Выбрать главу

24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem, 25 Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod, 26 Ĥelec, la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, 27 Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido, 28 Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj, la Netofaano, 29 Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, 30 Benaja, la Piratonano, Hidaj el Naĥale-Gaaŝ, 31 Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Baĥurimano, 32 Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de Jaŝen, 33 Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano, 34 Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de Aĥitofel, la Giloano, 35 Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano, 36 Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido, 37 Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 38 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 39 Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.

Ĉapitro 24

1 La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraŭ ili, dirante: Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan. 2 Kaj la reĝo diris al Joab, la militestro, kiu estis ĉe li: Iru, mi petas, tra ĉiuj triboj de Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo. 3 Tiam Joab diris al la reĝo: La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la reĝo deziras tiun aferon? 4 Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la reĝo, por kalkuli la popolon Izraelan. 5 Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaŭ Jazer; 6 kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon Taĥtim-Ĥodŝi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la ĉirkaŭaĵon de Cidon. 7 Ili venis al la fortikaĵo de Tiro, kaj en ĉiujn urbojn de la Ĥividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-Ŝeba. 8 Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naŭ monatoj kaj dudek tagoj. 9 Kaj Joab transdonis al la reĝo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj.

10 Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo: Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; ĉar mi agis tre malsaĝe. 11 David leviĝis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante: 12 Iru kaj diru al David: Tiele diris la Eternulo: Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi. 13 Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li: Ĉu venu al vi sepjara malsato en via lando? aŭ dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aŭ estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto. 14 Tiam David diris al Gad: Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, ĉar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan. 15 Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno ĝis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan ĝis Beer-Ŝeba sepdek mil homoj. 16 Kaj la anĝelo etendis sian manon kontraŭ Jerusalemon, por pereigi ĝin; sed la Eternulo bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo, kiu ekstermis la popolon: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo estis tiam ĉe la draŝejo de Aravna, la Jebusido. 17 Kaj, ekvidinte la anĝelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante: Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.

18 En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li: Iru, starigu altaron al la Eternulo en la draŝejo de Aravna, la Jebusido. 19 Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo. 20 Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la reĝon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorkliniĝis al la reĝo vizaĝaltere. 21 Kaj Aravna diris: Por kio mia sinjoro la reĝo venis al sia sklavo? David respondis: Por aĉeti de vi la draŝejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke ĉesiĝu la pesto inter la popolo. 22 Sed Aravna diris al David: Mia sinjoro la reĝo prenu kaj alportu oferojn, kiel plaĉas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la draŝiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno. 23 Ĉion tion donis Aravna al la reĝo. Kaj Aravna diris al la reĝo: La Eternulo, via Dio, favoru vin. 24 Tamen la reĝo diris al Aravna: Ne; mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David aĉetis la draŝejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento. 25 Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repaciĝis kun la lando; kaj ĉesiĝis la pesto inter la Izraelidoj.

REĜOJ - LIBRO UNUA

Ĉapitro 1

1 La reĝo David maljuniĝis kaj atingis profundan aĝon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmiĝi. 2 Tiam diris al li liaj servantoj: Oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo junulinon virgulinon, kaj ŝi staru antaŭ la reĝo kaj flegu lin kaj dormu ĉe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme. 3 Kaj oni serĉis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la Ŝunemaninon Abiŝag kaj venigis ŝin al la reĝo. 4 La junulino estis tre bela; kaj ŝi fariĝis flegantino de la reĝo kaj servis al li; sed la reĝo ne ekkonis ŝin. 5 Dume Adonija, filo de Ĥagit, fieriĝis, kaj diris: Mi fariĝos reĝo. Kaj li havigis al si ĉarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaŭ li. 6 Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando: Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Abŝalom. 7 Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan. 8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj Ŝimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija. 9 Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel; kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo. 10 Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis. 11 Kaj Natan diris al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono, jene: Ĉu vi ne aŭdis, ke Adonija, filo de Ĥagit, fariĝis reĝo, kaj nia sinjoro David tion ne scias? 12 Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono. 13 Iru kaj venu al la reĝo David, kaj diru al li: Mia sinjoro, ho reĝo, vi ĵuris ja al via servantino, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija fariĝis reĝo? 14 Dum vi ankoraŭ estos parolanta tie kun la reĝo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn. 15 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo en la ĉambron; la reĝo estis tre maljuna, kaj la Ŝunemanino Abiŝag servis al la reĝo. 16 Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo; kaj la reĝo diris: Kio estas al vi? 17 Kaj ŝi diris al li: Mia sinjoro, vi ĵuris al via servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono. 18 Sed nun jen Adonija fariĝis reĝo; kaj vi, mia sinjoro, ho reĝo, tion ne scias. 19 Li buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis. 20 Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo ― la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li. 21 Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj. 22 Dum ŝi ankoraŭ estis parolanta kun la reĝo, venis la profeto Natan. 23 Kaj oni raportis al la reĝo: Jen estas la profeto Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere. 24 Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho reĝo! ĉu vi diris: Adonija fariĝos reĝo post mi, kaj li sidos sur mia trono? 25 Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija! 26 Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis. 27 Ĉu laŭ ordono de mia sinjoro la reĝo tio fariĝis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li? 28 Tiam la reĝo David respondis kaj diris: Voku al mi Bat- Ŝeban. Kaj ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 29 Kaj la reĝo ĵuris kaj diris: Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj, 30 kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi ― tiel mi faros hodiaŭ. 31 Tiam Bat-Ŝeba salutis vizaĝaltere kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo, kaj diris: Vivu mia sinjoro la reĝo David eterne! 32 Kaj la reĝo David diris: Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaŭ la reĝon. 33 Kaj la reĝo diris al ili: Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Giĥonon. 34 Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu reĝo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu: Vivu la reĝo Salomono! 35 Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidiĝu sur mia trono; kaj li reĝos anstataŭ mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda. 36 Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la reĝo, kaj diris: Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la reĝo. 37 Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la reĝo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la reĝo David. 38 Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la reĝo David kaj kondukis lin en Giĥonon. 39 Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris: Vivu la reĝo Salomono! 40 Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj. 41 Tion aŭdis Adonija, kaj ĉiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la manĝadon; kaj aŭdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris: Kion signifas la tumulta bruo de la urbo? 42 Kiam li estis ankoraŭ parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris: Eniru, ĉar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon. 43 Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija: Jes, nia sinjoro la reĝo David faris Salomonon reĝo; 44 kaj la reĝo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la reĝo; 45 kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin reĝo en Giĥon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultiĝis; tio estas la bruo, kiun vi aŭdis. 46 Kaj Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono. 47 Kaj jam venis la servantoj de la reĝo, por gratuli nian sinjoron, la reĝon David, dirante: Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la reĝo adorkliniĝis sur la kuŝejo. 48 Kaj ankaŭ tiele diris la reĝo: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaŭ sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas. 49 Kaj ektimis kaj leviĝis ĉiuj invititoj de Adonija, kaj foriris ĉiu sian vojon. 50 Sed Adonija timis Salomonon, kaj li leviĝis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. 51 Kaj oni raportis al Salomono jene: Jen Adonija timas la reĝon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante: La reĝo Salomono ĵuru al mi hodiaŭ, ke li ne mortigos sian servanton per glavo. 52 Kaj Salomono diris: Se li estos homo brava, tiam eĉ unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li troviĝos malbono, tiam li mortos. 53 Kaj la reĝo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo Salomono; kaj Salomono diris al li: Iru en vian domon.