Ĉapitro 24
1 En lia tempo venis Nebukadnecar, reĝo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li. 2 La Eternulo sendis sur lin hordojn da Ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj. 3 Sed laŭ la ordono de la Eternulo tio fariĝis al Judujo, por forpuŝi ĝin de antaŭ Lia vizaĝo pro la pekoj de Manase, pro ĉio, kion li faris; 4 ankaŭ pro la senkulpa sango, kiun li verŝis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni. 5 La cetera historio de Jehojakim, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 6 Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin. 7 La reĝo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, ĉar la reĝo de Babel forprenis ĉion, kio apartenis al la reĝo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo ĝis la rivero Eŭfrato.
8 La aĝon de dek ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Neĥuŝta, filino de Elnatan, el Jerusalem. 9 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro. 10 En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, reĝo de Babel, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj oni komencis sieĝi la urbon. 11 Kaj Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj ĝin sieĝis. 12 Kaj Jehojaĥin, reĝo de Judujo, eliris al la reĝo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la reĝo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia reĝado. 13 Kaj li elprenis el tie ĉiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo. 14 Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn ― dek mil estis forkondukitaj ― kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando. 15 Kaj li forkondukis Jehojaĥinon en Babelon; kaj la patrinon de la reĝo kaj la edzinojn de la reĝo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon. 16 Kaj ĉiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forĝistojn, mil, ĉiujn bravajn militistojn, la reĝo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon. 17 Kaj la reĝo de Babel faris reĝo anstataŭ li lian onklon Matanja, kaj ŝanĝis lian nomon je Cidkija.
18 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna. 19 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim. 20 Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel.
Ĉapitro 25
1 En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn. 2 Kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija. 3 En la naŭa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 4 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo. 5 Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 6 Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li juĝon. 7 La filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.
8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la reĝo de Babel, en Jerusalemon. 9 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 10 Kaj la muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 12 Sed iom el la malriĉuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon. 14 Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis. 15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj. 16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazaĵojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo: la kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur ĝi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj ĉirkaŭ la kapitelo estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun kradaĵo. 18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo. 20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan. 21 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.
23 Kiam ĉiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome: Iŝmael, filo de Netanja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Seraja, filo de Tanĥumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj. 24 Kaj Gedalja ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili: Ne timu esti subuloj de la Ĥaldeoj; loĝu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj estos al vi bone. 25 Sed en la sepa monato venis Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaŭ la Judojn kaj la Ĥaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa. 26 Tiam leviĝis la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj, kaj ankaŭ la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, ĉar ili timis la Ĥaldeojn.