Выбрать главу

Ĉapitro 28

La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas. 2 La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron. 3 Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo. 4 Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj. 5 La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro. 6 Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron. 7 La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis. 8 Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono. 9 Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo. 10 En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo. 11 Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo. 12 Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento? 13 La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj. 14 La abismo diras: Ne en mi ĝi estas; La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi. 15 Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi. 16 Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro. 17 Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro. 18 Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj. 19 Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo. 20 De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento? 21 Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo. 22 La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi. 23 Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon; 24 Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo. 25 Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure, 26 Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro: 27 Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin; 28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

Ĉapitro 29

1 Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:

2 Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis; 3 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo; 4 Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo; 5 Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi, Kaj ĉirkaŭ mi estis miaj infanoj; 6 Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero, Kaj la roko verŝadis al mi fluojn da oleo! 7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj aranĝis al mi sidon sur la placo, 8 Vidis min junuloj kaj kaŝis sin, Kaj maljunuloj leviĝis kaj staris; 9 Eminentuloj ĉesis paroli Kaj metis la manon sur sian buŝon; 10 La voĉo de altranguloj sin kaŝis, Kaj ilia lango algluiĝis al ilia palato. 11 Kiam orelo aŭdis, ĝi nomis min feliĉa; Kiam okulo vidis, ĝi gloris min; 12 Ĉar mi savadis kriantan malriĉulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis ĝojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16 Mi estis patro por la malriĉuloj, Kaj juĝan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elŝiradis la kaptitaĵon. 18 Kaj mi pensis: En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj; 19 Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj branĉoj. 20 Mia gloro estas ĉiam nova, Kaj mia pafarko ĉiam refortiĝas en mia mano. 21 Oni aŭskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn. 22 Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin. 23 Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian buŝon, kiel por malfrua pluvo. 24 Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizaĝo ne falis. 25 Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la ĉefa loko; Mi loĝis kiel reĝo inter taĉmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.

Ĉapitro 30

Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj; 2 Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon; 3 Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan; 4 Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto. 5 El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston; 6 En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas, En truoj de la tero kaj de rokoj; 7 Inter la arbetaĵoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektiĝas; 8 Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando. 9 Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado. 10 Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon. 11 Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min, Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon. 12 Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn; 13 Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton; 14 Ili venas kiel tra larĝa breĉo, Ĵetas sin tumulte. 15 Teruroj turnis sin kontraŭ min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia feliĉo. 16 Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero. 17 En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas. 18 Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto; Premas min la rando de mia ĉemizo. 19 Oni komparas min kun koto; Mi similiĝis al polvo kaj cindro. 20 Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min. 21 Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon. 22 Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego. 23 Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de ĉio vivanta. 24 Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo? 25 Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo? 26 Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo. 27 Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero. 28 Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias. 29 Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj. 30 Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego. 31 Mia harpo fariĝis plendilo, Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj.