Ĉapitro 24
Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn,
Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?
2 Oni forŝovas la limojn;
Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin.
3 Oni forkondukas la azenon de orfoj,
Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino.
4 Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo;
La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.
5 Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon;
La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
6 Sur fremda kampo ili rikoltas,
Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
7 Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston,
Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.
8 De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas,
Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon.
9 Oni forŝiras orfon de la mamoj,
Kaj oni ruinigas malriĉulon.
10 Ili iras nudaj, sen vestoj,
Kaj malsataj ili portas garbojn;
11 Inter iliaj muroj oni pretigas oleon;
Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.
12 El la urbo aŭdiĝas ĝemoj de homoj,
Kaj la animoj de mortigatoj krias;
Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
13 Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo;
Ili ne konas Liajn vojojn,
Ne revenas al Lia irejo.
14 Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto,
Mortigas malriĉulon kaj senhavulon,
Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.
15 La okulo de adultulo atendas la krepuskon,
Dirante: Neniu okulo min vidu;
Kaj li kovras sian vizaĝon.
16 En mallumo oni faras subfoson sub domoj;
Dum la tago oni kaŝas sin ĉe si, ne konante lumon.
17 Ĉar la mallumo estas mateno por ili ĉiuj,
Ĉar ili interkonatiĝis kun la teruroj de la mallumo.
18 Tia homo estas malpeza sur la supraĵo de akvo;
Malgranda estas lia parto sur la tero;
Li ne iras laŭ la vojo de vinberĝardenoj.
19 Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon,
Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.
20 Forgesu lin la interno de lia patrino;
La vermoj frandu lin;
Oni lin ne plu rememoru;
Li rompiĝu kiel malbona arbo ―
21 Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis,
Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.
22 Kiu eĉ potenculojn maltrankviligas per sia forto,
Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li leviĝis.
23 Dio donas al ili sendanĝerecon kaj apogon,
Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.
24 Ili leviĝis alte; sed subite ili ne plu ekzistas;
Ili falas kaj estas forkaptataj kiel ĉiuj,
Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas.
25 Ĉu ne estas tiel?
Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?
Ĉapitro 25
1 Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
2 Regado kaj timigo estas ĉe Li,
Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
3 Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn?
Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?
4 Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio?
Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
5 Vidu, eĉ la luno ne estas hela
Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:
6 Des pli homo, la vermo!
Kaj homido, la tineo!
Ĉapitro 26
1 Ijob respondis kaj diris:
2 Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton!
Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!
3 Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas saĝon,
Kaj kiel grandan prudenton vi montras!
4 Al kiu vi parolas vortojn?
Kaj kies spirito eliras el vi?
5 La mortintoj tremas sub la akvo,
Kaj ankaŭ tiuj, kiuj vivas en ĝi.
6 Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li,
Kaj la abismo ne havas kovron.
7 Li etendis la nordon super la malpleno,
Li pendigis la teron sur nenio.
8 Li ligas la akvon en Siaj nuboj,
Kaj nubo ne krevas sub tio.
9 Li kovras la tronon
Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon.
10 Li faris limon sur la akvo,
Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo.
11 La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas
Kaj tremas de Lia krio.
12 Per Sia forto Li kvietigas la maron,
Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon.
13 Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo;
Lia mano trapikas la tordiĝantan serpenton.
14 Jen tio estas parto de Liaj vojoj;
Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li.
Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?
Ĉapitro 27
1 Kaj Ijob daŭrigis siajn sentencojn, kaj diris:
2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn,
Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:
3 Tiel longe, kiel mia animo estas en mi
Kaj la spiro de Dio en mia nazo,
4 Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon,
Kaj mia lango ne diros malveraĵon.
5 Malproksime estas de mi,
Rigardi vin kiel pravajn;
Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan.
6 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin;
Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio.
7 Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo,
Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo.
8 Ĉar kio estas la espero de hipokritulo,
Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon?
9 Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos,
Kiam trafos lin malfeliĉo?
10 Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo,
Voki al Dio en ĉiu tempo?
11 Mi instruos vin pri la mano de Dio;
Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo.
12 Jen vi ĉiuj mem vidis;
Kial do vi parolas senenhavaĵon?
13 Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio,
Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:
14 Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon;
Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.
15 Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto;
Kaj liaj vidvinoj ne ploros.
16 Se li kolektos arĝenton kiel polvon
Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,
17 Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn,
Kaj senkulpulo dividos la arĝenton.
18 Li konstruas sian domon kiel tineo,
Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon.
19 Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas;
Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.
20 Teruro superfalos lin kiel akvo;
En la nokto forportos lin ventego.
21 Levos lin vento orienta, kaj foriros,
Kaj forblovos lin de lia loko.
22 Li tion ĵetos sur lin senkompate;
De Lia mano li kuros kaj kuros.
23 Oni kunfrapos pri li la manojn,
Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.