Ĉapitro 7
Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero,
Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.
2 Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro,
Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
3 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn,
Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
4 Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos?
Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo.
5 Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero;
Mia haŭto krevis kaj putras.
6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto,
Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto,
Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
8 Ne plu revidos min okulo de vidanto;
Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
9 Nubo pasas kaj foriras;
Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;
10 Li ne plu revenas en sian domon;
Lia loko ne plu rekonos lin.
11 Tial mi ne detenos mian buŝon;
Mi parolos en la premiteco de mia spirito,
Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.
12 Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro,
Ke Vi starigis gardon por mi?
13 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos,
Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,
14 Tiam Vi teruras min per sonĝoj,
Timigas min per vizioj;
15 Kaj mia animo deziras sufokiĝon,
Miaj ostoj la morton.
16 Tedis al mi; ne eterne mi vivu;
Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.
17 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda,
Ke Vi zorgas pri li,
18 Ke Vi rememoras lin ĉiumatene,
Elprovas lin ĉiumomente?
19 Kial Vi ne deturnas Vin de mi,
Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon?
20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj?
Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj,
Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?
21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon?
Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero;
Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.
Ĉapitro 8
1 Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
2 Kiel longe vi tiel parolos,
Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento?
3 Ĉu Dio falsas la juĝon?
Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?
4 Se viaj filoj pekis kontraŭ Li,
Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago.
5 Se vi serĉas Dion
Kaj petegas la Plejpotenculon,
6 Se vi estas pura kaj pia,
Li maldormos super vi,
Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo.
7 Kaj se via komenco estis malgranda,
Via estonteco forte kreskos.
8 Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn,
Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;
9 Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias;
Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
10 Ili instruos vin, diros al vi,
Kaj el sia koro elirigos vortojn.
11 Ĉu povas kreski kano sen malsekeco?
Ĉu kreskas junko sen akvo?
12 En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo,
Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco,
Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita.
13 Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion;
Kaj pereas la espero de hipokritulo,
14 Kies fido dehakiĝas,
Kaj kies espero estas araneaĵo.
15 Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta;
Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.
16 Li estis verda antaŭ la suno,
Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;
17 Amase plektiĝas liaj radikoj,
Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;
18 Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko,
Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis.
19 Tia estas la ĝojo de lia vivo;
Kaj el la tero kreskas aliaj.
20 Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon
Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.
21 Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido
Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.
22 Viaj malamantoj kovriĝos per honto;
Sed la tendo de malpiuloj malaperos.
Ĉapitro 9
1 Ijob respondis kaj diris:
2 Certe, mi scias, ke tiel estas;
Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?
3 Se li volus havi kun Li juĝan disputon,
Li ne povus respondi al Li eĉ unu kontraŭ mil.
4 Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto;
Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta?
5 Li forŝovas montojn, kaj ili eĉ ne rimarkas,
Ke Li renversis ilin en Sia kolero;
6 Li skuas la teron de ĝia loko,
Ke ĝiaj kolonoj tremas;
7 Li diras al la suno, kaj ĝi ne leviĝas,
Kaj la stelojn Li sigelfermas;
8 Li sola etendas la ĉielon,
Kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
9 Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,
Kaj la stelojn de la sudo;
10 Li faras neesploreblajn grandaĵojn,
Kaj nekalkuleblajn mirindaĵojn.
11 Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion eĉ ne vidos;
Li pasos, kaj mi eĉ ne rimarkos Lin.
12 Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li?
Kiu dirus al Li: Kion Vi faras?
13 Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi;
Sub Li fleksiĝas la helpantoj de Rahab.
14 Des pli ĉu mi povus respondi al Li,
Ĉu mi povus elekti vortojn kontraŭ Li?
15 Eĉ se mi estus prava, mi ne respondus;
Sed mi nur petegus mian juĝanton.
16 Se mi vokus kaj Li respondus,
Mi ne kredus, ke Li aŭdis mian voĉon,
17 Li, kiu povas frakasi min per ventego
Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.
18 Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton,
Sed Li satigas min per maldolĉo.
19 Se oni volas forton, Li estas potenca;
Se oni volas juĝon, kiu alvokos min?
20 Se mi montros mian pravecon, mia propra buŝo min kondamnos;
Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.
21 Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo,
Mi abomenas mian vivon.
22 Ĉio estas egala; tial mi diras:
Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas.
23 Kiam vipo subite ekbatas,
Li ridas ĉe la elprovado de senkulpuloj.
24 La tero estas transdonita en la manon de malpiulo;
La vizaĝon de ĝiaj juĝistoj Li kovras.
Se ne Li, tiam kiu?
25 Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo;
Ili forkuris, ne vidis bonon;
26 Ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano,
Kiel aglo flugas al manĝotaĵo.
27 Se mi ekpensas: Mi forgesos mian plendon,
Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:
28 Tiam mi ektremas pro ĉiuj miaj suferoj;
Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.
29 Mi restos ja malprava;
Por kio do mi vane min turmentas?
30 Se mi lavus min per neĝa akvo
Kaj purigus miajn manojn per lesivo,
31 Eĉ tiam Vi trempus min en koto,
Kaj miaj vestoj min abomenus.
32 Ĉar Li ne estas homo simile al mi,
Ke mi povu respondi al Li,
Ke ni povu ambaŭ iri al juĝo.
33 Ne ekzistas inter ni arbitracianto,
Kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ.
34 Li forigu de mi Sian vergon,
Kaj Lia teruro ne timigu min;
35 Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin,
Ĉar ne tia mi estas en mi mem.