LA PSALMARO
Libro unua (Psa. 1–41)
Psalmo 1
1 Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
Nek staras sur vojo de pekuloj,
Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,
Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
Donanta sian frukton en sia tempo,
Kaj kies folio ne velkas;
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
4 Ne tiel estas la malpiuloj;
Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
5 Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo,
Nek la pekuloj en societo de piuloj.
6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj;
Sed la vojo de malpiuloj pereos.
Psalmo 2
1 Kial tumultas popoloj,
Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
2 Leviĝas reĝoj de la tero,
Kaj eminentuloj konsiliĝas kune,
Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:
3 Ni disŝiru iliajn ligilojn,
Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!
4 La loĝanta en la ĉielo ridas,
La Sinjoro mokas ilin.
5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero,
Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:
6 Mi starigis ja Mian reĝon
Super Cion, Mia sankta monto.
7 Mi raportos pri la decido:
La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo,
Hodiaŭ Mi vin naskis.
8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo,
Kaj por posedo limojn de tero.
9 Vi disbatos ilin per fera sceptro,
Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
10 Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu;
Instruiĝu, juĝistoj de la tero!
11 Servu al la Eternulo kun timo,
Kaj ĝoju kun tremo.
12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo,
Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero.
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
Psalmo 3
Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom.
1 Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj,
Multaj leviĝis kontraŭ mi!
2 Multaj diradas pri mia animo:
Ne ekzistas por li savo de Dio. [Sela.]
3 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
4 Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo,
Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. [Sela.]
5 Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas,
Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
6 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj,
Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
7 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;
Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn,
La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
8 Ĉe la Eternulo estas la savo;
Super Via popolo estu Via beno. [Sela.]
Psalmo 4
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.
1 Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!
En premo Vi liberigas min;
Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata?
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? [Sela.]
3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si;
La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
4 Tremu, kaj ne peku;
Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. [Sela.]
5 Oferdonu oferojn piajn,
Kaj fidu la Eternulon.
6 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas;
Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.
Psalmo 5
Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.
1 Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo.
Trapenetru miajn pensojn.
2 Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio;
Ĉar al Vi mi preĝas.
3 Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon;
Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas.
4 Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon;
Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.
5 Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi;
Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.
6 Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;
Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;
Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi.
8 Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco;
Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon.
9 Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo;
En ilia interno estas malvirteco;
Malfermita tombo estas ilia gorĝo;
Per sia lango ili hipokritas.
10 Montru ilian kulpon, ho Dio,
Ke ili falu per siaj intencoj;
Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren,
Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi.
11 Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin;
Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;
Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
12 Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon;
Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.
Psalmo 6
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.
1 Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu.
2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
3 Kaj mia animo forte ektremis;
Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
Helpu min pro Via favorkoreco.
5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
En Ŝeol, kiu gloros Vin?
6 Mi laciĝis de mia ĝemado;
Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.
8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
9 Aŭdis la Eternulo mian peton;
La Eternulo akceptos mian preĝon.
10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.