Ĉapitro 21
1 Ijob respondis kaj diris:
2 Aŭskultu mian parolon;
Kaj ĝi estu anstataŭ viaj konsoloj.
3 Toleru, ke mi parolu;
Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.
4 Ĉu kontraŭ homo mi disputas?
Kaj kial mi ne estu malpacienca?
5 Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron,
Kaj vi metos la manon sur la buŝon.
6 Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro,
Kaj tremo kaptas mian korpon.
7 Kial malpiuloj vivas,
Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon?
8 Ilia idaro estas bone aranĝita antaŭ ili, kune kun ili,
Kaj ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj.
9 Iliaj domoj estas en paco, sen timo;
Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.
10 Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata;
Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas.
11 Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron,
Kaj iliaj knaboj saltas.
12 Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo,
Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.
13 Ili pasigas siajn tagojn en bonstato,
Kaj iras en Ŝeolon momente.
14 Kaj tamen ili diras al Dio: Foriru de ni,
Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
15 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li?
Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?
16 Sed ne de ili dependas ilia bonstato;
La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.
17 Ĝis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingiĝu,
Kaj ilia pereo venu sur ilin;
Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.
18 Ili estu kiel pajlero antaŭ vento,
Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego.
19 Dio konservas lian malfeliĉon por liaj infanoj;
Li repagu al li mem, ke li sciu;
20 Liaj propraj okuloj vidu lian malfeliĉon,
Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.
21 Ĉar kiom interesas lin lia domo post li,
Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis?
22 Ĉu oni povas instrui scion al Dio,
Kiu juĝas ja plej altajn?
23 Unu mortas meze de sia abundeco,
Tute trankvila kaj kontenta;
24 Lia brusto estas plena de lakto,
Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.
25 Alia mortas kun animo suferanta,
Kaj li ne ĝuis bonon.
26 Sed ambaŭ kune ili kuŝas en la tero,
Kaj vermoj ilin kovras.
27 Vidu, mi scias viajn pensojn,
Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi;
28 Vi diros: Kie estas la domo de la nobelo?
Kaj kie estas la tendo, en kiu loĝis la malpiuloj?
29 Sed demandu la vojaĝantojn,
Kaj ne malatentu iliajn atestojn:
30 En tago de malfeliĉo la malpiulo estas ŝirmata,
En tago de kolero li estas metata flanken.
31 Kiu montros antaŭ lia vizaĝo lian konduton?
Kiu repagos al li, se li ion faris?
32 Kaj li estas akompanata al la tomboj,
Kaj sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj.
33 Dolĉaj estas por li la terbuloj de la valo,
Kaj post li treniĝas ĉiuj homoj,
Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaŭ li.
34 Kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo,
Kaj viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn?
Ĉapitro 22
1 Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
2 Ĉu Dion povas instrui homo?
Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo?
3 Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta?
Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?
4 Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi,
Iros kun vi al juĝo?
5 Via malvirteco estas ja granda,
Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.
6 Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane,
De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn;
7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki,
Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;
8 Per forta brako vi akiris teron,
Kaj dank' al eminenteco vi loĝis sur ĝi;
9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio,
Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.
10 Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj,
Kaj subita teruro vin timigas.
11 Aŭ pro mallumo vi nenion vidas,
Kaj multego da akvo vin kovris?
12 Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo?
Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.
13 Kaj vi diras: Kion scias Dio?
Ĉu Li povas juĝi en mallumo?
14 La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas;
Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo.
15 Ĉu vi konservas la vojon antikvan,
Kiun iradis homoj malpiaj,
16 Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe,
Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero,
17 Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni!
Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?
18 Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo.
Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.
19 La virtuloj vidos kaj ĝojos;
La senkulpulo mokos ilin:
20 Certe malaperis nia kontraŭulo,
Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.
21 Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon;
Per tio venos al vi bono.
22 Prenu el Lia buŝo instruon,
Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.
23 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita;
Forigu malpiaĵon el via tendo.
24 Ĵetu en la polvon la multekostan metalon,
Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj;
25 Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;
26 Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo,
Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon;
27 Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos;
Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;
28 Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi;
Kaj super viaj vojoj brilos lumo.
29 Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos;
Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.
30 Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos;
Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.
Ĉapitro 23
1 Ijob respondis kaj diris:
2 Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa;
Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.
3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi,
Veni al Lia trono!
4 Mi prezentus al Li juĝan aferon,
Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.
5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi;
Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
6 Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi?
Ne, Li nur atentu min;
7 Tiam pravulo procesus kun Li,
Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.
8 Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas;
Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;
9 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas;
Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
10 Sed mian vojon Li konas;
Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
11 Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo;
Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.
12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj;
Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.
13 Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li?
Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
14 Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos;
Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
15 Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo,
Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
16 Dio senkuraĝigis mian koron,
Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.
17 Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo,
Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.