Выбрать главу

Ĉapitro 33

Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn. 2 Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo. 3 Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj. 4 La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas. 5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu. 6 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo. 7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi. 8 Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj: 9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon; 10 Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon; 11 Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn. 12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo. 13 Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj? 14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas. 15 En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito, 16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin, 17 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco, 18 Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon. 19 Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj. 20 Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo. 21 Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj. 22 Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo. 23 Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon, 24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon. 25 Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco. 26 Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco. 27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi; 28 Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon. 29 Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo, 30 Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo. 31 Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos. 32 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava. 33 Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.

Ĉapitro 34

1 Elihu parolis plue, kaj diris:

2 Aŭskultu, saĝuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min. 3 Ĉar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la manĝaĵon. 4 Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona. 5 Ĉar Ijob diris: Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton; 6 En mia juĝa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa. 7 Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon? 8 Kaj li estas preta aliĝi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj; 9 Ĉar li diras: Homo ne havas utilon, Se li serĉas favoron de Dio. 10 Tial aŭskultu min, ho saĝaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco; 11 Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, Kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin. 12 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron. 13 Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo? 14 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, 15 Tiam pereus absolute ĉiu karno, Kaj homo refariĝus polvo. 16 Se vi havas prudenton, aŭskultu ĉi tion; Atentu la voĉon de miaj paroloj. 17 Ĉu povas regi malamanto de justeco? Ĉu vi povas akuzi la Plejjustulon? 18 Ĉu oni povas diris al reĝo: Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj: Malpiulo? 19 Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj. 20 Momente ili mortas, noktomeze ili tumultiĝas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj. 21 Ĉar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn paŝojn Li vidas. 22 Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kaŝi malbonaguloj. 23 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por juĝo. 24 Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn; 25 Ĉar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasiĝas. 26 Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie ĉiuj vidas; 27 Pro tio, ke ili forturniĝis de Li Kaj ne penis kompreni ĉiujn Liajn vojojn, 28 Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj. 29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kaŝas Sian vizaĝon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo, 30 Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo. 31 Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon; 32 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros. 33 Ĉu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne plaĉis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru. 34 Saĝaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min aŭskultas: 35 Ijob parolas malsaĝe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj. 36 Ho, se Ijob estus elprovita ĝis la fino, Pro tio, ke li aliĝas al homoj pekaj; 37 Ĉar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraŭ Dio.