Выбрать главу

Ĉapitro 6

1 Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Geŝem, kaj niaj ceteraj malamikoj aŭdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en ĝi difektoj (kvankam ĝis tiu tempo mi ankoraŭ ne starigis pordojn en la pordegoj), 2 tiam Sanbalat kaj Geŝem sendis, por diri al mi: Venu, ni kune kunvenu en la vilaĝoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon. 3 Sed mi sendis al ili senditojn, por diri: Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial ĉesiĝu la laborado, kiam mi ĝin forlasos kaj iros al vi? 4 Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman. 5 Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron. 6 En ĝi estis skribite: Inter la nacioj iras la famo, kaj Geŝem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laŭ tiu famo vi volas esti ilia reĝo. 7 Ankaŭ profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante: Estas reĝo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la reĝo; venu do, ke ni kune interkonsiliĝu. 8 Sed mi sendis al li, por diri: Nenio fariĝis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis. 9 Ili ĉiuj ja timigis nin, pensante: Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj ĝi ne estos farata. Sed nun fortiĝu miaj manoj.

10 Kaj mi venis en la domon de Ŝemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin enŝlosis. Kaj li diris: Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni ŝlosu la pordojn de la templo; ĉar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin. 11 Sed mi diris: Ĉu tia homo, kiel mi, forkuru? ĉu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros. 12 Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; ĉar la profetaĵon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subaĉetis. 13 Li estis subaĉetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru. 14 Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaŭ pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.

15 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la daŭro de kvindek du tagoj. 16 Kiam tion aŭdis ĉiuj niaj malamikoj, kaj vidis ĉiuj nacioj, kiuj estis ĉirkaŭ ni, ili multe perdis la kuraĝon; ĉar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio. 17 Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili; 18 ĉar multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li, ĉar li estis bofilo de Ŝeĥanja, filo de Araĥ, kaj lia filo Jehoĥanan prenis por edzino filinon de Meŝulam, filo de Bereĥja. 19 Ili ankaŭ paroladis bone pri li antaŭ mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.

Ĉapitro 7

1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.

2 Kaj mi donis ordonon al mia frato Ĥanani, kaj al Ĥananja, kastelestro de Jerusalem (ĉar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj), 3 kaj mi diris al ili: Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaŭ ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj ŝlositaj; kaj oni starigu gardon el la loĝantoj de Jerusalem, ĉiun sur lia gardoloko kaj ĉiun kontraŭ lia domo. 4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da loĝantoj estis en ĝi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj. 5 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antaŭe, kaj mi trovis, ke en ĝi estas skribite jene: 6 Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon, 7 kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Azarja, Raamja, Naĥamani, Mordeĥaj, Bilŝan, Misperet, Bigvaj, Neĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis: 8 de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du, 9 de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du, 10 de la idoj de Araĥ, sescent kvindek du, 11 de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek ok, 12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar, 13 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin, 14 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek, 15 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok, 16 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok, 17 de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du, 18 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep, 19 de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep, 20 de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin, 21 de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok, 22 de la idoj de Ĥaŝum, tricent dudek ok, 23 de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar, 24 de la idoj de Ĥarif, cent dek du, 25 de la idoj de Gibeon, naŭdek kvin, 26 de la loĝantoj de Bet-Leĥem kaj de Netofa, cent okdek ok, 27 de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok, 28 de la loĝantoj de Bet-Azmavet, kvardek du, 29 de la loĝantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri, 30 de la loĝantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu, 31 de la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du, 32 de la loĝantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri, 33 de la loĝantoj de Nebo-Aĥer, kvindek du, 34 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar, 35 de la idoj de Ĥarim, tricent dudek, 36 de la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin, 37 de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek unu, 38 de la idoj de Senaa, tri mil naŭcent tridek. 39 De la pastroj: de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent sepdek tri, 40 de la idoj de Imer, mil kvindek du, 41 de la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep, 42 de la idoj de Ĥarim, mil dek sep. 43 De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar. 44 De la kantistoj: de la idoj de Asaf, cent kvardek ok. 45 De la pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, cent tridek ok. 46 De la Netinoj: la idoj de Ciĥa, la idoj de Ĥasufa, la idoj de Tabaot, 47 la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon, 48 la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, la idoj de Ŝalmaj, 49 la idoj de Ĥanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gaĥar, 50 la idoj de Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, 51 la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la idoj de Paseaĥ, 52 la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefiŝesim, 53 la idoj de Bakbuk, la idoj de Ĥakufa, la idoj de Ĥarĥur, 54 la idoj de Baclit, la idoj de Meĥida, la idoj de Ĥarŝa, 55 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamaĥ, 56 la idoj de Neciaĥ, la idoj de Ĥatifa. 57 La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida, 58 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel, 59 la idoj de Ŝefatja, la idoj de Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Amon. 60 La nombro de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent naŭdek du. 61 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ, Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izraeclass="underline" 62 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du. 63 Kaj el la pastroj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo. 64 Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. 65 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo. 66 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj, 67 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj. 68 Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin; 69 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek. 70 Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj donis por la laboroj: la regionestro donis por la trezorejo: mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn. 71 El la ĉefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min'ojn da arĝento. 72 Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis: dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min'oj da arĝento kaj sesdek sep pastraj vestoj. 73 Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj.