Ĉapitro 15
1 Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio. 2 Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li: Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj: la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin. 3 Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo; 4 sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili serĉos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili. 5 En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, ĉar grandaj tumultoj estos ĉe ĉiuj loĝantoj de la landoj. 6 Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj. 7 Sed vi estu kuraĝaj, kaj ne faligu viajn manojn; ĉar ekzistas rekompenco pro viaj faroj. 8 Kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon de la profeto Oded, li kuraĝiĝis, kaj elĵetis la abomenindaĵojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaŭ la portiko de la Eternulo. 9 Kaj li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; ĉar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li. 10 Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la reĝado de Asa. 11 Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakiraĵo, kiun ili venigis: sepcent bovojn kaj sep mil ŝafojn. 12 Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, 13 kaj ke ĉiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, ĉu tio estas malgranda, ĉu granda, ĉu viro, ĉu virino. 14 Kaj ili ĵuris al la Eternulo per laŭta voĉo, per ĝojkriado, per trumpetoj kaj kornoj. 15 Kaj ĉiuj Judoj ĝojis pri la ĵuro, ĉar ili ĵuris el sia tuta koro, ili serĉis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe. 16 Kaj eĉ Maaĥan, la patrinon, la reĝo Asa senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon, dispecigis ĝin kaj forbruligis ĉe la torento Kidron. 17 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo. 18 Li enportis en la domon de Dio la konsekritaĵojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn. 19 Kaj ne estis milito ĝis la tridek-kvina jaro de la reĝado de Asa.
Ĉapitro 16
1 En la tridek-sesa jaro de la reĝado de Asa iris Baaŝa, reĝo de Izrael, kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo. 2 Tiam Asa elprenis arĝenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li: 3 Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi arĝenton kaj oron: neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi. 4 Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Maimon, kaj ĉiujn provizejojn en la urboj de Naftali. 5 Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon. 6 Tiam la reĝo Asa prenis ĉiujn Judojn; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan. 7 En tiu tempo venis la antaŭvidisto Ĥanani al Asa, reĝo de Judujo, kaj diris al li: Ĉar vi apogis vin sur la reĝo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial saviĝis el via mano la militistaro de la reĝo de Sirio. 8 Ĉu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun ĉaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, ĉar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon; 9 ĉar la okuloj de la Eternulo ĉirkaŭrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsaĝe vi agis per ĉi tio; pro tio de nun vi havos militojn. 10 Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon, ĉar li indignis kontraŭ li pro tio; ankaŭ kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo. 11 La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael. 12 En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj; tre forta fariĝis lia malsano; sed eĉ en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj. 13 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj mortis en la kvardek-unua jaro de sia reĝado. 14 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kuŝigis lin sur lito plenigita de aromaĵoj kaj diversaj lerte preparitaj ŝmiraĵoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.
Ĉapitro 17
1 Anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat. Kaj li fariĝis potenca kontraŭ Izrael. 2 Li starigis militistaron en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa. 3 Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj, 4 sed nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael. 5 Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat, kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro. 6 Lia koro altiĝis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo. 7 En la tria jaro de lia reĝado li sendis siajn eminentulojn Ben-Ĥail, Obadja, Zeĥarja, Netanel, kaj Miĥaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo; 8 kaj kun ili la Levidojn Ŝemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, Ŝemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Eliŝama kaj Jehoram. 9 Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis ĉiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon. 10 Kaj timo antaŭ la Eternulo estis en ĉiuj regnoj de la landoj, kiuj estis ĉirkaŭ Judujo, kaj ili ne militis kontraŭ Jehoŝafat. 11 De la Filiŝtoj oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon; ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn. 12 Jehoŝafat fariĝadis ĉiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn. 13 Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem. 14 Jen estas ilia ordo laŭ iliaj patrodomoj: ĉe la Jehudaidoj estis milestroj: la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj; 15 apud li estis la estro Jehoĥanan, kaj kun li ducent okdek mil; 16 apud li estis Amasja, filo de Ziĥri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj. 17 Ĉe la Benjamenidoj estis: brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj ŝildo; 18 apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro. 19 Tiuj servis al la reĝo, krom tiuj, kiujn la reĝo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.