Ĉapitro 23
1 David maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon; kaj li faris Salomonon, sian filon, reĝo super Izrael. 2 Kaj li kunvenigis ĉiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn. 3 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la aĝo de tridek jaroj kaj pli; kaj montriĝis, ke ilia nombro, kalkulante ĉiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil. 4 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj juĝistoj estis ses mil; 5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado. 6 Kaj David dividis ilin en klasojn laŭ la filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 7 La Gerŝonidoj: Ladan kaj Ŝimei. 8 La filoj de Ladan: la ĉefo Jeĥiel, Zetam, kaj Joel ― tri. 9 La filoj de Ŝimei: Ŝelomit, Ĥaziel, kaj Haran ― tri. Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de Ladan. 10 Kaj la filoj de Ŝimei: Jaĥat, Zina, Jeuŝ, kaj Beria. Tio estas la filoj de Ŝimei ― kvar. 11 Jaĥat estis la ĉefo, Zina estis la dua; Jeuŝ kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili ĉe la kalkulado prezentis unu patrodomon. 12 La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel ― kvar. 13 La filoj de Amram: Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por ĉiam, por incensadi antaŭ la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne. 14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi. 15 La filoj de Moseo: Gerŝom kaj Eliezer. 16 La filoj de Gerŝom: Ŝebuel estis la ĉefo. 17 La filoj de Eliezer estis: Reĥabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Reĥabja havis tre multe da filoj. 18 La filoj de Jichar: Ŝelomit, la unua. 19 La filoj de Ĥebron: la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jaĥaziel, la kvara estis Jekameam. 20 La filoj de Uzieclass="underline" Miĥa, la unua, kaj Jiŝija, la dua. 21 La filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. La filoj de Maĥli: Eleazar kaj Kiŝ. 22 Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kiŝ, iliaj kuzoj. 23 La filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jeremot ― tri. 24 Tio estas la idoj de Levi laŭ iliaj patrodomoj, la ĉefoj de patrodomoj laŭ ilia kalkulo, laŭ ilia laŭnoma kaj laŭkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la aĝo de dudek jaroj kaj plue. 25 Ĉar David diris: La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enloĝiĝis en Jerusalem por ĉiam. 26 Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn vazojn por la servado en ĝi. 27 Laŭ la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli. 28 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la ĉambroj, pri la pureco de ĉio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio; 29 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri ĉia mezurado kaj pesado; 30 stari ĉiumatene, por kanti laŭdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaŭ vespere; 31 fari ĉiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laŭ ilia nombro, laŭ la preskribo pri ili, ĉiam antaŭ la Eternulo; 32 servi por deĵorado ĉe la tabernaklo de kunveno, ĉe la sanktaĵoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo.
Ĉapitro 24
1 La ordo de la Aaronidoj: la filoj de Aaron: Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 2 Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar fariĝis pastroj. 3 La ordon aranĝis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Aĥimeleĥ el la idoj de Itamar, laŭ iliaj oficoj ĉe ilia servado. 4 Montriĝis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin: por la idoj de Eleazar estis dek ses ĉefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj. 5 Oni dividis ilin per lotado, ambaŭ partojn paralele, ĉar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar. 6 Kaj enskribis ilin Ŝemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaŭ la reĝo kaj la estroj, antaŭ la pastro Cadok, antaŭ Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, kaj antaŭ la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj. 7 La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja, 8 la tria por Ĥarim, la kvara por Seorim, 9 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin, 10 la sepa por Hakoc, la oka por Abija, 11 la naŭa por Jeŝua, la deka por Ŝeĥanja, 12 la dek-unua por Eljaŝib, la dek-dua por Jakim, 13 la dek-tria por Ĥupa, la dek-kvara por Jeŝebab, 14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer, 15 la dek-sepa por Ĥezir, la dek-oka por Hapicec, 16 la dek-naŭa por Petaĥja, la dudeka por Jeĥezkel, 17 la dudek-unua por Jaĥin, la dudek-dua por Gamul, 18 la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja. 19 Tio estis ilia ordo ĉe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laŭ la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.