21 Reĥabeam, filo de Salomono, reĝis en Judujo. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino. 22 Kaj la Judoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin pli ol ĉio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili pekis. 23 Kaj ankaŭ ili konstruis al si altaĵojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu branĉoriĉa arbo. 24 Ankaŭ malĉastistoj estis en la lando; ili faris ĉiujn abomenindaĵojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj. 25 En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon. 26 Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ ĉiujn orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono. 27 Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo. 28 Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, la korpogardistoj ilin portis, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj. 29 La cetera historio de Reĥabeam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 30 Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo. 31 Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abijam.
Ĉapitro 15
1 En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam, filo de Nebat, ekreĝis Abijam super Judujo. 2 Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom. 3 Li iradis en ĉiuj pekoj de sia patro, kiujn ĉi tiu faris antaŭ li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David. 4 Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon; 5 pro tio, ke David faradis tion, kio plaĉas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forkliniĝis de ĉio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la Ĥetido. 6 Kaj milito estis inter Reĥabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo. 7 La cetera historio de Abijam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam. 8 Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa.
9 En la dudeka jaro de la reĝado de Jerobeam super Izrael ekreĝis Asa super Judujo. 10 Kaj kvardek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom. 11 Kaj Asa agadis, kiel plaĉas al la Eternulo, kiel lia patro David. 12 Kaj li elpelis la malĉastistojn el la lando, kaj forigis ĉiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj. 13 Kaj eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon kaj forbruligis ĉe la torento Kidron. 14 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta ĉe la Eternulo dum lia tuta vivo. 15 Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritaĵojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn. 16 Kaj milito estis inter Asa kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, dum ilia tuta vivo. 17 Kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, iris kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo. 18 Tiam Asa prenis la tutan arĝenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la reĝa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la reĝo Asa sendis ilin al Ben-Hadad, filo de Tabrimon, filo de Ĥezjon, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li: 19 Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, arĝenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi. 20 Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet-Maaĥan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali. 21 Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj restis en Tirca. 22 Tiam la reĝo Asa kunvokis ĉiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj la reĝo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan. 23 La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj ĉio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsaniĝis je siaj piedoj. 24 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat.