Выбрать главу

Ĉapitro 6

1 En tiu nokto la reĝo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memoraĵan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaŭ la reĝo. 2 Kaj tie troviĝis skribite, kiel Mordeĥaj raportis pri Bigtan kaj Tereŝ, la du reĝaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ. 3 Tiam la reĝo diris: Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordeĥaj? Kaj la junuloj servistoj de la reĝo respondis: Nenio estas farita al li. 4 La reĝo diris: Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la reĝa domo, por diri al la reĝo, ke oni pendigu Mordeĥajon sur la arbo, kiun li pretigis por li. 5 La junuloj de la reĝo diris al li: Jen Haman staras sur la korto. Kaj la reĝo diris: Li eniru. 6 Haman eniris. Kaj la reĝo diris al li: Kion oni faru al tiu homo, kiun la reĝo deziras honori? Haman pensis en sia koro: Al kiu la reĝo povas deziri fari honoron krom mi? 7 Kaj Haman diris al la reĝo: Se al iu la reĝo volas fari honoron, 8 oni alportu reĝan veston, kiun portis sur si la reĝo, kaj ĉevalon, sur kiu rajdis la reĝo, kiam sur lian kapon estis metita la reĝa krono; 9 oni donu la veston kaj la ĉevalon en la manon de unu el la plej eminentaj reĝaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la reĝo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la ĉevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori. 10 Tiam la reĝo diris al Haman: Rapide prenu la veston kaj la ĉevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordeĥaj, kiu sidas ĉe la pordego de la reĝo; mankigu nenion el ĉio, kion vi diris. 11 Haman prenis la veston kaj la ĉevalon, kaj vestis Mordeĥajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori. 12 Poste Mordeĥaj revenis al la pordego de la reĝo; kaj Haman rapidis hejmen, malĝoja kaj kun kovrita kapo. 13 Haman rakontis al sia edzino Zereŝ kaj al ĉiuj siaj amikoj ĉion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj saĝuloj kaj lia edzino Zereŝ: Se el la gento de la Judoj estas Mordeĥaj, antaŭ kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraŭ li, sed vi plue falos antaŭ li. 14 Dum ili ankoraŭ parolis kun li, venis la eŭnukoj de la reĝo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.

Ĉapitro 7

1 La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester. 2 Kaj ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al Ester: Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita. 3 Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro; 4 ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la reĝo. 5 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel? 6 Kaj Ester respondis: La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino. 7 La reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton. 8 Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon. 9 Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi. 10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.

Ĉapitro 8

1 En tiu tago la reĝo Aĥaŝveroŝ transdonis al la reĝino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordeĥaj venis antaŭ la reĝon, ĉar Ester diris, kio li estas por ŝi. 2 Kaj la reĝo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis ĝin al Mordeĥaj; kaj Ester starigis Mordeĥajon super la domo de Haman. 3 Kaj Ester plue parolis antaŭ la reĝo, kaj ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonaĵon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraŭ la Judoj. 4 La reĝo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester leviĝis kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 5 Kaj ŝi diris: Se al la reĝo plaĉas, kaj se mi trovis favoron antaŭ li, se la afero ŝajnas al li ĝusta, kaj se li havas simpation por mi: tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo; 6 ĉar kiel mi povus vidi la malfeliĉon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj? 7 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester kaj al la Judo Mordeĥaj: Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn; 8 skribu do pri la Judoj en la nomo de la reĝo tion, kio plaĉas al vi, kaj sigelu per la reĝa ringo; ĉar leteron, skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo, oni ne povas revoki. 9 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en ĝia dudek-tria tago; kaj oni skribis ĉion tiel, kiel ordonis Mordeĥaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo ĝis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al ĉiu lando laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ankaŭ al la Judoj laŭ ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo. 10 Li skribigis en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ, kaj sigelis per la reĝa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj leterojn pri tio, 11 ke la reĝo permesas al la Judoj en ĉiuj urboj kolektiĝi kaj stariĝi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi ĉiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havaĵon, 12 en la daŭro de unu tago en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, en la dek- tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar; 13 ke oni donu kopion de ĉi tiu ordonletero kiel leĝon, proklamotan al ĉiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por venĝi al siaj malamikoj. 14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj ĉevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. 15 Mordeĥaj eliris de la reĝo en reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo Ŝuŝan ĝojkriis kaj estis gaja. 16 Ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo, gajeco kaj triumfo. 17 Kaj en ĉiu lando kaj en ĉiu urbo, sur ĉiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ la Judoj.