14 La filoj de Manase: Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; ŝi naskis ankaŭ Maĥiron, la patron de Gilead. 15 Maĥir prenis edzinon el la domanaro de Ĥupim kaj Ŝupim; la nomo de lia fratino estis Maaĥa. La nomo de la dua estis Celofĥad. Celofĥad havis nur filinojn. 16 Kaj Maaĥa, la edzino de Maĥir, naskis filon kaj donis al li la nomon Pereŝ; la nomo de lia frato estis Ŝereŝ; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem. 17 La filo de Ulam estis Bedan. Tio estas la filoj de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase. 18 Lia fratino Moleĥet naskis Iŝ-Hodon, Abiezeron, kaj Maĥlan. 19 La filoj de Ŝemida estis: Aĥjan, Ŝeĥem, Likĥi, kaj Aniam.
20 La idoj de Efraim: Ŝutelaĥ, kaj lia filo Bered, kaj lia filo Taĥat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Taĥat, 21 kaj lia filo Zabad, kaj lia filo Ŝutelaĥ, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la loĝantoj de Gat, la indiĝenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn. 22 Kaj ilia patro Efraim funebris longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin. 23 Kaj li envenis al sia edzino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon, kaj donis al li la nomon Beria, ĉar malfeliĉo okazis en lia domo. 24 Lia filino estis Ŝeera. Ŝi konstruis Bet-Ĥoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-Ŝeeran. 25 Kaj lia filo estis Refaĥ, lia filo estis Reŝef, lia filo estis Telaĥ, lia filo estis Taĥan, 26 lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis Eliŝama, 27 lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo. 28 Ilia posedaĵo kaj loĝloko estis Bet-El kaj ĝiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun ĝiaj filinurboj, kaj Ŝeĥem kun ĝiaj filinurboj, ĝis Aza kun ĝiaj filinurboj; 29 ĉe la flanko de la Manaseidoj: Bet-Ŝean kun ĝiaj filinurboj, Taanaĥ kun ĝiaj filinurboj, Megido kun ĝiaj filinurboj, Dor kun ĝiaj filinurboj. En tiuj lokoj loĝis la idoj de Jozef, filo de Izrael.
30 La filoj de Aŝer: Jimna, Jiŝva, Jiŝvi, Beria; ilia fratino estis Seraĥ. 31 La filoj de Beria: Ĥeber, kaj Malkiel, kiu estis la patro de Birzait. 32 Ĥeber naskigis Jafleton, Ŝomeron, Ĥotamon, kaj Ŝuan, ilian fratinon. 33 La filoj de Jaflet: Pasaĥ, Bimhal, kaj Aŝvat. Tio estas la filoj de Jaflet. 34 La filoj de Ŝemer: Aĥi, Rohaga, Jeĥuba, kaj Aram. 35 La filoj de lia frato Helem: Cofaĥ, Jimna, Ŝeleŝ, kaj Amal. 36 La filoj de Cofaĥ: Suaĥ, Ĥarnefer, Ŝual, Beri, Jimra, 37 Becer, Hod, Ŝama, Ŝilŝa, Jitran, kaj Beera. 38 La filoj de Jeter: Jefune, Pispa, kaj Ara. 39 La filoj de Ula: Araĥ, Ĥaniel, kaj Ricja. 40 Ĉiuj ĉi tiuj estis idoj de Aŝer, ĉefoj de patrodomoj, elektitaj, kuraĝaj militistoj, ĉefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.
Ĉapitro 8
1 De Benjamen naskiĝis: Bela, lia unuenaskito, Aŝbel, la dua, Aĥraĥ, la tria; 2 Noĥa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina. 3 La filoj de Bela estis: Adar, Gera, Abihud, 4 Abiŝua, Naaman, Aĥoaĥ, 5 Gera, Ŝefufan, kaj Ĥuram. 6 Jen estas la filoj de Ehud, kiuj estis ĉefoj de patrodomoj, kiuj loĝis en Geba kaj elmigris en Manaĥaton: 7 Naaman, Aĥija, Gera; ĉi tiu elmigrigis ilin, kaj li naskigis Uzan kaj Aĥiĥudon. 8 Ŝaĥaraim naskigis sur la kampoj de Moab, post kiam li forigis de si siajn edzinojn Ĥuŝim kaj Baara. 9 Li naskigis de sia edzino Ĥodeŝ: Jobabon, Cibjan, Meŝan, Malkamon, 10 Jeucon, Ŝoĥjan, kaj Mirman. Tio estis liaj filoj, ĉefoj de patrodomoj. 11 De Ĥuŝim li naskigis Abitubon kaj Elpaalon. 12 La filoj de Elpaaclass="underline" Eber, Miŝeam, kaj Ŝemer; ĉi tiu konstruis Onon kaj Lodon kaj ĝiajn filinurbojn; 13 kaj Beria, kaj Ŝema. Ili estis la ĉefoj de patrodomoj de la loĝantoj de Ajalon; ili elpelis la loĝantojn de Gat. 14 Aĥjo, Ŝaŝak, Jeremot, 15 Zebadja, Arad, Eder, 16 Miĥael, Jiŝpa, kaj Joĥa estis la filoj de Beria. 17 Zebadja, Meŝulam, Ĥizki, Ĥeber, 18 Jiŝmeraj, Jizlia, kaj Jobab estis la filoj de Elpaal. 19 Jakim, Ziĥri, Zabdi, 20 Elienaj, Ciltaj, Eliel, 21 Adaja, Beraja, kaj Ŝimrat estis la filoj de Ŝimei. 22 Jiŝpan, Eber, Eliel, 23 Abdon, Ziĥri, Ĥanan, 24 Ĥananja, Elam, Antotija, 25 Jifdeja, kaj Penuel estis la filoj de Ŝaŝak. 26 Ŝamŝeraj, Ŝeĥarja, Atalja, 27 Jaareŝja, Elija, kaj Ziĥri estis la filoj de Jeroĥam. 28 Tio estis la ĉefoj de patrodomoj, ĉefoj laŭ siaj generacioj; ili loĝis en Jerusalem. 29 En Gibeon loĝis: la fondinto de Gibeon ― la nomo de lia edzino estis Maaĥa ― 30 kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kiŝ, Baal, Nadab, 31 Gedor, Aĥjo, kaj Zeĥer. 