17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la reĝo kaj la popolo, ke ĝi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la reĝo kaj la popolo. 18 Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo. 19 Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la reĝan domon; kaj li sidiĝis sur la trono de la reĝoj. 20 Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la reĝa domo.
21 La aĝon de sep jaroj havis Jehoaŝ, kiam li fariĝis reĝo.
Ĉapitro 12
1 En la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba. 2 Jehoaŝ agadis tiel, kiel plaĉas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada. 3 Nur la altaĵojn oni ne senfunkciigis; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
4 Kaj Jehoaŝ diris al la pastroj: La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas laŭtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo, 5 la pastroj prenu al si, ĉiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, ĉie, kie troviĝos ia difekto. 6 Sed ĉar ĝis la dudek-tria jaro de la reĝo Jehoaŝ la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo, 7 la reĝo Jehoaŝ alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili: Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu ĝin por rebonigo de la domo. 8 Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo. 9 La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis ĝin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris ĉe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo. 10 Ĉiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la reĝo kaj la ĉefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo. 11 Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj elspezadis ĝin por la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, 12 kaj por la masonistoj kaj la ŝtonhakistoj, kaj por aĉeti lignon kaj hakitajn ŝtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por ĉio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo. 13 Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo arĝentajn tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, ĉiajn orajn vazojn kaj arĝentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo; 14 sed oni donadis ĝin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo. 15 Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate. 16 La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo: ĝi estis por la pastroj.
17 En tiu tempo ekiris Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ekmilitis kontraŭ Gat kaj venkoprenis ĝin; kaj Ĥazael intencis iri kontraŭ Jerusalemon. 18 Tiam Jehoaŝ, reĝo de Judujo, prenis la tutan sanktigitaĵon, kiun sanktigis Jehoŝafat kaj Jehoram kaj Aĥazja, liaj patroj, reĝoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu troviĝis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj li sendis tion al Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ĉi tiu foriris de Jerusalem. 19 La cetera historio de Joaŝ, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 20 Liaj servantoj leviĝis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joaŝon en la domo Milo, sur la vojo al Sila. 21 Jozaĥar, filo de Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de Ŝomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.
Ĉapitro 13
1 En la dudek-tria jaro de Joaŝ, filo de Aĥazja, reĝo de Judujo, Jehoaĥaz, filo de Jehu, fariĝis reĝo super Izrael en Samario por la daŭro de dek sep jaroj. 2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili. 3 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de Ĥazael, por la tuta tempo. 4 Sed Jehoaĥaz ekpreĝis al la Eternulo, kaj la Eternulo aŭskultis lin, ĉar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la reĝo de Sirio. ( 5 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj loĝis en siaj tendoj kiel antaŭe. 6 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaŭ la sankta stango restis en Samario.) 7 Al Jehoaĥaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek ĉaroj kaj dek mil piedirantoj; ĉar la reĝo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata. 8 La cetera historio de Jehoaĥaz, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 9 Kaj Jehoaĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joaŝ.