27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la jaro de sia reĝiĝo levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, el la malliberejo; 28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel; 29 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo; 30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta vivo.
KRONIKO - LIBRO UNUA
Ĉapitro 1
1 Adam, Set, Enoŝ, 2 Kenan, Mahalalel, Jared, 3 Ĥanoĥ, Metuŝelaĥ, Lemeĥ, 4 Noa, Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.
5 La filoj de Jafet: Gomer, Magog, Madaj, Javan, Tubal, Meŝeĥ, kaj Tiras. 6 La filoj de Gomer: Aŝkenaz, Rifat, kaj Togarma. 7 La filoj de Javan: Eliŝa, Tarŝiŝ, Kitim, kaj Dodanim.
8 La filoj de Ĥam: Kuŝ, Micraim, Put, kaj Kanaan. 9 La filoj de Kuŝ: Seba, Ĥavila, Sabta, Raama, kaj Sabteĥa. La filoj de Raama: Ŝeba kaj Dedan. 10 Kuŝ naskigis ankaŭ Nimrodon; ĉi tiu komencis esti potenculo sur la tero. 11 Micraim naskigis la Ludidojn, la Anamidojn, la Lehabidojn, la Naftuĥidojn, 12 la Patrusidojn, la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj), kaj la Kaftoridojn. 13 De Kanaan naskiĝis Cidon, lia unuenaskito, kaj Ĥet, 14 la Jebusidoj, la Amoridoj, la Girgaŝidoj, 15 la Ĥividoj, la Arkidoj, la Sinidoj, 16 la Arvadidoj, la Cemaridoj, la Ĥamatidoj.
17 La filoj de Ŝem: Elam, Aŝur, Arpaĥŝad, Lud, Aram, Uc, Ĥul, Geter, kaj Meŝeĥ. 18 De Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, de Ŝelaĥ naskiĝis Eber. 19 Al Eber naskiĝis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, ĉar en lia tempo estis dividita la tero; la nomo de lia frato estis Joktan. 20 De Joktan naskiĝis Almodad, Ŝelef, Ĥacarmavet, Jeraĥ, 21 Hadoram, Uzal, Dikla, 22 Ebal, Abimael, Ŝeba, 23 Ofir, Ĥavila, kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Joktan.
24 Ŝem, Arpaĥŝad, Ŝelaĥ, 25 Eber, Peleg, Reu, 26 Serug, Naĥor, Teraĥ, 27 Abram (tio estas Abraham). 28 La filoj de Abraham: Isaak kaj Iŝmael.
29 Jen estas ilia genealogio: de Iŝmael, la unuenaskito Nebajot, poste Kedar, Adbeel, Mibsam, 30 Miŝma, Duma, Masa, Ĥadad, Tema, 31 Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. Tio estas la filoj de Iŝmael.
32 La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn ŝi naskis: Zimran, Jokŝan, Medan, Midjan, Jiŝbak, kaj Ŝuaĥ. Kaj la filoj de Jokŝan estis Ŝeba kaj Dedan. 33 La filoj de Midjan: Efa, Efer, Ĥanoĥ, Abida, kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura.
34 Abraham naskigis Isaakon. La filoj de Isaak: Esav kaj Izrael.
35 La filoj de Esav: Elifaz, Reuel, Jeuŝ, Jalam, kaj Koraĥ. 36 La filoj de Elifaz: Teman, Omar, Cefi, Gatam, Kenaz, Timna, kaj Amalek. 37 La filoj de Reueclass="underline" Naĥat, Zeraĥ, Ŝama, kaj Miza. 38 La filoj de Seir: Lotan, Ŝobal, Cibeon, Ana, Diŝon, Ecer, kaj Diŝan. 39 La filoj de Lotan: Ĥori kaj Homam; la fratino de Lotan estis Timna. 40 La filoj de Ŝobaclass="underline" Aljan, Manaĥat, Ebal, Ŝefi, kaj Onam. La filoj de Cibeon: Aja kaj Ana. 41 La filoj de Ana: Diŝon. La filoj de Diŝon: Ĥamran, Eŝban, Jitran, kaj Keran. 42 La filoj de Ecer: Bilhan, Zaavan, kaj Jaakan. La filoj de Diŝan: Uc kaj Aran. 43 Jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝo ĉe la Izraelidoj: Bela, filo de Beor; la nomo de lia urbo estis Dinhaba. 44 Kaj Bela mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Jobab, filo de Zeraĥ, el Bocra. 45 Kaj Joab mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ĥuŝam, el la lando de la Temanidoj. 46 Kaj Ĥuŝam mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit. 47 Kaj Hadad mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Samla el Masreka. 48 Kaj Samla mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero. 49 Kaj Ŝaul mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor. 50 Kaj Baal-Ĥanan mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad; la nomo de lia urbo estis Pai; la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me- Zahab. 51 Kaj Hadad mortis. Tiam la ĉefoj de Edom estis: ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet, 52 ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon, 53 ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar, 54 ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom.
