24 La filoj de Simeon: Nemuel, Jamin, Jarib, Zeraĥ, kaj Ŝaul. 25 La filo de ĉi tiu estis Ŝalum; la filo de ĉi tiu estis Mibsam; la filo de ĉi tiu estis Miŝma. 26 La filoj de Miŝma: lia filo Ĥamuel, lia filo Zakur, lia filo Ŝimei. 27 Ŝimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multiĝis, kiel la idaro de Jehuda. 28 Ili loĝis en Beer-Ŝeba, Molada, kaj Ĥacar-Ŝual, 29 en Bilha, Ecem, kaj Tolad, 30 en Betuel, Ĥorma, kaj Ciklag, 31 en Bet-Markabot, Ĥacar-Susim, Bet-Biri, kaj Ŝaaraim. Tio estis iliaj urboj ĝis la reĝado de David. 32 Iliaj vilaĝoj estis: Etam, Ain, Rimon, Toĥen, kaj Aŝan, kvin urboj; 33 kaj ĉiuj iliaj vilaĝoj, kiuj estis ĉirkaŭ tiuj urboj, ĝis Baal. Tie estis ilia loĝloko, kaj ili havis apartan genealogian registron. 34 Kaj Meŝobab, Jamleĥ, Joŝa, filo de Amacja, 35 Joel, Jehu, filo de Joŝibja, filo de Seraja, filo de Asiel, 36 Eljoenaj, Jaakoba, Jeŝoĥaja, Asaja, Adiel, Jesimiel, Benaja, 37 Ziza, filo de Ŝifi, filo de Alon, filo de Jedaja, filo de Ŝimri, filo de Ŝemaja. 38 Ĉi tiuj, cititaj laŭ iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj iliaj patrodomoj forte vastiĝis. 39 Ili iris ĝis Gedor, ĝis la orienta flanko de la valo, por serĉi paŝtejon por siaj ŝafoj; 40 kaj ili trovis paŝtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, ĉar el la Ĥamidoj estis tiuj, kiuj tie loĝis antaŭe. 41 Kaj venis tiuj, kiuj ĵus estas cititaj, en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaŭ la Meunojn, kiuj tie troviĝis, kaj ekstermis ilin por ĉiam kaj ekloĝis sur ilia loko, ĉar tie estis paŝtejo por iliaj ŝafoj. 42 Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jiŝei. 43 Kaj ili venkobatis la restintajn saviĝintojn de Amalek kaj ekloĝis tie por ĉiam.
Ĉapitro 5
1 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito; 2 Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.) 3 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izraeclass="underline" Ĥanoĥ, Palu, Ĥecron, kaj Karmi. 4 La idoj de Joeclass="underline" lia filo estis Ŝemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis Ŝimei, 5 lia filo estis Miĥa, lia filo estis Reaja, lia filo estis Baal, 6 lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj. 7 Kaj liaj fratoj, laŭ iliaj familioj, laŭ ilia genealogia listo, estis: Jeiel, la ĉefo, Zeĥarja, 8 kaj Bela, filo de Azaz, filo de Ŝema, filo de Joel. Li loĝis en Aroer, ĝis Nebo kaj Baal-Meon. 9 Oriente li loĝis ĝis la komenco de la dezerto ĉe la rivero Eŭfrato; ĉar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead. 10 En la tempo de Saul ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kaj ĉi tiuj enfalis en iliajn manojn; kaj ili ekloĝis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta parto de Gilead.
11 La idoj de Gad loĝis apude de ili, en la lando Baŝan, ĝis Salĥa; 12 la ĉefo estis Joel, la dua estis Ŝafam, poste Janaj kaj Ŝafat en Baŝan. 13 Iliaj fratoj, laŭ iliaj patrodomoj: Miĥael, Meŝulam, Ŝeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber ― sep. 14 Jen estas la filoj de Abiĥail, filo de Ĥuri, filo de Jaroaĥ, filo de Gilead, filo de Miĥael, filo de Jeŝiŝaj, filo de Jaĥdo, filo de Buz; 15 Aĥi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis ĉefo de ilia patrodomo. 16 Kaj ili loĝis en Gilead en Baŝan kaj ĝiaj filinurboj, kaj sur ĉiuj kampoj de Ŝaron, ĝis iliaj finoj. 17 Ĉiuj ili estis genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, reĝo de Izrael.
18 La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj ŝildon kaj glavon, streĉantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro. 19 Ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kontraŭ Jetur, Nafiŝ, kaj Nodab. 20 Kaj ili ricevis helpon kontraŭ ĉi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun ĉio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. Ĉar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis Lin. 21 Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil ŝafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn. 22 Multe da mortigitoj falis, ĉar de Dio estis la milito. Kaj ili loĝis sur ilia loko ĝis la elpatrujigo.
23 La idoj de la duontribo de Manase loĝis en la lando de Baŝan ĝis Baal-Ĥermon, Senir, kaj la monto Ĥermon. Ili estis en granda nombro. 24 Kaj jen estas la ĉefoj de iliaj patrodomoj: Efer, Jiŝei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jaĥdiel, viroj potencaj, viroj famaj, ĉefoj de siaj patrodomoj.
25 Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malĉaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaŭ ili; 26 tial Dio de Izrael ekscitis kontraŭ ili la spiriton de Pul, reĝo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en Ĥalaĥon, Ĥaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan ĝis la nuna tago.
Ĉapitro 6
1 La filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 2 La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel. 3 La infanoj de Amram: Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron: Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 4 Eleazar naskigis Pineĥason, Pineĥas naskigis Abiŝuan, 5 Abiŝua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin, 6 Uzi naskigis Zeraĥjan, Zeraĥja naskigis Merajoton, 7 Merajot naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon, 8 Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Aĥimaacon, 9 Aĥimaac naskigis Azarjan, Azarja naskigis Joĥananon, 10 Joĥanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem), 11 Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon, 12 Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ŝalumon, 13 Ŝalum naskigis Ĥilkijan, Ĥilkija naskigis Azarjan, 14 Azarja naskigis Serajan, Seraja naskigis Jehocadakon. 15 Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar.
16 La filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 17 Jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei. 18 La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel. 19 La filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Kaj jen estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj: 20 la idoj de Gerŝon: Libni; lia filo: Jaĥat; lia filo: Zima; 21 lia filo: Joaĥ; lia filo: Ido; lia filo: Zeraĥ; lia filo: Jeatraj. 22 La idoj de Kehat: lia filo: Aminadab; lia filo: Koraĥ; lia filo: Asir; 23 lia filo: Elkana; lia filo: Ebjasaf; lia filo: Asir; 24 lia filo: Taĥat; lia filo: Uriel; lia filo: Uzija; lia filo: Ŝaul. 25 La filoj de Elkana: Amasaj kaj Aĥimot. 26 Elkana: la idoj de Elkana: lia filo: Cofaj; lia filo: Naĥat; 27 lia filo: Eliab; lia filo: Jeroĥam; lia filo: Elkana. 28 La filoj de Samueclass="underline" la unuenaskito Vaŝni, kaj Abija. 29 La idoj de Merari: Maĥli; lia filo: Libni; lia filo: Ŝimei; lia filo: Uza; 30 lia filo: Ŝimea; lia filo: Ĥagija; lia filo: Asaja.