Выбрать главу

Ĉapitro 13

Ĉion ĉi tion mia okulo vidis, Mia orelo aŭdis kaj komprenis. 2 Kion vi scias, mi ankaŭ scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi. 3 Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio. 4 Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj. 5 Ho, se vi silentus, Tio estus saĝeco de via flanko. 6 Aŭskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo. 7 Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsaĵon? 8 Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li, Aŭ pro Dio vi volas disputi? 9 Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin? Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon? 10 Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj. 11 Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin? Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li? 12 Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo. 13 Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min. 14 Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon? 15 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li. 16 Tio jam estos savo por mi, Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin. 17 Aŭskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj. 18 Jen mi pretigis juĝan aferon; Mi scias, ke mi montriĝos prava. 19 Kiu povas procesi kontraŭ mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus. 20 Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo: 21 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min. 22 Tiam voku, kaj mi respondos; Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi. 23 Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn. 24 Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon? 25 Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio? Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti? 26 Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco. 27 Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj; 28 Dum mi ja disfalas kiel putraĵo, Kiel vesto dismanĝita de tineoj.

Ĉapitro 14

Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj. 2 Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas. 3 Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi! 4 Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu. 5 Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas ĉe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos. 6 Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito. 7 Arbo havas esperon, se ĝi estas dehakita, ke ĝi denove ŝanĝiĝos, Kaj ĝi ne ĉesos kreskigi branĉojn. 8 Se ĝia radiko maljuniĝis en la tero, Kaj ĝia trunko mortas en polvo, 9 Tamen, eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, Kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita. 10 Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finiĝis, kie li estas? 11 Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas: 12 Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas; Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos, Nek revigliĝos el sia dormado. 13 Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol, Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min! 14 Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, Ĝi venos mia forŝanĝo. 15 Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritaĵon de Viaj manoj. 16 Nun Vi kalkulas miajn paŝojn; Ne konservu mian pekon; 17 Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon. 18 Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forŝoviĝas de sia loko; 19 Ŝtonojn forlavas la akvo, Kaj ĝia disverŝiĝo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo. 20 Vi premas lin ĝis fino, kaj li foriras; Li ŝanĝas sian vizaĝon, kaj Vi forigas lin. 21 Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas. 22 Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.

Ĉapitro 15

1 Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2 Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj? 3 Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas. 4 Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas preĝon antaŭ Dio. 5 Ĉar via malbonago instigas vian buŝon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj. 6 Vin kondamnas via buŝo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraŭ vi. 7 Ĉu vi naskiĝis la unua homo? Ĉu vi estas kreita pli frue ol la altaĵoj? 8 Ĉu vi aŭdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la saĝon? 9 Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas? 10 Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro. 11 Ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta? 12 Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj, 13 Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron, Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn? 14 Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava? 15 Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj, Kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj: 16 Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon. 17 Mi montros al vi, aŭskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos, 18 Kion saĝuloj diris kaj ne kaŝis antaŭ siaj patroj, 19 Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili: 20 Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kaŝita antaŭ li; 21 Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto. 22 Li ne esperas, ke li saviĝos el mallumo; Kaj li serĉas ĉirkaŭe glavon. 23 Li vagadas, serĉante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo. 24 Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel reĝo, pretiĝinta por batalo; 25 Pro tio, ke li etendis sian manon kontraŭ Dion Kaj kontraŭstaris al la Plejpotenculo, 26 Kuris kontraŭ Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj ŝildoj. 27 Li kovris sian vizaĝon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn. 28 Li loĝas en urboj ruinigitaj, En domoj ne loĝataj, Destinitaj esti ŝtonamasoj. 29 Li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos, Kaj lia havaĵo ne disvastiĝos sur la tero. 30 Li ne forkliniĝos de mallumo; Flamo velksekigos liajn branĉojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia buŝo. 31 La erarinto ne fidu vantaĵon, Ĉar vanta estos lia rekompenco. 32 Antaŭtempe li finiĝos, Kaj lia branĉo ne estos verda. 33 Lia nematura bero estos deŝirita, kiel ĉe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel ĉe olivarbo. 34 Ĉar la anaro de la hipokrituloj senhomiĝos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton. 35 Ili gravediĝis per malpiaĵo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicaĵon.