Выбрать главу

Ĉapitro 19

1 Ijob respondis kaj diris:

2 Ĝis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj? 3 Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min. 4 Se mi efektive eraris, Mia eraro restos ĉe mi. 5 Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riproĉas al mi hontindaĵon, 6 Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustaĵon, Kaj ĉirkaŭis min per Sia reto. 7 Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas juĝon. 8 Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon. 9 Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo. 10 Li disbatis min ĉirkaŭe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elŝiris kiel arbon. 11 Ekflamis kontraŭ mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon. 12 Kune venis Liaj taĉmentoj, kaj ebenigis kontraŭ mi sian vojon Kaj stariĝis sieĝe ĉirkaŭ mia tendo. 13 Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdiĝis de mi. 14 Miaj parencoj fortiriĝis, Kaj miaj konantoj forgesis min. 15 La loĝantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi fariĝis aligentulo. 16 Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia buŝo mi devas petegi lin. 17 Mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro. 18 Eĉ la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi leviĝas, ili parolas kontraŭ mi. 19 Abomenas min ĉiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraŭ mi. 20 Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj. 21 Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; Ĉar la mano de Dio frapis min. 22 Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satiĝi de mia karno? 23 Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro, 24 Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko! 25 Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo. 26 Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion; 27 Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto. 28 Se vi diros: Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraŭ li la radikon de la afero, 29 Tiam timu glavon; Ĉar furioza estas la glavo kontraŭ malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas juĝo.

Ĉapitro 20

1 Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

2 Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas. 3 Hontindan riproĉon mi aŭdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi. 4 Ĉu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero, 5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta? 6 Se lia grandeco eĉ atingus ĝis la ĉielo, Kaj lia kapo tuŝus la nubon, 7 Li tamen pereos por ĉiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros: Kie li estas? 8 Kiel sonĝo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio. 9 Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos. 10 Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havaĵon. 11 Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kuŝiĝos kune kun li en la polvo. 12 Se la malbono estas dolĉa en lia buŝo, Li kaŝas ĝin sub sia lango, 13 Li flegas ĝin kaj ne forlasas ĝin, Kaj retenas ĝin sur sia palato: 14 Tiam lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj, Fariĝos galo de aspidoj interne de li. 15 Li englutis havaĵon, sed li ĝin elvomos; El lia ventro Dio ĝin elpelos. 16 Venenon de aspidoj li suĉos; Lango de vipuro lin mortigos. 17 Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero. 18 Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havaĵo, li ĝin fordonos kaj ne ĝuos ĝin. 19 Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis. 20 Ĉar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara. 21 Nenion restigis lia manĝemeco; Tial lia bonstato ne estos longedaŭra. 22 Malgraŭ lia abundeco, li estos premata; Ĉiaspecaj suferoj trafos lin. 23 Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon. 24 Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra. 25 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro. 26 Nenia mallumo povos kaŝi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo. 27 La ĉielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero leviĝos kontraŭ lin. 28 Malaperos la greno el lia domo, Disŝutita ĝi estos en la tago de Lia kolero. 29 Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredaĵo destinita por li de Dio.