Выбрать главу

Ĉapitro 22

1 La loĝantoj de Jerusalem ekreĝigis lian plej junan filon Aĥazja anstataŭ li, ĉar ĉiujn pli aĝajn mortigis la taĉmento, kiu venis kun la Araboj en la tendaron. Kaj ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo. 2 La aĝon de kvardek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri. 3 Li ankaŭ iradis laŭ la vojoj de la domo de Aĥab, ĉar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi. 4 Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin. 5 Ankaŭ ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon. 6 Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana. 7 Sed de Dio estis destinita pereo por Aĥazja per tio, ke li venis al Jehoram: post sia veno li eliris kun Jehoram kontraŭ Jehun, filon de Nimŝi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Aĥab. 8 Kiam Jehu faris juĝon sur la domo de Aĥab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Aĥazja, kiuj servis al Aĥazja, kaj li mortigis ilin. 9 Kaj li serĉis Aĥazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kaŝita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, ĉar oni diris: Li estas filo de Jehoŝafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Aĥazja restis neniu, kiu povus reĝi.

10 Kiam Atalja, la patrino de Aĥazja, vidis, ke ŝia filo mortis, ŝi leviĝis kaj ekstermis la tutan reĝan idaron de la domo de Jehuda. 11 Sed Jehoŝabeat, filino de la reĝo, prenis Joaŝon, filon de Aĥazja, kaj ŝtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la ĉambro de litoj; kaj kaŝis lin Jehoŝabeat, filino de la reĝo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (ĉar ŝi estis fratino de Aĥazja), for de Atalja, kaj ĉi tiu lin ne mortigis. 12 Kaj li restis kaŝita ĉe ili en la domo de Dio dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis en la lando.

Ĉapitro 23

1 Sed en la sepa jaro kuraĝis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jeroĥam, Iŝmael, filo de de Jehoĥanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Eliŝafat, filo de Ziĥri; 2 kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el ĉiuj urboj de Judujo kaj la ĉefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon. 3 Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la reĝo. Kaj Jehojada diris al ili: Jen la filo de la reĝo devas reĝi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David. 4 Jenon vi devas fari: tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj ĉe la sojloj, 5 triono en la reĝa domo, kaj triono ĉe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo. 6 Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; ĉi tiuj povas eniri, ĉar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo. 7 Kaj la Levidoj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eniros aŭ eliros. 8 La Levidoj kaj ĉiuj Judoj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, ĉar la pastro Jehojada ne forliberigis la laŭvicajn grupojn. 9 Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, ŝildojn, kaj manŝildojn de la reĝo David, kiuj estis en la domo de Dio. 10 Kaj li starigis la tutan popolon, ĉiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo. 11 Kaj oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin reĝo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris: Vivu la reĝo! 12 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la reĝon, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo. 13 Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis: Konspiro, konspiro! 14 Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili: Elkonduku ŝin ekster la vicojn; kaj kiu ŝin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; ĉar la pastro diris: Ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo. 15 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris tra la enirejo de la Pordego de Ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.

16 Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo. 17 Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. 18 Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun ĝojo kaj kantoj, laŭ la preskribo de David. 19 Kaj li starigis la pordegistojn ĉe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura. 20 Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la reĝan domon, kaj ili sidigis la reĝon sur la regna trono. 21 Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.