Выбрать главу

27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la reĝo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem, 28 kaj sur min turnis favoron de la reĝo kaj de liaj konsilistoj kaj de ĉiuj potencaj princoj de la reĝo. Kaj mi ricevis kuraĝon, ĉar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael ĉefojn, por ke ili iru kun mi.

Ĉapitro 8

1 Jen estas la ĉefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de reĝado de la reĝo Artaĥŝast: 2 el la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj de Itamar: Daniel; el la idoj de David: Ĥatuŝ; 3 el la idoj de Ŝeĥanja: el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek; 4 el la idoj de Paĥat-Moab: Eljehoenaj, filo de Zeraĥja, kaj kun li ducent virseksuloj; 5 el la idoj de Ŝeĥanja: la filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent virseksuloj; 6 el la idoj de Adin: Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj; 7 el la idoj de Elam: Jeŝaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj; 8 el la idoj de Ŝefatja: Zebadja, filo de Miĥael, kaj kun li okdek virseksuloj; 9 el la idoj de Joab: Obadja, filo de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj; 10 el la idoj de Ŝelomit: la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj; 11 el la idoj de Bebaj: Zeĥarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj; 12 el la idoj de Azgad: Joĥanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj; 13 el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj: Elifelet, Jeiel, kaj Ŝemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj; 14 el la idoj de Bigvaj: Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj. 15 Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun. 16 Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, Ŝemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zeĥarjan, kaj Meŝulamon, la ĉefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn; 17 kaj mi donis al ili komision al Ido, la ĉefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio. 18 Kaj ili venigis al ni, ĉar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon saĝan el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj Ŝerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn, 19 kaj Ĥaŝabjan, kaj kun li Jeŝajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek; 20 kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj. 21 Kaj mi proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo. 22 Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo: La mano de nia Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas. 23 Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin. 24 Kaj mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili Ŝerebjan kaj Ĥaŝabjan kaj dek el iliaj fratoj. 25 Kaj mi pese transdonis al ili la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la reĝo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis. 26 Kaj mi pese transdonis al ili: da arĝento sescent kvindek kikarojn, da arĝentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn; 27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro. 28 Kaj mi diris al ili: Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaŭ la arĝento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj. 29 Maldormu, kaj gardu tion, ĝis vi transdonos pese al la ĉefaj pastroj, Levidoj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la ĉambroj de la domo de la Eternulo. 30 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn arĝenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

31 Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo. 32 Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj. 33 En la kvara tago la arĝento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pineĥas, kune kun Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj. 34 Ĉio estis farita laŭnombre kaj laŭpeze, kaj ĉio pesita estis tiutempe enskribita. 35 La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izraeclass="underline" dek du bovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses ŝafojn, sepdek sep ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, ĉion kiel bruloferon al la Eternulo. 36 Kaj oni transdonis la ordonojn de la reĝo al la satrapoj de la reĝo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj ĉi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.

Ĉapitro 9

1 Kiam ĉio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris: La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindaĵojn, de la Kanaanidoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj; 2 ĉar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksiĝis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj ĉefoj estis la unua en ĉi tiu malbonago. 3 Kiam mi aŭdis tion, mi disŝiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elŝiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite. 4 Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero. 5 Kaj ĉe la vesperofero mi leviĝis de mia aflikto, kaj kun disŝiritaj vestoj kaj tuniko mi stariĝis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio, 6 kaj mi diris: Ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo fariĝis granda ĝis la ĉielo. 7 De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo ĝis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun. 8 Kaj nun antaŭ momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al ni saviĝintojn kaj permesis al ni alfortikiĝi sur Lia sankta loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni iom reviviĝi en nia sklaveco. 9 Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la reĝoj de Persujo, por permesi al ni reviviĝi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi ĝiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem. 10 Kaj nun kion ni diros, ho nia Dio, post tio? ĉar ni forlasis Viajn ordonojn, 11 kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante: La lando, en kiun vi venas por ekposedi ĝin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindaĵoj, per kiuj ili plenigis ĝin de rando al rando en sia malpureco; 12 ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la tero kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj. 13 Kaj post ĉio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraŭ niaj malbonagoj kaj donis al ni tian saviĝon, 14 ĉu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparenciĝu kun la popoloj de tiuj abomenindaĵoj? Ĉu Vi ne koleros kontraŭ ni ĝis plena ekstermo sen restigo de ia restaĵo kaj savitaĵo? 15 Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; ĉar ni restis saviĝintoj ĝis la nuna tago. Jen ni estas antaŭ Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaŭ Vi pro tio.