Выбрать главу

Ĉapitro 10

Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo. 2 Mi diros al Dio: Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi. 3 Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj? 4 Ĉu Vi havas okulojn karnajn, Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas? 5 Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo, 6 Ke Vi serĉas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon, 7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi? 8 Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe, Kaj tamen Vi min pereigas! 9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo. 10 Vi elverŝis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis. 11 Per haŭto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis. 12 Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton. 13 Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis: 14 Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna. 15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron. 16 Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon. 17 Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi; Nova armeo min atakas. 18 Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu! 19 Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon. 20 Mia vivo estas ja mallonga; Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu, 21 Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro, 22 En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.

Ĉapitro 11

1 Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

2 Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava? 3 Ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu? 4 Vi diras: Mia opinio estas ĝusta, Kaj mi estas pura antaŭ Viaj okuloj. 5 Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaŭ vi Siajn lipojn, 6 Kaj malkaŝus antaŭ vi la sekretojn de la saĝo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne ĉiujn viajn pekojn Dio rememoras. 7 Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio? Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo? 8 Tio estas pli alta ol la ĉielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol Ŝeol; Kion vi povas ekscii? 9 Pli longa ol la tero estas ĝia mezuro, Kaj pli larĝa ol la maro. 10 Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros juĝon, Tiam kiu repuŝos Lin? 11 Ĉar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas. 12 Eĉ vanta homo devas kompreni, Eĉ homo, kiu naskiĝis sovaĝulo. 13 Se vi aranĝas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn; 14 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonaĵoj resti en via tendo: 15 Tiam vi povos levi vian vizaĝon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos. 16 Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon. 17 Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo, La mallumo fariĝos kiel mateno. 18 Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero; Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco. 19 Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj serĉos vian favoron. 20 Sed la okuloj de malpiuloj konsumiĝos, Pereos por ili la rifuĝo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

Ĉapitro 12

1 Kaj Ijob respondis kaj diris:

2 Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la saĝo. 3 Mi ankaŭ havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele? 4 Mi fariĝis mokataĵo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis aŭskultata; Virtulo kaj senkulpulo fariĝis mokataĵo; 5 Malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj, Pretigita por migrantoj. 6 Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano. 7 Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi; 8 Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro. 9 Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris, 10 De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta Kaj la spirito de ĉiu homa karno? 11 La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon. 12 La maljunuloj posedas saĝon, Kaj la grandaĝuloj kompetentecon. 13 Ĉe Li estas la saĝo kaj la forto; Ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco. 14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; Kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos. 15 Kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas; Kiam Li fluigas ĝin, ĝi renversas la teron. 16 Ĉe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas. 17 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj. 18 La ligilojn de reĝoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn. 19 Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn. 20 Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton. 21 Li verŝas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj. 22 Li malkovras profundaĵon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon. 23 Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin. 24 Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja; 25 Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.