Выбрать главу

20 Post ĉio ĉi tio, kion Joŝija aranĝis en la domo, Neĥo, reĝo de Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj eliris kontraŭ lin Joŝija. 21 Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo de Judujo? ne kontraŭ vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontraŭstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu. 22 Sed Joŝija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraŭ li; li ne obeis la vortojn de Neĥo el la buŝo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali. 23 La pafistoj pafis sur la reĝon Joŝija; kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Forkonduku min, ĉar mi estas grave vundita. 24 Liaj servantoj deprenis lin de la ĉaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Joŝija. 25 Ankaŭ Jeremia plorkantis pri Joŝija; kaj ĉiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Joŝija ĝis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj ĉe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj. 26 La cetera historio de Joŝija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo, 27 kaj liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.

Ĉapitro 36

1 La popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro en Jerusalem. 2 La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. 3 La reĝo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro. 4 Kaj la reĝo de Egiptujo ekreĝigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoaĥaz Neĥo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.

5 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio. 6 Kontraŭ lin iris Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ligis lin per ĉenoj, por forkonduki lin en Babelon. 7 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel. 8 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindaĵoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.

9 La aĝon de ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo. 10 Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem.

11 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. 12 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio. Li ne humiliĝis antaŭ Jeremia, kiu profetis laŭ la vortoj de la Eternulo. 13 Li defalis ankaŭ de la reĝo Nebukadnecar, kiu ĵurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael. 14 Ankaŭ ĉiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al ĉiuj abomenindaĵoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem. 15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon. 16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla. 17 Kaj Li venigis sur ilin la reĝon de la Ĥaldeoj, kaj ĉi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon: ĉio estis transdonita en lian manon. 18 Kaj ĉiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la reĝo kaj de liaj altranguloj, ĉion li transportis en Babelon. 19 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis. 20 Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili fariĝis sklavoj por li kaj por liaj filoj, ĝis venis la regado de la Persoj; 21 por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia: Ĝis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. Ĉar dum la tuta tempo de sia dezerteco ĝi havis sabaton, ĝis finiĝis sepdek jaroj.

22 En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: 23 Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.

EZRA

Ĉapitro 1

1 En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: 2 Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. 3 Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem. 4 Kaj al ĉiu, kiu restis, en kiu ajn loko li loĝas, la loĝantoj de lia loko helpu al li per arĝento, per oro, per alia havo, kaj per brutoj, kun memvola donaco por la domo de Dio, kiu estas en Jerusalem. 5 Kaj leviĝis la ĉefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, ĉiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem. 6 Kaj ĉiuj iliaj ĉirkaŭantoj helpis al ili per arĝentaj objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per multekostaĵoj, krom ĉiuj memvolaj donacoj. 7 Kaj la reĝo Ciro elportigis la vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem kaj metinta en la domon de liaj dioj; 8 Ciro, reĝo de Persujo, elportigis ilin per la trezoristo Mitredat, kiu laŭkalkule transdonis ilin al Ŝeŝbacar, princo de la Judoj. 9 Kaj jen estas ilia nombro: da oraj pelvoj tridek, da arĝentaj pelvoj mil, da tranĉiloj dudek naŭ, 10 da oraj kalikoj tridek, da arĝentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil. 11 La nombro de ĉiuj vazoj oraj kaj arĝentaj estis kvin mil kvarcent. Ĉion ĉi tion kunportis Ŝeŝbacar ĉe la foriro de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.

Ĉapitro 2

1 Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis en Babelon Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon, 2 kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Seraja, Reelaja, Mordeĥaj, Bilŝan, Mispar, Bigvaj, Reĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis: 3 de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du, 4 de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du, 5 de la idoj de Araĥ, sepcent sepdek kvin, 6 de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek du, 7 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar, 8 de la idoj de Zatu, naŭcent kvardek kvin, 9 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek, 10 de la idoj de Bani, sescent kvardek du, 11 de la idoj de Bebaj, sescent dudek tri, 12 de la idoj de Azgad, mil ducent dudek du, 13 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses, 14 de la idoj de Bigvaj, du mil kvindek ses, 15 de la idoj de Adin, kvarcent kvindek kvar, 16 de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok, 17 de la idoj de Becaj, tricent dudek tri, 18 de la idoj de Jora, cent dek du, 19 de la idoj de Ĥaŝum, ducent dudek tri, 20 de la idoj de Gibar, naŭdek kvin, 21 de la idoj de Bet-Leĥem, cent dudek tri, 22 de la loĝantoj de Netofa, kvindek ses, 23 de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok, 24 de la idoj de Azmavet, kvardek du, 25 de la idoj de Kirjat-Arim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri, 26 de la idoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu, 27 de la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du, 28 de la loĝantoj de Bet-El kaj Aj, ducent dudek tri, 29 de la idoj de Nebo, kvindek du, 30 de la idoj de Magbiŝ, cent kvindek ses, 31 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar, 32 de la idoj de Ĥarim, tricent dudek, 33 de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek kvin, 34 de la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin, 35 de la idoj de Senaa, tri mil sescent tridek. 36 De la pastroj: de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent sepdek tri, 37 de la idoj de Imer, mil kvindek du, 38 de la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep, 39 de la idoj de Ĥarim, mil dek sep. 40 De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua kaj Kadmiel, el la filoj de Hodavja, sepdek kvar. 41 De la kantistoj: de la idoj de Asaf, cent dudek ok. 42 De la idoj de la pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, ĉiuj kune cent tridek naŭ. 43 De la Netinoj: la idoj de Ciĥa, la idoj de Ĥasufa, la idoj de Tabaot, 44 la idoj de Keros, la idoj de Siaha, la idoj de Padon, 45 la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, la idoj de Akub, 46 la idoj de Ĥagab, la idoj de Ŝalmaj, la idoj de Ĥanan, 47 la idoj de Gidel, la idoj de Gaĥar, la idoj de Reaja, 48 la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, la idoj de Gazam, 49 la idoj de Uza, la idoj de Paseaĥ, la idoj de Besaj, 50 la idoj de Asna, la idoj de Meunim, la idoj de Nefusim, 51 la idoj de Bakbuk, la idoj de Ĥakufa, la idoj de Ĥarĥur, 52 la idoj de Baclut, la idoj de Meĥida, la idoj de Ĥarŝa, 53 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamaĥ, 54 la idoj de Neciaĥ, la idoj de Ĥatifa. 55 La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Peruda, 56 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel, 57 la idoj de Ŝefatja, la idoj de Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Ami. 58 La nombro de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent naŭdek du. 59 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ, Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adan, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izraeclass="underline" 60 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvindek du. 61 Kaj el la pastridoj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo. 62 Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. 63 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo. 64 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj, 65 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kantistoj kaj kantistinoj. 66 Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin; 67 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek. 68 Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj, veninte al la domo de la Eternulo en Jerusalem, faris memvolan oferon por la domo de Dio, por restarigi ĝin sur ĝia fundamento. 69 Laŭ sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj: da oro sesdek unu mil darkemonojn, da arĝento kvin mil min'ojn, kaj da pastraj vestoj cent. 70 Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.