Выбрать главу

Ĉapitro 3

1 Post tiuj okazintaĵoj la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj, kiuj estis ĉe li. 2 Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere. 3 La servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, diris al Mordeĥaj: Kial vi malobeas la ordonon de la reĝo? 4 Ĉar ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, ĉu la vortoj de Mordeĥaj konservos sian forton; ĉar li diris al ili, ke li estas Judo. 5 Kiam Haman vidis, ke Mordeĥaj ne klinas sin kaj ne ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero. 6 Sed li trovis nesufiĉa meti la manon sur Mordeĥajon; ĉar oni diris al li, el kiu popolo Mordeĥaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi ĉiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Aĥaŝveroŝ, la popolon de Mordeĥaj. 7 En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, oni ĵetadis pur'on, tio estas loton, antaŭ Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, ĝis la dek-dua, tio estas ĝis la monato Adar. 8 Kaj Haman diris al la reĝo Aĥaŝveroŝ: Ekzistas unu popolo, disĵetita kaj dissemita inter la popoloj en ĉiuj landoj de via regno; iliaj leĝoj estas malsimilaj al la leĝoj de ĉiuj popoloj, kaj la leĝojn de la reĝo ili ne plenumas; ne decas al la reĝo tiel restigi ilin. 9 Se al la reĝo plaĉas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da arĝento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la reĝo. 10 Tiam la reĝo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis ĝin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj. 11 Kaj la reĝo diris al Haman: La arĝento estas transdonata al vi, kaj ankaŭ la popolo, por fari al ĝi tion, kio plaĉas al vi. 12 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en la unua monato, en ĝia dek-tria tago, kaj oni skribis konforme al ĉiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la reĝo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super ĉiu regiono, kaj al la princoj de ĉiu popolo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo; en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo. 13 Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu ĉiujn Judojn, de junulo ĝis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havaĵon oni disrabu. 14 Kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon kaj proklamota al ĉiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago. 15 La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed la urbo Ŝuŝan estis konsternita.

Ĉapitro 4

1 Kiam Mordeĥaj eksciis ĉion, kio fariĝis, tiam Mordeĥaj disŝiris siajn vestojn, metis sur sin sakaĵon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per laŭta kaj maldolĉa voĉo. 2 Kaj li venis ĝis antaŭ la pordego de la reĝo, ĉar estis malpermesite eniri en sakaĵo en la pordegon de la reĝo. 3 Kaj en ĉiu lando, sur ĉiu loko, kien venis la ordono de la reĝo kaj lia dekreto, estis granda malĝojo ĉe la Judoj, fastado, plorado, kaj ĝemado; kaj multaj kuŝis en sakaĵo kaj cindro. 4 Kaj venis la servistinoj de Ester kaj ŝiaj eŭnukoj, kaj rakontis al ŝi. Kaj la reĝino forte konsterniĝis. Kaj ŝi sendis vestojn, por vesti Mordeĥajon kaj depreni de li la sakaĵon; sed li ne akceptis. 5 Kaj Ester alvokis Hataĥon, unu el la eŭnukoj de la reĝo, kiun ĉi tiu destinis por servado al ŝi, kaj ŝi sendis lin al Mordeĥaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas. 6 Hataĥ eliris al Mordeĥaj sur la urban placon, kiu estis antaŭ la pordego de la reĝo. 7 Kaj Mordeĥaj rakontis al li ĉion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la reĝo pro la Judoj, por ekstermi ilin. 8 Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en Ŝuŝan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al ŝi, ordonante al ŝi iri al la reĝo, por petegi lin pri ŝia popolo. 9 Hataĥ venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordeĥaj. 10 Kaj Ester diris al Hataĥ, ordonante, ke li diru al Mordeĥaj: 11 Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron ― tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj. 12 Kiam oni raportis al Mordeĥaj la vortojn de Ester, 13 tiam Mordeĥaj sendis respondon al Ester: Ne pensu en via animo, ke en la reĝa domo vi saviĝos sola el ĉiuj Judoj. 14 Se vi silentos en ĉi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, ĉu ne por tia tempo vi atingis reĝinecon? 15 Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordeĥaj: 16 Iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan, fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaŭ mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la reĝo, kvankam tio estas kontraŭleĝa; kaj se mi pereos, mi pereu. 17 Kaj Mordeĥaj iris, kaj faris ĉion, kion komisiis al li Ester.

Ĉapitro 5

1 En la tria tago Ester vestis sin reĝe, kaj stariĝis sur la interna korto de la reĝa domo, kontraŭ la domo de la reĝo. La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de la domo. 2 Kiam la reĝo ekvidis la reĝinon Ester, starantan sur la korto, ŝi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la reĝo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektuŝis la pinton de la sceptro. 3 Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi, ho reĝino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas eĉ duono de la regno, ĝi estos donita al vi. 4 Kaj Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, la reĝo kune kun Haman venu hodiaŭ al la festeno, kiun mi faris por li. 5 Tiam la reĝo diris: Venigu plej rapide Hamanon, por plenumi tion, kion diris Ester. Kaj la reĝo kaj Haman venis al la festeno, kiun faris Ester. 6 Kaj la reĝo diris al Ester dum la trinkado de vino: Kion vi petas? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita. 7 Ester respondis kaj diris: Jen estas mia peto kaj deziro: 8 se mi akiris favoron en la okuloj de la reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas plenumi mian peton kaj fari mian deziron, la reĝo kun Haman venu al la festeno, kiun mi faros por ili; kaj morgaŭ mi faros, kion la reĝo diris. 9 Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordeĥajon ĉe la reĝa pordego, kaj tiu ne leviĝis kaj ne moviĝis antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero kontraŭ Mordeĥaj. 10 Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zereŝ. 11 Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda riĉeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri ĉio, per kio la reĝo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la reĝo. 12 Kaj Haman diris: Eĉ la reĝino Ester invitis kun la reĝo al la festeno, kiun ŝi faris, neniun krom mi; ankaŭ por morgaŭ mi estas invitita al ŝi kun la reĝo. 13 Sed ĉio ĉi tio ne kontentigas min tiel longe, kiel mi vidas, ke la Judo Mordeĥaj sidas ĉe la pordego de la reĝo. 14 Tiam diris al li lia edzino Zereŝ kaj ĉiuj liaj amikoj: Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la reĝo, ke oni pendigu sur ĝi Mordeĥajon; kaj poste iru gaje kun la reĝo al la festeno. Tio plaĉis al Haman, kaj li pretigis la arbon.