Выбрать главу

Ĉapitro 21

1 La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥefci-Ba. 2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj. 3 Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn forigis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Aĥab, reĝo de Izrael, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi. 4 Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem Mi estigos Mian nomon. 5 Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo. 6 Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li aŭguradis kaj sorĉadis, kaj starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin. 7 Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne, 8 kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al ĉio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo. 9 Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj. 10 Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante: 11 Pro tio, ke Manase, reĝo de Judujo, faris tiujn abomenindaĵojn, kiuj estas pli malbonaj, ol ĉio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaŭ li, kaj li pekigis ankaŭ la Judojn per siaj idoloj, 12 tiele diras la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke ĉe ĉiu, kiu tion aŭdos, ektintos en ambaŭ liaj oreloj. 13 Mi etendos super Jerusalem la mezurŝnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Aĥab, kaj Mi elviŝos Jerusalemon tiel, kiel oni elviŝas pladon, elviŝos kaj renversos. 14 Kaj Mi forpuŝos la restaĵon de Mia heredaĵo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili fariĝos kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj; 15 pro tio, ke ili faradis malbonon antaŭ Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, ĝis la nuna tago. 16 Ankaŭ da senkulpa sango Manase elverŝis tre multe, ĝis li plenigis Jerusalemon de unu rando ĝis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 17 La cetera historio de Manase, kaj ĉio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 18 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la ĝardeno ĉe lia domo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.

19 La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Meŝulemet, filino de Ĥaruc, el Jotba. 20 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase. 21 Li iradis laŭ tute la sama vojo, laŭ kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorkliniĝadis antaŭ ili. 22 Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laŭ la vojo de la Eternulo. 23 Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraŭ li, kaj mortigis la reĝon en lia domo. 24 Sed la popolo de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon Joŝija. 25 La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 26 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joŝija.

Ĉapitro 22

1 La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat. 2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis tute laŭ la vojo de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren, nek maldekstren.

3 En la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija la reĝo sendis la skribiston Ŝafan, filo de Acalja, filo de Meŝulam, en la domon de la Eternulo, dirante: 4 Iru al la ĉefpastro Ĥilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj, 5 kaj oni transdonu ĝin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke ĉi tiuj donu ĝin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo, 6 al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por aĉeti lignon kaj ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn por la rebonigo de la domo; 7 sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, ĉar ili devas labori konfidate. 8 Kaj la ĉefpastro Ĥilkija diris al la skribisto Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan, kaj li ĝin legis. 9 Kaj la skribisto Ŝafan venis al la reĝo kaj alportis al la reĝo respondon, kaj diris: Viaj servantoj elŝutis la monon, kiu troviĝis en la domo, kaj donis ĝin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo. 10 Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante: Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis ĝin antaŭ la reĝo. 11 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la libro de la instruo, li disŝiris siajn vestojn. 12 Kaj la reĝo ordonis al la pastro Ĥilkija, kaj al Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj al Aĥbor, filo de Miĥaja, kaj al la skribisto Ŝafan, kaj al Asaja, servanto de la reĝo, dirante: 13 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraŭ ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi ĉion, kio estas skribita por ni. 14 Kaj iris la pastro Ĥilkija kaj Aĥikam kaj Aĥbor kaj Ŝafan kaj Asaja al la profetino Ĥulda, edzino de Ŝalum, filo de Tikva, filo de Ĥarĥas, la vestogardisto (ŝi loĝis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi. 15 Kaj ŝi diris al ili : Tiele diras la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Diru al la homo, kiu sendis vin al mi: 16 Tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn vortojn de la libro, kiun legis la reĝo de Judujo. 17 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko kaj ne estingiĝos. 18 Sed koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis: 19 Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiam vi aŭdis, kion Mi diris pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, ke ili fariĝos ruinaĵo kaj malbenaĵo, kaj vi disŝiris viajn vestojn kaj ploris antaŭ Mi, tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo. 20 Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la reĝo.