Выбрать главу

14 Kaj Salomono kolektis al si ĉarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent ĉarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem. 15 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento kaj oro estis en Jerusalem kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj. 16 La ĉevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la reĝo aĉetadis ilin amase laŭ difinita prezo. 17 Ili liveradis el Egiptujo ĉiun ĉaron pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiun ĉevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.

Ĉapitro 2

1 Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la Eternulo kaj reĝan domon por li. 2 Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili. 3 Kaj Salomono sendis al Ĥiram, reĝo de Tiro, por diri: Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por loĝi en ĝi; 4 nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke ĝi estu konsekrita al Li, por incensadi antaŭ Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna leĝo por Izrael. 5 La domo, kiun mi konstruas, estos granda; ĉar pli granda estas nia Dio, ol ĉiuj dioj. 6 Kiu havus sufiĉe da fortoj, por konstrui al Li domon? la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaŭ Li? 7 Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, arĝento, kupro, fero, el ŝtofo purpura, ruĝa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravuraĵojn, kune kun la artistoj, kiuj estas ĉe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis. 8 Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; ĉar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj, 9 por pretigi por mi multe da ligno; ĉar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda. 10 Jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor'ojn da draŝita tritiko, dudek mil kor'ojn da hordeo, dudek mil bat'ojn da vino, kaj dudek mil bat'ojn da oleo. 11 Ĥiram, reĝo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono: Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin reĝo super ĝi. 12 Kaj Ĥiram diris plue: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj kiu donis al la reĝo David filon saĝan, kleran, kaj ĉiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj reĝan domon por si. 13 Nun mi sendis homon saĝan kaj kompetentan, mian majstron Ĥuram; 14 li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, arĝento, kupro, fero, ŝtono, kaj ligno, el ŝtofo purpura, blua, bisina, kaj ruĝa, fari ĉiajn gravuraĵojn, kaj trovi bonajn ideojn pri ĉio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro. 15 Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj; 16 kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro ĝis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon. 17 Kaj Salomono kalkulis ĉiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun aranĝis lia patro David; kaj troviĝis da ili cent kvindek tri mil sescent. 18 Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.

Ĉapitro 3

1 Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la draŝejo de Ornan, la Jebusido. 2 Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia reĝado. 3 Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio: la longo estis laŭ la antaŭa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la larĝo dudek ulnoj; 4 la portiko laŭlonge de la domo havis simile al la larĝo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis ĝin interne per pura oro. 5 La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis ĝin per pura oro kaj faris sur ĝi palmornamojn kaj ĉenornamojn. 6 Kaj li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima. 7 Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, ĝiajn murojn, kaj ĝiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj. 8 Kaj li faris la plejsanktejon; ĝia longo, konforme al la larĝo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj ĝia larĝo estis dudek ulnoj; kaj li tegis ĝin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj. 9 Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn ĉambrojn li tegis per oro. 10 Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro. 11 La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la dua kerubo. 12 Ankaŭ ĉe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la alia kerubo. 13 La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj al la domo. 14 Kaj li faris la kurtenon el ŝtofo blua, purpura, kaj ruĝa, kaj el bisino; kaj li faris sur ĝi kerubojn. 15 Kaj li faris antaŭ la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn. 16 Kaj li faris ĉenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la ĉenojn. 17 Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jaĥin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

Ĉapitro 4

1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj. 2 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe. 3 Figuroj de bovoj estis sub ĝi ĉirkaŭe, ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭis; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun ĝi. 4 Ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen. 5 Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis tri mil bat'ojn. 6 Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en ĝi. 7 Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laŭ la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. 8 Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaŭ cent orajn aspergajn kalikojn. 9 Li aranĝis la korton de la pastroj kaj la grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro. 10 Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto. 11 Kaj Ĥuram faris la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de Dio: 12 du kolonojn, du globaĵojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj, 13 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj. 14 Kaj li faris la bazaĵojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazaĵoj; 15 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub ĝi. 16 Kaj la kaldronojn, la ŝovelilojn, kaj la forkojn, kaj ĉiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro Ĥuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro. 17 En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda. 18 Kaj Salomono faris ĉiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, ĉar la pezo de la kupro ne estis kalkulita. 19 Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio: la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono; 20 la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la plejsanktejo ― el pura oro; 21 kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro; 22 kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, ĝiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.