Ĉapitro 2
1 Jen estas la filoj de Izraeclass="underline" Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isaĥar, Zebulun, 2 Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Aŝer.
3 La filoj de Jehuda: Er, Onan, kaj Ŝela, tri naskiĝis al li de Bat-Ŝua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la Eternulo, kaj Li mortigis lin. 4 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zeraĥon. La nombro de ĉiuj filoj de Jehuda estis kvin. 5 La filoj de Perec: Ĥecron kaj Ĥamul. 6 La filoj de Zeraĥ: Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili ĉiuj estis kvin. 7 La filoj de Karmi: Aĥan, kiu malĝojigis Izraelon, pekinte kontraŭ anatemaĵo. 8 La filoj de Etan: Azarja. 9 La filoj de Ĥecron, kiuj naskiĝis al li: Jeraĥmeel, Ram, kaj Kelubaj. 10 Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Naĥŝonon, princon de la idoj de Jehuda; 11 Naĥŝon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon; 12 Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jiŝajon; 13 Jiŝaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis Ŝimea, 14 la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj, 15 la sesa estis Ocem, la sepa estis David. 16 Iliaj fratinoj estis: Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis: Abiŝaj, Joab, kaj Asahel ― tri. 17 Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Iŝmaelido. 18 Kaleb, filo de Ĥecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas ŝiaj filoj: Jeŝer, Ŝobab, kaj Ardon. 19 Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj ŝi naskis al li Ĥuron. 20 Ĥur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon. 21 Poste Ĥecron envenis al la filino de Maĥir, patro de Gilead; li prenis ŝin, kiam li havis la aĝon de sesdek jaroj, kaj ŝi naskis al li Segubon. 22 Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead. 23 Sed la Geŝuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilaĝojn de Jair, Kenaton kaj ĝiajn dependaĵojn, sesdek urbetojn. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Maĥir, patro de Gilead. 24 Post la morto de Ĥecron en Kaleb-Efrata la edzino de Ĥecron, Abija, naskis al li Aŝĥuron, la fondinton de Tekoa. 25 La filoj de Jeraĥmeel, unuenaskito de Ĥecron, estis: la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Aĥija. 26 Jeraĥmeel havis ankaŭ alian edzinon, ŝia nomo estis Atara; ŝi estis la patrino de Onam. 27 La filoj de Ram, la unuenaskito de Jeraĥmeel, estis: Maac, Jamin, kaj Eker. 28 La filoj de Onam estis: Ŝamaj kaj Jada. La filoj de Ŝamaj estis: Nadab kaj Abiŝur. 29 La nomo de la edzino de Abiŝur estis Abiĥail; ŝi naskis al li Aĥbanon kaj Molidon. 30 La filoj de Nadab estis: Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj. 31 La filo de Apaim estis Jiŝei. La filo de Jiŝei estis Ŝeŝan. La filo de Ŝeŝan estis Aĥlaj. 32 La filoj de Jada, frato de Ŝamaj, estis: Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj. 33 La filoj de Jonatan estis: Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jeraĥmeel. 34 Ŝeŝan ne havis filojn, sed nur filinojn. Ŝeŝan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarĥa; 35 kaj Ŝeŝan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarĥa, kaj ŝi naskis al li Atajon. 36 Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon. 37 Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon. 38 Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan. 39 Azarja naskigis Ĥelecon; kaj Ĥelec naskigis Eleasan. 40 Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis Ŝalumon. 41 Ŝalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Eliŝaman. 42 La filoj de Kaleb, frato de Jeraĥmeeclass="underline" lia unuenaskito Meŝa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Mareŝa, fondinto de Ĥebron. 43 La filoj de Ĥebron: Koraĥ, Tapuaĥ, Rekem, kaj Ŝema. 44 Ŝema naskigis Raĥamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis Ŝamajon. 45 La filo de Ŝamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur. 46 Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis Ĥaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj Ĥaran naskigis Gazezon. 47 La filoj de Jedaj estis: Regem, Jotam, Geŝan, Pelet, Efa, kaj Ŝaaf. 48 Maaĥa, kromvirino de Kaleb, naskis Ŝeberon kaj Tirĥanan. 49 Ŝi naskis ankaŭ Ŝaafon, la fondinton de Madmana, Ŝevan, la fondinton de Maĥbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Aĥsa. 50 Tio estis la idoj de Kaleb: la filo de Ĥur, unuenaskito de Efrata: Ŝobal, fondinto de Kirjat- Jearim, 51 Salma, fondinto de Bet-Leĥem, Ĥaref, fondinto de Bet- Gader. 52 Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn: Haroe, duono de la Menuĥot. 53 La familioj de Kirjat-Jearim estis: la Jetridoj, la Putidoj, la Ŝumatidoj, la Miŝraidoj. De ĉi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Eŝtaolidoj. 54 La idoj de Salma: la Bet-Leĥemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manaĥatanoj, la Coreanoj; 55 kaj la familioj de la skribistoj, kiuj loĝis en Jabec, la Tiratidoj, Ŝimeatidoj, kaj Suĥatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de Ĥamat, la fondinto de Bet-Reĥab.