Выбрать главу

23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj; 24 kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto; 25 kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj; 26 ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.

Ĉapitro 21

1 Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis: Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn. 2 Tiam la reĝo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restaĵoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj ĵuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.) 3 Kaj David diris al la Gibeonanoj: Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberiĝu, por ke vi benu la heredaĵon de la Eternulo? 4 La Gibeonanoj diris al li: Ni ne postulas arĝenton aŭ oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la reĝo diris: Kion vi diros, tion mi faros por vi. 5 Tiam ili diris al la reĝo: Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraŭ ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en ĉiuj limoj de Izrael, 6 oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la reĝo diris: Mi donos. 7 Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul. 8 Kaj la reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn ŝi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Miĥal, filino de Saul, kiujn ŝi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Meĥolatano. 9 Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj ĉi tiuj pendigis ilin sur la monto antaŭ la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo. 10 Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis ĝin super si ĉe la roko, de la komenco de la rikolto ĝis ekpluvis sur ilin el la ĉielo; kaj ŝi ne permesis, ke la birdoj de la ĉielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte. 11 Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul. 12 Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kiuj forŝtelis ilin el la strato de Bet-Ŝan, kie pendigis ilin la Filiŝtoj en la tago, kiam la Filiŝtoj venkobatis Saulon sur Gilboa. 13 Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj. 14 Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kiŝ; kaj oni faris ĉion, kion ordonis la reĝo. Post tio Dio repaciĝis kun la tero.

15 Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj. Kaj David laciĝis. 16 Jiŝbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon. 17 Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael.

18 Post tio estis denove milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto. 19 Kaj denove estis milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; kaj Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. 20 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto. 21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David. 22 Tiuj kvar naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.

Ĉapitro 22

1 Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. 2 Li diris:

La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto. 3 Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco. 4 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj. 5 Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris; 6 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis. 7 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn. 8 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris. 9 Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi. 10 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. 11 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento. 12 Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo. 13 De la brilo antaŭ Li Ekbrulis karboj per fajro. 14 El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon. 15 Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin. 16 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo. 17 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj; 18 Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. 19 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno. 20 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi. 21 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi. 22 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio. 23 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. 24 Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku. 25 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj. 26 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia; 27 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco. 28 Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn. 29 Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon. 30 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron. 31 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas. 32 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 33 Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon. 34 Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj. 35 Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon. 36 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas. 37 Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj. 38 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas. 39 Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn. 40 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min. 41 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas. 42 Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili. 43 Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas. 44 Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min. 45 Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj. 46 Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj. 47 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo: 48 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn; 49 Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo. 50 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas. 51 Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.