32 Miklot naskigis Ŝiman. Ankaŭ ili apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj. 33 Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon. 34 La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan. 35 La filoj de Miĥa estis Piton, Meleĥ, Taarea, kaj Aĥaz. 36 Aĥaz naskigis Jehoadan; Jehoada naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan. 37 Moca naskigis Binean; lia filo estis Rafa, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel. 38 Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj: Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj Ĥanan. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Acel. 39 La filoj de lia frato Eŝek: lia unuenaskito estis Ulam, la dua estis Jeuŝ, kaj la tria estis Elifelet. 40 La filoj de Ulam estis kuraĝaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj: cent kvindek. Ĉiuj ĉi tiuj estis el la Benjamenidoj.
Ĉapitro 9
1 Ĉiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj. 2 La unuaj loĝantoj, kiuj loĝis en siaj posedaĵoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj. 3 En Jerusalem loĝis parto de la idoj de Jehuda, de la idoj de Benjamen, kaj de la idoj de Efraim kaj de Manase: 4 Utaj, filo de Amihud, filo de Omri, filo de Imri, filo de Bani, el la idoj de Perec, filo de Jehuda; 5 kaj el la Ŝiloanoj: Asaja, la unuenaskito, kaj liaj filoj; 6 el la idoj de Zeraĥ: Jeuel, kaj iliaj fratoj, sescent naŭdek; 7 el la Benjamenidoj: Salu, filo de Meŝulam, filo de Hodavja, filo de Hasenua, 8 kaj Jibneja, filo de Jeroĥam, Ela, filo de Uzi, filo de Miĥri, kaj Meŝulam, filo de Ŝefatja, filo de Reuel, filo de Jibnija; 9 kaj iliaj fratoj laŭ sia deveno, naŭcent kvindek ses. Ĉiuj ĉi tiuj estis ĉefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.
10 Kaj el la pastroj: Jedaja, Jehojarib, Jaĥin; 11 Azarja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio; 12 kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Paŝĥur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jaĥzera, filo de Meŝulam, filo de Meŝilemit, filo de Imer; 13 kaj iliaj fratoj, ĉefoj de siaj patrodomoj, mil sepcent sesdek, tre lertaj en la laboro de la servado en la domo de Dio. 14 El la Levidoj: Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, el la idoj de Merari; 15 kaj Bakbakar, Ĥereŝ, Galal, Matanja, filo de Miĥa, filo de Ziĥri, filo de Asaf, 16 Obadja, filo de Ŝemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Bereĥja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu loĝis en la vilaĝoj de la Netofaanoj. 17 Kaj la pordegistoj: Ŝalum, Akub, Talmon, Aĥiman, kaj iliaj fratoj; Ŝalum estis la ĉefo. 18 Kaj ĝis nun ĉe la reĝa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj. 19 Ŝalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Koraĥidoj, laŭ sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj ĉe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro. 20 Pineĥas, filo de Eleazar, en la antaŭa tempo estis ilia estro, kaj la Eternulo estis kun li. 21 Zeĥarja, filo de Meŝelemja, estis pordisto ĉe la tabernaklo de kunveno. 22 La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj ĉe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laŭ siaj vilaĝoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antaŭvidisto, pro ilia fideleco. 23 Ili kaj iliaj filoj estis gardistoj de la pordegoj en la domo de la Eternulo, la domo de la tabernaklo, laŭ deĵoroj. 24 Ĉe la kvar flankoj estis la pordegistoj: oriente, okcidente, norde, kaj sude. 25 Iliaj fratoj estis en siaj vilaĝoj, kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili. 26 Ĉar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la ĉambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio. 27 Ili noktadis ĉirkaŭ la domo de Dio, ĉar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi ĉiumatene. 28 Parto el ili estis super ĉiuj vazoj de la servado, laŭkalkule ili enportadis kaj laŭkalkule elportadis. 29 Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri ĉiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromaĵoj. 30 El la pastridoj kelkaj pretigadis la ŝmiraĵojn el aromaĵoj. 31 Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de Ŝalum, Koraĥido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj. 32 Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por ĉiu sabato. 33 La kantistoj, ĉefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la ĉambroj, ĉar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto. 34 Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj en siaj generacioj. Ili loĝis en Jerusalem.