Выбрать главу

Ĉapitro 16

1 Ijob respondis kaj diris:

2 Mi aŭdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas. 3 Ĉu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas? 4 Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon. 5 Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj. 6 Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos; Se mi ĉesos, kio foriros de mi? 7 Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon. 8 Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto; Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas. 9 Lia kolero disŝiras; Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn. 10 Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn; Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron. 11 Dio transdonis min al maljustulo, Ĵetis min en la manojn de malbonuloj. 12 Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo. 13 Liaj pafistoj min ĉirkaŭis; Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas, Li elverŝas sur la teron mian galon. 14 Li faras en mi breĉon post breĉo, Li kuras kontraŭ min kiel batalisto. 15 Sakaĵon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon. 16 Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro; 17 Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj, Kaj mia preĝo estas pura. 18 Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon. 19 Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj. 20 Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio, 21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko. 22 Ĉar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.

Ĉapitro 17

Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis, Tomboj estas antaŭ mi. 2 Mokado min ĉirkaŭas; En aflikto pro tio restas mia okulo. 3 Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi; Alie kiu donos la manon pro mi? 4 Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon. 5 Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos. 6 Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon. 7 Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno, Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro. 8 La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo. 9 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmiĝos. 10 Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos, Mi ne trovos inter vi saĝulon. 11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro. 12 La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo. 13 Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito. 14 Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino. 15 Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon? 16 En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.

Ĉapitro 18

1 Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2 Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos. 3 Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj? 4 Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko? 5 La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro. 6 La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos. 7 Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos. 8 Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo. 9 La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos. 10 Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo. 11 De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn. 12 Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj. 13 Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto. 14 Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj. 15 Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro. 16 Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj. 17 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon. 18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita. 19 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko. 20 La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo. 21 Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.