19 Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa: Jen do la loĝado en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta. 20 Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li. 21 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien salon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon. 22 Kaj la akvo fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa, kiun li diris.
23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo! 24 Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris el ili kvardek du infanojn. 25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.
Ĉapitro 3
1 Jehoram, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek-oka jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis dek du jarojn. 2 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro. 3 Tamen li restis aliĝinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.
4 Meŝa, reĝo de Moab, estis paŝtisto, kaj li sendadis al la reĝo de Izrael po cent mil ŝafidoj kaj cent mil virŝafoj kun ilia lano. 5 Sed kiam Aĥab mortis, la reĝo de Moab defalis de la reĝo de Izrael. 6 Tiam la reĝo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon. 7 Kaj li iris kaj sendis al Jehoŝafat, reĝo de Judujo, por diri: La reĝo de Moab defalis de mi; ĉu vi iros kun mi milite kontraŭ Moabon? Tiu diris: Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj. 8 Kaj li diris: Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris: La vojon de la Edoma dezerto. 9 Tiam ekiris la reĝo de Izrael kaj la reĝo de Judujo kaj la reĝo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin. 10 Kaj la reĝo de Izrael diris: Ho ve! la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab. 11 Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la reĝo de Izrael, kaj diris: Estas ĉi tie Eliŝa, filo de Ŝafat, kiu verŝadis akvon sur la manojn de Elija. 12 Kaj Jehoŝafat diris: Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris al li la reĝo de Izrael kaj Jehoŝafat kaj la reĝo de Edom. 13 Kaj Eliŝa diris al la reĝo de Izraeclass="underline" Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la reĝo de Izrael diris al li: Ne, ĉar la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab. 14 Tiam Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo Cebaot, antaŭ kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehoŝafaton, reĝon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin. 15 Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo. 16 Kaj li diris: Tiele diras la Eternulo: Faru en ĉi tiu valo multajn fosojn. 17 Ĉar tiele diras la Eternulo: Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen ĉi tiu valo pleniĝos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaŭ viaj apartenantoj kaj viaj brutoj. 18 Sed ĉi tio ne sufiĉos al la Eternulo; Li transdonos ankaŭ Moabon en viajn manojn. 19 Kaj vi venkobatos ĉiujn urbojn fortikigitajn kaj ĉiujn urbojn distingindajn, kaj ĉiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj ĉiujn fontojn de akvo vi ŝtopos, kaj ĉiujn bonajn kampojn vi malbonigos per ŝtonoj. 20 Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero pleniĝis de akvo. 21 Ĉiuj Moabidoj aŭdis, ke la reĝoj venis, por militi kontraŭ ili, kaj ili kunvokis ĉiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli aĝajn, kaj stariĝis ĉe la limo. 22 Kiam ili leviĝis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime ŝajnis, ke la akvo estas ruĝa kiel sango. 23 Kaj ili diris: Tio estas sango! la reĝoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron. 24 Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj leviĝis kaj frapis la Moabidojn, kaj ĉi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn. 25 Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur ĉiun bonan kampon ĉiu ĵetis ŝtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj ĉiujn fontojn de akvo ili ŝtopis, kaj ĉiun bonan arbon ili faligis, ĝis restis nur ŝtonoj en Kir-Ĥareset. Kaj ĉirkaŭis ĝin la ŝtonĵetistoj kaj ĝisfine frapis ĝin. 26 Kiam la reĝo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la reĝo de Edom; sed ili ne povis. 27 Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis reĝonta anstataŭ li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.
Ĉapitro 4
1 Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Eliŝa, dirante: Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si. 2 Kaj Eliŝa diris al ŝi: Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? Ŝi respondis: Via servantino havas en la domo nenion, krom kruĉeto kun oleo. 3 Tiam li diris: Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte. 4 Kaj venu kaj ŝlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enverŝu en ĉiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin. 5 Kaj ŝi iris de li kaj ŝlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al ŝi, kaj ŝi verŝadis. 6 Kiam la vazoj estis plenaj, ŝi diris al sia filo: Alportu al mi ankoraŭ vazon. Sed li diris al ŝi: Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis. 7 Kaj ŝi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al ŝi: Iru, vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo.