Ĉapitro 13
1 David konsiliĝis kun la milestroj, centestroj, kaj ĉiuj ĉefoj; 2 kaj David diris al la tuta komunumo de Izraeclass="underline" Se plaĉas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu ĉiuflanken al ĉiuj ceteraj niaj fratoj en ĉiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia loĝado, ke ili kolektiĝu al ni; 3 kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, ĉar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul. 4 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; ĉar la afero plaĉis al la tuta popolo. 5 Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de Ŝiĥor la Egipta ĝis Ĥamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat- Jearim. 6 Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat- Jearimon, kiu troviĝas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo. 7 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Aĥjo kondukis la veturilon. 8 Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj ludis antaŭ Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj. 9 Kiam ili alvenis al la draŝejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin. 10 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaŭ Dio. 11 Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec- Uza, ĝis la nuna tago. 12 Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio? 13 Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano. 14 Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenis al li.
Ĉapitro 14
1 Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon. 2 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, ke lia regno leviĝis alte pro Lia popolo Izrael.
3 Kaj David prenis ankoraŭ edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraŭ filojn kaj filinojn. 4 Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab, Natan kaj Salomono 5 kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Elpelet 6 kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia 7 kaj Eliŝama kaj Beeljada kaj Elifelet.
8 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke David estas oleita kiel reĝo super la tuta Izrael, tiam ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj li eliris kontraŭ ilin. 9 Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis la valon Refaim. 10 Kaj David demandis Dion, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? kaj ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li: Iru, ĉar Mi transdonos ilin en vian manon. 11 Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris: Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim. 12 Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro. 13 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis la valon. 14 Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li: Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj; 15 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; ĉar Dio eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj. 16 Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filiŝtoj de Gibeon ĝis Gezer. 17 Kaj la nomo de David fariĝis fama en ĉiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj.
Ĉapitro 15
1 Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super ĝi. 2 Tiam David diris: Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; ĉar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne. 3 Kaj David kunvenigis ĉiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur ĝian lokon, kiun li pretigis por ĝi. 4 Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn: 5 el la idoj de Kehat estis: la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek; 6 el la idoj de Merari: la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek; 7 el la idoj de Gerŝon: la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek; 8 el la idoj de Elicafan: la estro Ŝemaja kaj liaj fratoj, ducent; 9 el la idoj de Ĥebron: la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek; 10 el la idoj de Uzieclass="underline" la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du. 11 Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, Ŝemaja, Eliel, kaj Aminadab; 12 kaj li diris al ili: Vi, ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por ĝi; 13 ĉar antaŭe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni serĉis Lin ne tiel, kiel oni devas. 14 Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael. 15 Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laŭ la vorto de la Eternulo, sur siaj ŝultroj, per stangoj sur ili. 16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj, por ke alte aŭdiĝu la sonoj de ĝojo. 17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Bereĥja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kuŝaja; 18 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn: Zeĥarja, Ben, Jaaziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn. 19 La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj; 20 Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja ― sur psalteroj, por sopranuloj; 21 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed- Edom, Jeiel, kaj Azazja ― sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti; 22 Kenanja, la estro de la Levidoj ― por aranĝado; li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo. 23 Bereĥja kaj Elkana estis pordogardistoj ĉe la kesto; 24 Ŝebanja, Joŝafat, Netanel, Amasaj, Zeĥarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaŭ la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jeĥija estis pordogardistoj ĉe la kesto. 25 Tiamaniere iris David kaj la plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom. 26 Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep ŝafojn. 27 David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaŭ ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de aranĝado de la ĥoroj; David ankaŭ havis sur si linan efodon. 28 Kaj ĉiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun ĝojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, laŭtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 29 Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Miĥal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj ludas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.