Kaj Tamar restis malĝoja en la domo de sia frato Abŝalom. 21 Kiam la reĝo David aŭdis ĉion ĉi tion, li tre koleris. 22 Abŝalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon; ĉar Abŝalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian fratinon Tamar.