Выбрать главу

Ĉapitro 6

1 Tiam la reĝo Dario ordonis, ke oni serĉu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel. 2 Kaj oni trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo: 3 En la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon: Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por ĝi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, ĝia larĝo estu sesdek ulnoj. 4 Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo. 5 Ankaŭ la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio. 6 Tial Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la Afarseĥanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, foriĝu de tie; 7 permesu al ili labori ĉe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur ĝia loko. 8 Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejaĝuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo: el la apartenaĵo de la reĝo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu. 9 Kaj tiom estos necese da bovoj, ŝafoj, aŭ ŝafidoj por bruloferoj por Dio de la ĉielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili ĉiutage sen halto, 10 por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la ĉielo, kaj por ke ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj. 11 De mi estas donata la ordono, ke se iu homo ŝanĝos ĉi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al ĝi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita. 12 Kaj Dio, kiu loĝigis tie Sian nomon, faligu ĉiun reĝon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por ŝanĝi ĉi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; ĝi estu tuj plenumita.

13 Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la reĝo Dario. 14 Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo. 15 Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario. 16 Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun ĝojo la sanktigon de tiu domo de Dio. 17 Kaj oni alportis ĉe la sanktigo de tiu domo de Dio: cent bovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la triboj de Izrael. 18 Kaj oni starigis la pastrojn laŭ iliaj ordoj, kaj la Levidojn laŭ iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.

19 Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato. 20 Ĉar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin ĉiuj kiel unu homo; kaj ili buĉis Paskajn ŝafidojn por ĉiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si. 21 Kaj manĝis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj ĉiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael. 22 Kaj ili en ĝojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; ĉar la Eternulo ĝojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.

Ĉapitro 7

1 Post tiuj okazintaĵoj, dum la reĝado de Artaĥŝast, reĝo de Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de Ĥilkija, 2 filo de Ŝalum, filo de Cadok, filo de Aĥitub, 3 filo de Amarja, filo de Azarja, filo de Merajot, 4 filo de Zeraĥja, filo de Uzi, filo de Buki, 5 filo de Abiŝua, filo de Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la ĉefpastro. 6 Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la reĝo donis al li ĉion laŭ lia deziro, ĉar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li. 7 Ankaŭ kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la reĝo Artaĥŝast. 8 Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la reĝo. 9 Ĉar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, ĉar la mano de lia Dio favore estis super li. 10 Ĉar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi ĝin, kaj por instrui en Izrael leĝojn kaj ordonojn.

11 Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la reĝo Artaĥŝast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn leĝojn pri Izraeclass="underline" 12 Artaĥŝast, reĝo de la reĝoj, al Ezra, pastro, kaj scienculo pri la leĝoj de Dio de la ĉielo, pacon kaj saluton. 13 De mi estas ordonite, ke en mia regno ĉiu el la popolo de Izrael kaj el ĝiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi. 14 Ĉar vi estas sendata de la reĝo kaj de liaj sep konsilistoj, por pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laŭ la en via mano troviĝanta leĝo de via Dio, 15 kaj por tien forporti la arĝenton kaj oron, kiun la reĝo kaj liaj konsilistoj oferis al Dio de Izrael, kies loĝejo estas en Jerusalem, 16 kaj la tutan arĝenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem. 17 Aĉetu tuj pro tiu mono bovojn, ŝafojn, kaj ŝafidojn, kaj la al tio apartenantajn farunoferojn kaj verŝoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de la domo de via Dio en Jerusalem. 18 Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera arĝento kaj oro, tion laŭ la volo de via Dio faru. 19 Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaŭ la Dio de Jerusalem. 20 Kaj ĉion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la reĝa trezorejo. 21 Kaj de mi, Artaĥŝast, la reĝo, estas farata ordono al ĉiuj trezorgardistoj trans la rivero, ke ĉio, kion postulos de vi Ezra, la pastro, instruisto de la leĝoj de Dio de la ĉielo, estu tuj plenumata, 22 ĝis jena kvanto: arĝento ĝis cent kikaroj, tritiko ĝis cent kor'oj, vino ĝis cent bat'oj, ankaŭ oleo ĝis cent bat'oj, kaj salo en kvanto senlima. 23 Ĉio, kio estas ordonita de Dio de la ĉielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la ĉielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la reĝon, aŭ liajn infanojn. 24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aŭ servantoj ĉe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aŭ depagojn. 25 Kaj vi, Ezra, laŭ la saĝo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj juĝistojn, kiuj juĝadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, ĉiujn, kiuj scias la leĝojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu. 26 Kaj ĉiu, kiu ne plenumos la leĝojn de via Dio aŭ la leĝojn de la reĝo, tuj estu juĝe kondamnata, ĉu al morto, ĉu al elpelo, ĉu al monpuno, ĉu al meto en malliberejon.