Выбрать главу

Ĉapitro 35

1 Elihu parolis plue, kaj diris:

2 Ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio? 3 Ĉar vi diras: Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus? 4 Mi respondos al vi, Kaj kune ankaŭ al viaj amikoj: 5 Rigardu la ĉielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi. 6 Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li? 7 Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aŭ kion Li prenas el via mano? 8 Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido. 9 Pro multe da premado oni krias; Oni ĝemas pro la brako de potenculoj. 10 Sed oni ne diras: Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto, 11 Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la ĉielo? 12 Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas. 13 Tamen malvere estas, ke Dio ne aŭdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas. 14 Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen juĝo ĉe Li; Kaj vi atendu Lin. 15 Sed ĉar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon, 16 Tial Ijob vante malfermis sian buŝon Kaj tre multe parolas malprudente.

Ĉapitro 36

1 Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:

2 Atendu ankoraŭ iom; mi montros al vi, Ĉar mi havas ankoraŭ kion paroli pro Dio. 3 Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava. 4 Ĉar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaŭ vi. 5 Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malŝatas; Li estas potenca per la forto de la koro. 6 Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon. 7 Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun reĝoj sur trono Li sidigas ilin por ĉiam, Por ke ili estu altaj. 8 Kaj se ili estas ligitaj per ĉenoj, Malliberigitaj mizere per ŝnuroj, 9 Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas. 10 Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj. 11 Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla; 12 Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento. 13 La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis; 14 Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malĉastuloj. 15 Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon. 16 Ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj. 17 Sed vi fariĝis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj juĝo tenas sin kune. 18 Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elaĉeto ne deklinu vin. 19 Ĉu Li atentos vian riĉecon? Ne, nek oron, nek forton aŭ potencon. 20 Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko. 21 Gardu vin, ne kliniĝu al malpieco; Ĉar tion vi komencis pro la mizero. 22 Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li? 23 Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri: Vi agis maljuste? 24 Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj. 25 Ĉiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime. 26 Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla. 27 Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili verŝiĝas pluve el la nebulo; 28 Verŝiĝas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj. 29 Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapiŝojn de Sia tendo, 30 Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro. 31 Ĉar per ili Li juĝas la popolojn Kaj donas ankaŭ manĝaĵon abunde. 32 Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al ĝi aperi denove. 33 Antaŭdiras pri ĝi ĝia bruo, Kaj eĉ la brutaroj, kiam ĝi alproksimiĝas.

Ĉapitro 37

Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko. 2 Aŭskultu atente en la bruo Lian voĉon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia buŝo. 3 Sub la tutan ĉielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero. 4 Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo. 5 Mirinde tondras Dio per Sia voĉo; Li faras ion grandan, sed ne konatan. 6 Al la neĝo Li diras: Falu sur la teron; Ankaŭ al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj. 7 Sur la manon de ĉiu homo Li metas sigelon, Por ke ĉiuj homoj sciu Lian faron. 8 La sovaĝa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia loĝejo. 9 El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo. 10 De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo. 11 La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon. 12 Li direktas ilin ĉirkaŭen, kien Li volas, Por ke ili plenumu ĉion, kion Li ordonas al ili, sur la tero: 13 Ĉu por puno de ia lando, Ĉu por favorkoraĵo Li ilin direktas. 14 Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio. 15 Ĉu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo? 16 Ĉu vi komprenas, ĉe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado? 17 Kiamaniere viaj vestoj varmiĝas, Kiam la tero kvietiĝas de sude? 18 Ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon, Firman kiel fandita spegulo? 19 Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo. 20 Ĉu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos. 21 Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la ĉielo, Kiam la vento pasas kaj purigas ĝin. 22 De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo. 23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas. 24 Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la saĝuloj.