Выбрать главу

31 Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon; 32 ili servadis antaŭ la tabernaklo de kunveno per kantado, ĝis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili stariĝadis al sia servado laŭ sia regularo; 33 jen estas tiuj, kiuj stariĝadis, kaj iliaj filoj: el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel, 34 filo de Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Eliel, filo de Toaĥ, 35 filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Maĥat, filo de Amasaj, 36 filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja, 37 filo de Taĥat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ, 38 filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael. 39 Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Bereĥja, filo de Ŝimea, 40 filo de Miĥael, filo de Baaseja, filo de Malkija, 41 filo de Etni, filo de Zeraĥ, filo de Adaja, 42 filo de Etan, filo de Zima, filo de Ŝimei, 43 filo de Jaĥat, filo de Gerŝon, filo de Levi. 44 La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre: Etan, filo de Kiŝi, filo de Abdi, filo de Maluĥ, 45 filo de Ĥaŝabja, filo de Amacja, filo de Ĥilkija, 46 filo de Amci, filo de Bani, filo de Ŝemer, 47 filo de Maĥli, filo de Muŝi, filo de Merari, filo de Levi. 48 Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por ĉiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.

49 Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por ĉiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al ĉio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio. 50 Kaj jen estas la idoj de Aaron: lia filo: Eleazar; lia filo: Pineĥas; lia filo: Abiŝua; 51 lia filo: Buki; lia filo: Uzi; lia filo: Zeraĥja; 52 lia filo: Merajot; lia filo: Amarja; lia filo: Aĥitub; 53 lia filo: Cadok; lia filo: Aĥimaac.

54 Kaj jen estas iliaj loĝlokoj, laŭ iliaj vilaĝoj en iliaj limoj: al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, ĉar al ili destinis la loto, 55 oni donis Ĥebronon, en la lando de Jehuda, kaj ĝiajn antaŭurbojn ĉirkaŭ ĝi; 56 sed la kampon de tiu urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune. 57 Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifuĝo: Ĥebronon, Libnan kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jatiron, Eŝtemoan kaj ĝiajn antaŭurbojn, 58 Ĥilenon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Debiron kaj ĝiajn antaŭurbojn, 59 Aŝanon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ŝemeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn; 60 kaj de la tribo de Benjamen: Geban kaj ĝiajn antaŭurbojn, Alemeton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anatoton kaj ĝiajn antaŭurbojn. La nombro de ĉiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj. 61 Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase laŭlote dek urbojn. 62 Al la idoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Isaĥar, de la tribo Aŝer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Baŝan dek tri urbojn. 63 Al la idoj de Merari laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun laŭlote dek du urbojn. 64 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antaŭurbojn. 65 Ili donis laŭlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laŭ la nomoj. 66 Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim. 67 Kaj oni donis al ili la urbojn de rifuĝo: Ŝeĥemon kaj ĝiajn antaŭurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj ĝiajn antaŭurbojn, 68 Jokmeamon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet- Ĥoronon kaj ĝiajn antaŭurbojn, 69 Ajalonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Gat-Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn; 70 kaj de la duontribo de Manase: Aneron kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bileamon kaj ĝiajn antaŭurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj. 71 Al la idoj de Gerŝon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase: Golanon en Baŝan kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Aŝtaroton kaj ĝiajn antaŭurbojn; 72 de la tribo Isaĥar: Kedeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Dabraton kaj ĝiajn antaŭurbojn, 73 Ramoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anemon kaj ĝiajn antaŭurbojn; 74 de la tribo Aŝer: Maŝalon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Abdonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, 75 Ĥukokon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Reĥobon kaj ĝiajn antaŭurbojn; 76 de la tribo Naftali: Kedeŝon en Galileo kaj ĝiajn antaŭurbojn, Ĥamonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Kirjataimon kaj ĝiajn antaŭurbojn. 77 Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun: Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Taboron kaj ĝiajn antaŭurbojn; 78 kaj transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben: Beceron en la dezerto kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jahacon kaj ĝiajn antaŭurbojn, 79 Kedemoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Mefaaton kaj ĝiajn antaŭurbojn; 80 kaj de la tribo Gad: Ramoton en Gilead kaj ĝiajn antaŭurbojn, Maĥanaimon kaj ĝiajn antaŭurbojn, 81 Ĥeŝbonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Jazeron kaj ĝiajn antaŭurbojn.

Ĉapitro 7

1 La filoj de Isaĥar estis: Tola, Pua, Jaŝub, kaj Ŝimron ― kvar. 2 La idoj de Tola: Uzi, Refaja, Jeriel, Jaĥmaj, Jibsam, kaj Ŝemuel, ĉefoj de patrodomoj de Tola, kuraĝaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent. 3 La idoj de Uzi: Jizraĥja; la idoj de Jizraĥja: Miĥael, Obadja, Joel, kaj Jiŝija ― kune kvin patrodomoj. 4 Kun ili, laŭ iliaj generacioj, laŭ iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; ĉar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj. 5 Da iliaj fratoj, en ĉiuj familioj de Isaĥar, estis okdek sep mil batalkapabluloj, ĉiuj enskribitaj en la genealogiajn listojn.

6 Ĉe Benjamen: Bela, Beĥer, kaj Jediael ― tri. 7 La idoj de Bela: Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri ― kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar. 8 La idoj de Beĥer: Zemira, Joaŝ, Eliezer, Eljoenaj, Omri, Jeremot, Abija, Anatot, kaj Alemet; ĉiuj ili estis la filoj de Beĥer. 9 En la listoj, laŭ ilia genealogio, laŭ iliaj patrodomoj, estis dudek mil ducent batalkapabluloj. 10 La idoj de Jediaeclass="underline" Bilhan; la idoj de Bilhan: Jeuŝ, Benjamen, Ehud, Kenaana, Zetan, Tarŝiŝ, kaj Aĥiŝaĥar. 11 Ĉiuj ili estis la idoj de Jediael, laŭ patrodomoj, batalkapabluloj, dek sep mil ducent armitaj por milito. 12 Ŝupim kaj Ĥupim, idoj de Ir; Ĥuŝim, idoj de Aĥer.

13 La filoj de Naftali: Jaĥciel, Guni, Jecer, kaj Ŝalum, filoj de Bilha.