Выбрать главу

20 La ordo por la ceteraj idoj de Levi: el la idoj de Amram: Ŝubael; el la idoj de Ŝubaeclass="underline" Jeĥdeja; 21 ĉe Reĥabja: el la idoj de Reĥabja la unua estis Jiŝija; 22 ĉe la Jicharidoj: Ŝelomot; el la filoj de Ŝelomot: Jaĥat; 23 la filoj de Ĥebron: Jerija, Amarja estis la dua, Jaĥaziel la tria, Jekameam la kvara; 24 el la filoj de Uzieclass="underline" Miĥa; el la filoj de Miĥa: Ŝamir; 25 la frato de Miĥa estis Jiŝija; el la filoj de Jiŝija: Zeĥarja; 26 el la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi; el la filoj de Jaazija: Beno; 27 el la idoj de Merari: ĉe Jaazija: Beno, Ŝoham, Zakur, kaj Ibri; 28 ĉe Maĥli: Eleazar; li ne havis filojn; 29 ĉe Kiŝ: el la filoj de Kiŝ: Jeraĥmeel; 30 la filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laŭ iliaj patrodomoj. 31 Ili ankaŭ lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaŭ la reĝo David, Cadok, Aĥimeleĥ, kaj la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj: ĉefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.

Ĉapitro 25

1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2 el la filoj de Asaf: Zakur, Jozef, Netanja, kaj Aŝarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis ĉe la reĝo. 3 De Jedutun, la filoj de Jedutun: Gedalja, Ceri, Jeŝaja, Ĥaŝabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon. 4 De Heman, la filoj de Heman: Bukija, Matanja, Uziel, Ŝebuel, Jerimot, Ĥananja, Ĥanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Joŝbekaŝa, Maloti, Hotir, kaj Maĥaziot. 5 Ĉiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la reĝo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6 Ĉiuj ĉi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj ĉe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, ĉe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la reĝo, Asaf, Jedutun, kaj Heman. 7 Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaŭ la Eternulo, ĉiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok. 8 Ili lotis pri la vico de sia deĵorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto. 9 La unua loto eliris ĉe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du; 10 la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 11 la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 12 la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 13 la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 14 la sepa por Jeŝarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 15 la oka por Jeŝaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 16 la naŭa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 17 la deka por Ŝimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 18 la dek- unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 19 la dek- dua por Ĥaŝabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 20 la dek- tria por Ŝubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 21 la dek- kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 22 la dek- kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 23 la dek- sesa por Ĥananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 24 la dek- sepa por Joŝbekaŝa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 25 la dek-oka por Ĥanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 26 la dek-naŭa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 27 la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 28 la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 29 la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 30 la dudek-tria por Maĥaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 31 la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.

Ĉapitro 26

1 La klasoj de la pordegistoj: el la Koraĥidoj: Meŝelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf. 2 Meŝelemja havis filojn: la unuenaskito estis Zeĥarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel; 3 la kvina estis Elam, la sesa estis Jehoĥanan, la sepa estis Eljehoenaj. 4 Obed-Edom havis filojn: Ŝemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joaĥ la tria, Saĥar la kvara, Netanel la kvina, 5 Amiel la sesa, Isaĥar la sepa, Peultaj la oka; ĉar benis lin Dio. 6 Al lia filo Ŝemaja naskiĝis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, ĉar ili estis bravaj homoj. 7 La filoj de Ŝemaja: Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semaĥja. 8 Ĉiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, taŭgaj por servado: sesdek du ili estis ĉe Obed- Edom. 9 Meŝelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok. 10 Ĥosa el la Merariidoj havis filojn: Ŝimri estis la ĉefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin ĉefo), 11 Ĥilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zeĥarja la kvara; ĉiuj filoj kaj fratoj de Ĥosa estis dek tri. 12 Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la ĉefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj. 13 Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaŭ la grandaj, laŭ siaj patrodomoj, por ĉiu pordego aparte. 14 Kaj la loto pri la oriento falis por Ŝelemja; kaj pri lia filo Zeĥarja, la saĝa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo; 15 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo; 16 pri Ŝupim kaj Ĥosa por la okcidento, por la Pordego Ŝaleĥet, kie la vojo leviĝas, kie gardo staras apud gardo. 17 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar ĉiutage, sude kvar ĉiutage, kaj ĉe la provizejoj po du. 18 Ĉe la alirejo okcidente estis: kvar ĉe la vojo, kaj du ĉe la alirejo. 19 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Koraĥidoj kaj el la Merariidoj.

20 El la Levidoj, Aĥija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktaĵoj. 21 El la idoj de Ladan, idoj de la Gerŝonido Ladan, ĉefoj de patrodomoj de la Gerŝonido Ladan estis la Jeĥielidoj. 22 La Jeĥielidoj: Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo. 23 El la Amramidoj, Jicharidoj, Ĥebronidoj, kaj Uzielidoj, 24 Ŝebuel, ido de Gerŝom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj. 25 Lia frato Eliezer havis filon Reĥabja; lia filo estis Jeŝaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Ziĥri, kaj lia filo estis Ŝelomit. 26 Ĉi tiu Ŝelomit kaj liaj fratoj estis super ĉiuj trezoroj de la sanktaĵoj, kiujn sanktigis la reĝo David, la ĉefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj. 27 El la militoj kaj el la militakiraĵoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo. 28 Ankaŭ ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj. 29 El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj juĝistoj. 30 El la Ĥebronidoj, Ĥaŝabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por ĉiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la reĝo. 31 El la Ĥebronidoj, Jerija estis ĉefo de la Ĥebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la reĝado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis ĉe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead. 32 Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, ĉefoj de patrodomoj; al ili la reĝo David donis oficojn ĉe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por ĉiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la reĝo.